Al la enhavo

“Esperanto” kiel nomo

de R2D2!, 2009-decembro-29

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-02 21:23:10

Vilinilo:Vi certas ke oni uzu artikolon? Ĉar oni diras "Mi parolas Esperanton" anstataŭ "Mi parolas la Esperanton".
La lasta estas malbone. Oni diras "Mi parolas la Esperantan (lingvon)" okulumo.gif.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-02 21:28:50

Vilinilo:Vi certas ke oni uzu artikolon? Ĉar oni diras "Mi parolas Esperanton" anstataŭ "Mi parolas la Esperanton".
Relegu mian mesaĝon - ĉe substantivaj lingvonomoj oni ne uzas la artikolon.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-02 21:39:04

darkweasel:Relegu mian mesaĝon - ĉe substantivaj lingvonomoj oni ne uzas la artikolon.
Pardonu, fakte mi miskomprenis vian lastan mesaĝon.

ereere (Montri la profilon) 2010-januaro-12 15:31:48

R2D2!:Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?
Mi ne ŝatas ĉar ĝi tro similas al nomo "Amaranto" malsimpatiulo kiu eĉ ŝuldas al mi monon...

erikano (Montri la profilon) 2010-januaro-12 16:45:25

Vilinilo:Tamen oni povas uzi kunmetitaj vortoj por fari substantivojn, ekzemple, "Mi parolas Francalingvon" aŭ "Ili parolas Anglalingvon", ĉu ne?
Jes !

Mi jam uzis multfoje tiujn vortojn. Pli precize, mi preferas uzi ilin kiel adverbojn :

"Mi parolas franc-lingve ..."
"Vi parolas angla-lingve" (kun "a" ĉar angllingve estus neelparolebla...!)

Pro la komenca domando:
mi ŝatas la nomon "Esperanto" ! Ĉar ĝi transdonas ankaŭ idealon !

Clet (Montri la profilon) 2010-januaro-25 10:13:27

mi trovas la vorton "esperanto" tro longa (ĉiel estas kunmetita vorto = tiu, kiu esperas). Eble estus estinte bone trovi specifian nomon sed ,bof, tio kiu estas farita estas farita.

nikko (Montri la profilon) 2010-januaro-25 14:26:00

"Lingvo Internacia" estas nomo de IDO, oficiale akcpeita de delegitaro pri propono de la mondlingvo. Necesas estimi la kopirajtojn.

dobri (Montri la profilon) 2010-januaro-25 15:04:01

Antaŭ kelkaj jaroj mi legis kajerojn de D-ro Frank el Paderborn, kiu por "esperanto" uzadis terminon "ILo" (internacia lingvo). Neniam mi legis riproĉojn pri kopirajto.

sev (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 10:01:16

Oni provu : Chu vi parolas
- esperante ?
- esperant-lingve ?
- ILe ?
- internacie ?
- zamenofe ?
- wike ?
- intergalaktike ?
- monde ?
- homare ?
- espe ?
- mond-lingve ?
- zame ?
- mojose ?
...
kiu dauras ?

Reen al la supro