Mesaĝoj: 39
Lingvo: Esperanto
Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-29 21:32:07
darkweasel:ESPERANT ja estas fundamenta radiko, kvankam ĝi ne aperas kiel kapvorto en la Universala Vortaro tie..La antaŭparolo mem miaopinie ne estas parto de la Fundamento, ĉar, laŭ la unua, la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ».
Tamen, la nomo "Esperanto" estas parto de Ekzercaro No. 22. Tial ĝi estas netuŝebla kiel parto de la Fundamento. Ni diru, krome, ke laŭ la daŭra uzado de la komunumo, en vortoj kiel Esperantistoj, Esperantlingva, ktp, la radiko Esperant' estis adoptita kiel parto de la lingvo. Ni diru ke ĝi estas unu el niaj plej fruaj neologismoj!
Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-29 22:34:36
Mi supozas la latina vorto vesper, kiu signifas "okzidento", kaj "vespero" ĉar por antikvaj romanoj verspere la suno subeniĝis je la okcidento.
Ĉu esperanto estas okcidenta lingvo?
horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-30 00:36:47
Eddycgn:Kio estas la origino de la vorto "Esperanto"?La origino de la vorto Esperanto estas tute klara. Estas kompreneble ke vi kiel italo pensas ke la vorto venas el la latina lingvo. Pardonu, sed ĉu eble vi povus peni pensi ne ĉiam nur laŭ itala maniero? La suno ne nur por antikvaj romanoj malleviĝas en la okcidento.
Mi supozas la latina vorto vesper, kiu signifas "okzidento", kaj "vespero" ĉar por antikvaj romanoj verspere la suno subeniĝis je la okcidento.
Ĉu esperanto estas okcidenta lingvo?
R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-30 00:40:06
—Ilhuıtemoc
Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-30 12:03:48
horsto:Vi pravas, la vorto "vesper" eble originas el la greka. La ĝardeno de la Esperidoj troviĝas en la greka mitologio, rilate al Herkules .
La origino de la vorto Esperanto estas tute klara. Estas kompreneble ke vi kiel italo pensas ke la vorto venas el la latina lingvo. Pardonu, sed ĉu eble vi povus peni pensi ne ĉiam nur laŭ itala maniero? La suno ne nur por antikvaj romanoj malleviĝas en la okcidento.
Ĉu eble estas rilato inter la vortoj "Westen" kaj "hoffen" ankau en la germana?
Se ne, kio estas la vorto por okcidento en la malnovantikva germana (Althochdeutsch)?
qiuyu (Montri la profilon) 2009-decembro-30 14:35:41
horsto:Inter la tuta mondo, Esperanto estas paco lingvo.ne nur estas okcidenta lingvo,ĉu ne?Eddycgn:Kio estas la origino de la vorto "Esperanto"?La origino de la vorto Esperanto estas tute klara. Estas kompreneble ke vi kiel italo pensas ke la vorto venas el la latina lingvo. Pardonu, sed ĉu eble vi povus peni pensi ne ĉiam nur laŭ itala maniero? La suno ne nur por antikvaj romanoj malleviĝas en la okcidento.
Mi supozas la latina vorto vesper, kiu signifas "okzidento", kaj "vespero" ĉar por antikvaj romanoj verspere la suno subeniĝis je la okcidento.
Ĉu esperanto estas okcidenta lingvo?
[ĈINIO]
darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-30 18:19:57
qiuyu:Tute prave, sed la lingvoelementoj ja ĉefe venas de okcidentaj lingvoj - sed tio tute ne signifas, ke ankaŭ Esperanto estas okcidenta lingvo.horsto:Inter la tuta mondo, Esperanto estas paco lingvo.ne nur estas okcidenta lingvo,ĉu ne?Eddycgn:Kio estas la origino de la vorto "Esperanto"?La origino de la vorto Esperanto estas tute klara. Estas kompreneble ke vi kiel italo pensas ke la vorto venas el la latina lingvo. Pardonu, sed ĉu eble vi povus peni pensi ne ĉiam nur laŭ itala maniero? La suno ne nur por antikvaj romanoj malleviĝas en la okcidento.
Mi supozas la latina vorto vesper, kiu signifas "okzidento", kaj "vespero" ĉar por antikvaj romanoj verspere la suno subeniĝis je la okcidento.
Ĉu esperanto estas okcidenta lingvo?
[ĈINIO]
La radiko esper/ venas de la latina "spero", al kiu la latinidaj lingvoj aldonis plian "e" en la komencon verŝajne por faciligi la prononcon. (ekz. france "espérer", hispane "esperar")
Zamenhof donis al si tiun kromnomon "Esperanto", ĉar li ne volis ekhavi malavantaĝojn en lia profesio pro sia lingva projekto. La lingvon li nomis "lingvo internacia", sed ĉar tiu nomo estas iom maloportuna (oni povus ja kompreni sub tiu nomo ankaŭ aliajn lingvajn projektojn kiel Volapukon), oni eknomis ĝin "la lingvo de Esperanto" - kaj de tio ne plu estas granda paŝo ĝis nomi la tutan lingvon nur "Esperanto".
Sbgodin (Montri la profilon) 2009-decembro-31 10:30:36
Male, kiam oni elparolas ĝin oni ne vidas malsamon.
Do, estas vorto kies signifo ne klaras tiam, kiam elparolata (krom konteksto) sed klaras kiam skribita. Bela escepto.
Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-31 10:38:53
Sbgodin:Esperanto ja enhavas "esperant" radikon, sed oni devas skribi ĝin per unua litero majuskla. Se oni skribas "esperanto" oni, tradicie, ne konsieras tiun, ke ties signifon estas la lingvo pro la usklo de unua litero.Pardonu min, kio signifas "usklo"? Mi ne komprenas vian frazon...
Male, kiam oni elparolas ĝin oni ne vidas malsamon.
Do, estas vorto kies signifo ne klaras tiam, kiam elparolata (krom konteksto) sed klaras kiam skribita. Bela escepto.
Aldono:
mi komprenis nun, majusklo aŭ minusklo
dimichxp (Montri la profilon) 2009-decembro-31 11:13:03
Sbgodin:Esperanto ja enhavas "esperant" radikon, sed oni devas skribi ĝin per unua litero majuskla.Oni tute ne devas, tio estas nur konsilata. Mi preferas skribi minuskle kiam klaras ke temas pri la lingvo.