讯息: 44
语言: Esperanto
Timtim (显示个人资料) 2010年4月6日下午6:14:29
Ni nun dividas hejmon kaj interesindan ĝojigan hobion, kaj pli kaj pli enplektiĝas en kaj nacia kaj ekstera Esperanto-mondoj. Fojfoje ni uzetas Esperanton inter nur ni du, ekzemple se ni volas prikomenti ion sen ke komprenu ĉirkaŭloj, sed tio estas maloftaĵo.
Certe ni ŝuldas multon al Esperanto kaj espereble tion repagas per voluntulaj varbado kaj laboro, sed mi neniel kontraŭus ŝian starpunkton, ke estas terura ideo provi konvinki la alian lerni Esperanton.
Proponi, jes. Montri, ke ĝi al vi alportas plezuron, certe. Sed devigi, konvinki, aŭ provi persvadi? Tute ne. Pli bone estus, lerni pli bone si mem la lingvon. (Rimarkeblas, ke la plejmulton da simplaj eraroj faras tiuj, kiuj plej fervore trudus Esperanton al aliaj.)
kaha (显示个人资料) 2010年4月6日下午8:32:16
Bennon (显示个人资料) 2010年4月7日上午3:34:48
mathieubriere (显示个人资料) 2010年4月7日下午9:31:32
Timtim:Mi komprenas ke vi ne volas aspekti kiel teruremulo. Sed, Rigardu kio okazas dum nia parolado: la tuta mondo plu devas lerni la anglan, klopodi por lerni la landestran, usonan lingvon! Kaj nenio ŝanĝiĝas... Ni, esperantistoj plu aspektas kiel revemuloj...

Ĝis!