Mesaĝoj: 39
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-31 12:02:53
Eddycgn:Usculicité =DSbgodin:Esperanto ja enhavas "esperant" radikon, sed oni devas skribi ĝin per unua litero majuskla. Se oni skribas "esperanto" oni, tradicie, ne konsieras tiun, ke ties signifon estas la lingvo pro la usklo de unua litero.Pardonu min, kio signifas "usklo"? Mi ne komprenas vian frazon...
Male, kiam oni elparolas ĝin oni ne vidas malsamon.
Do, estas vorto kies signifo ne klaras tiam, kiam elparolata (krom konteksto) sed klaras kiam skribita. Bela escepto.
Aldono:
mi komprenis nun, majusklo aŭ minusklo
En Esperanto, ne ekzistas klaraj reguloj pri la majuskleco, kaj pro tio majuskla skribo de "Esperanto" tute ne estas deviga, sed ofte la senco povas fariĝi malklara, se oni ne majuskligas tiun vorton.
En babilejoj, mi mem uzas nur minusklojn por pli rapida tajpado, kaj pro tio ankaŭ skribas "esperanto", kiam temas pri la lingvo.
5KFunRun (Montri la profilon) 2010-januaro-02 08:02:11
Mi ŝatas la nomon, sed mi anstataŭe skribas eon. Ĝi ŝajnas pli eleganta ol "Esperanto". "E" bazegas. Ĝian sonon mi ŝatas.
PS Ĉu La supraj vortoj "eleganta" kaj "Esperanto" bezonas "-n"?
darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-02 12:09:33
5KFunRun:Ne, ĉar estas subkomprenata "esti" post "ŝajnas". Ĝi ŝajnas esti pli eleganta.
PS Ĉu La supraj vortoj "eleganta" kaj "Esperanto" bezonas "-n"?
Post "esti" oni ne uzas la akuzativon, kaj do ankaŭ en tiu frazo ne
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
korlumo (Montri la profilon) 2010-januaro-02 14:04:50
Leporino (Montri la profilon) 2010-januaro-02 17:49:03
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Akhenaton (Montri la profilon) 2010-januaro-02 18:22:41
Sbgodin:Esperanto ja enhavas "esperant" radikon, sed oni devas skribi ĝin per unua litero majuskla. Se oni skribas "esperanto" oni, tradicie, ne konsieras tiun, ke ties signifon estas la lingvo pro la usklo de unua litero.::::::::::*
Male, kiam oni elparolas ĝin oni ne vidas malsamon.
Do, estas vorto kies signifo ne klaras tiam, kiam elparolata (krom konteksto) sed klaras kiam skribita. Bela escepto.
Karaj geamikoj,
Mi pensas ke ni devas kompreni ke Esperanto estas lingvo ke donas al ni la esperon ke ni ĉiuj havas la esperon ke la interkompreno povos regni iun tagon ĉe ĉiuj popoloj el tiu ĉi Planedo. Kial ne.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-02 18:24:20
korlumo:Ĉu ni povas diri "esperanta" aŭ "esperanta lingvo"? Ni diras "franca" aŭ "franca lingvo", "Angla" aŭ "Angla lingvo". ĉu ĝi estas pli korekta diri "esperanta" ne "esperanto"? Ĉu ĝi estas pli klara?Oni povas diri tion, sed tio estas maloftega kaj pli longa, ĉar tiam oni devas aldoni "la". La lingvonomoj Esperantaj apartenas al du kategorioj: substantivaj kaj adjektivaj.
Plej multaj lingvoj apartenas al la adjektiva kategorio. Oni uzas ilin kun "la", ĉar ili ne estas propraj nomoj.
Ekzemple, la lingvo de la francoj nomiĝas "la franca lingvo", aŭ pli mallonge "la franca".
Malpli multaj estas substantivoj, kaj propraj nomoj (sen "la"). Inter tiuj lingvoj estas ekzemple multaj planlingvoj: Esperanto, Ido, Volapuko, Interlingvao, Okcidentalo, Loĵbano, ... (tamen, la klingona estas adjektiva, ĉar klingono estas speco de eksterterulo en Star Trek)
Apartenas al tiu ĉi kategorio ankaŭ aliaj lingvoj, kiel Latino kaj Sanskrito.
Teorie estus eble uzi ankaŭ substantivajn nomojn kun "la" kiel adjektivo: la esperanta, la latina, la volapuka, ...
Oni tamen apenaŭ iam uzas tiun eblon, kaj do estas preferinde resti ĉe la normalaj substantivaj formoj "Latino", "Esperanto", "Volapuko", kaj tiel plu.
La malo (uzi adjektivajn lingvonomojn kiel substantivojn) ne eblas, ĉar "Franco" estas homo, kaj ne lingvo.
Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-02 18:56:49
darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-02 19:15:52
Vilinilo:Tamen oni povas uzi kunmetitaj vortoj por fari substantivojn, ekzemple, "Mi parolas Francalingvon" aŭ "Ili parolas Anglalingvon", ĉu ne?Mi neniam legis aŭ aŭdis tian kunmetaĵon, sed ĝi ne ŝajnas tro mallogika (verŝajne oni tamen uzu "la"). Tamen, pro la kutimo, estas pli bone uzi adjektivojn.
Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-02 21:16:15