לתוכן העניינים

Ĉu viaj gekoramikoj ankaŭ parolas Esperanton?

של Jakovo, 26 בדצמבר 2009

הודעות: 44

שפה: Esperanto

Timtim (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2010, 18:14:29

Mia fianĉino jam tre lerte respondis en ĉi tiu fadeno. Ni renkontiĝis pere de Esperanto, sed tamen konatiĝadis per uzo de la nacia lingvo.

Ni nun dividas hejmon kaj interesindan ĝojigan hobion, kaj pli kaj pli enplektiĝas en kaj nacia kaj ekstera Esperanto-mondoj. Fojfoje ni uzetas Esperanton inter nur ni du, ekzemple se ni volas prikomenti ion sen ke komprenu ĉirkaŭloj, sed tio estas maloftaĵo.

Certe ni ŝuldas multon al Esperanto kaj espereble tion repagas per voluntulaj varbado kaj laboro, sed mi neniel kontraŭus ŝian starpunkton, ke estas terura ideo provi konvinki la alian lerni Esperanton.

Proponi, jes. Montri, ke ĝi al vi alportas plezuron, certe. Sed devigi, konvinki, aŭ provi persvadi? Tute ne. Pli bone estus, lerni pli bone si mem la lingvon. (Rimarkeblas, ke la plejmulton da simplaj eraroj faras tiuj, kiuj plej fervore trudus Esperanton al aliaj.)

kaha (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2010, 20:32:16

tamen ne troviĝas la ebleco "mi lernis esperanton por trovi koramik[in]on"... tio vere mankus al multaj esperantistoj!

Bennon (הצגת פרופיל) 7 באפריל 2010, 03:34:48

Mia koramikino kaj mi ne parolas saman unuan lingvon. Tial ŝi devas paroli per mia lingvo, aû mi devas paroli per ŝia lingvo. Oni parolas esperanton por juste interkompreniĝi, sed ŝi ne volas lerni esperanton. Ni povas poke interkompreniĝi per tria lingvo, sed si ni parolus esperanton, ni interkompreniĝus plibone.

mathieubriere (הצגת פרופיל) 7 באפריל 2010, 21:31:32

Timtim:
Proponi, jes. Montri, ke ĝi al vi alportas plezuron, certe. Sed devigi, konvinki, aŭ provi persvadi? Tute ne. Pli bone estus, lerni pli bone si mem la lingvon. (Rimarkeblas, ke la plejmulton da simplaj eraroj faras tiuj, kiuj plej fervore trudus Esperanton al aliaj.)
Mi komprenas ke vi ne volas aspekti kiel teruremulo. Sed, Rigardu kio okazas dum nia parolado: la tuta mondo plu devas lerni la anglan, klopodi por lerni la landestran, usonan lingvon! Kaj nenio ŝanĝiĝas... Ni, esperantistoj plu aspektas kiel revemuloj...
Ĝis!

לראש הדף