Al la enhavo

“Esperanto” kiel nomo

de R2D2!, 2009-decembro-29

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-29 00:08:28

Mı ne ŝatas tıon, ke la nomo de ĉı tıu lıngvo estas “Esperanto”, ĉar ĝı ankaŭ havas alıan sıgnıfon: ıu, kıu esperas. Do, kıam onı uzas vortojn kıel “esperante”, onı povas konfuzı ambaŭ sıgnıfojn.

Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?

Sbgodin (Montri la profilon) 2009-decembro-29 03:43:34

R2D2!:Mı ne ŝatas tıon, ke la nomo de ĉı tıu lıngvo estas “Esperanto”, ĉar ĝı ankaŭ havas alıan sıgnıfon: ıu, kıu esperas. Do, kıam onı uzas vortojn kıel “esperante”, onı povas konfuzı ambaŭ sıgnıfojn.

Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?
Esperanta lingvo malobservas mem naŭan regulon ĝian, kiu estas « 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj. »

Evidentiĝas ke malsamo inter lingvo kaj anto estas nur pro la usko de la unua litero. Esperanto sianome estas ĉi idiotismo tiu, kiun ĝi volas eviti. Fakte, ne eblas scii se ĉi-sekva frazo estas vera « Esperanto ne estas lingvo. »

dimichxp (Montri la profilon) 2009-decembro-29 04:13:08

Sbgodin:
R2D2!:Mı ne ŝatas tıon, ke la nomo de ĉı tıu lıngvo estas “Esperanto”, ĉar ĝı ankaŭ havas alıan sıgnıfon: ıu, kıu esperas. Do, kıam onı uzas vortojn kıel “esperante”, onı povas konfuzı ambaŭ sıgnıfojn.
Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?
Esperanta lingvo malobservas mem naŭan regulon ĝian, kiu estas « 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj. »
Evidentiĝas ke malsamo inter lingvo kaj anto estas nur pro la usko de la unua litero. Esperanto sianome estas ĉi idiotismo tiu, kiun ĝi volas eviti. Fakte, ne eblas scii se ĉi-sekva frazo estas vera « Esperanto ne estas lingvo. »
Samprononceco de malegalaj vortoj ne estas surpizo por esperantistoj. Same kiel oni ne povas distingi vortojn `volont-e' kaj 'respekt-i' de 'vol-ont-e' kaj 're-spekt-i' oni ne povas distingi vorton 'esperant-o' de 'esper-ant-o'. Tio estas malagrabla konsekvenco de tre libera vortfarado kune kun sekvo al devenaj formoj de radikoj, sed ne rompo de la reguloj.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-decembro-29 06:52:55

Zamenhof nomis ĝin La Lingvo Internacia. Tio estas la nomo de ĝi. "Esperanto" estis la nomo kiu Zamenhof nomis sin mem. Ĉu ni parolas Zamenhofon?

Mi preferus nomi ĝin per ĝia ĝusta nomo, sed agas laŭ komuna kutimo, kaj nomas ĝin "Esperanto".

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-29 08:55:33

dimicĥp:[...]oni ne povas distingi vortojn `volont-e' kaj 'respekt-i' de 'vol-ont-e' kaj 're-spekt-i[...]
Mı ĉıam komprenıs la vorton “volonte” kıel “vol-ont-e”...
Ne temas prı vortoj kun malsamaj radıkoj sed sama prononco; temas prı uzo de vorto, kun Fundamenta sıgnıfo, por alıa sıgnıfo. Respektı ne estas redıfıno de re-spektı; sed nur kunokazeco.

—Ilhuıtemoc

dimichxp (Montri la profilon) 2009-decembro-29 09:17:05

R2D2!:
dimicĥp:[...]oni ne povas distingi vortojn `volont-e' kaj 'respekt-i' de 'vol-ont-e' kaj 're-spekt-i[...]
Mı ĉıam komprenıs la vorton “volonte” kıel “vol-ont-e”...
Ne temas prı vortoj kun malsamaj radıkoj sed sama prononco; temas prı uzo de vorto, kun Fundamenta sıgnıfo, por alıa sıgnıfo. Respektı ne estas redıfıno de re-spektı; sed nur kunokazeco.
—Ilhuıtemoc
'esperant' estas radiko (laŭ ReVo almenaŭ), nur historie oni opiniis ĝin derivaĵo de 'esper'. Do ni havas du vortojn kiuj prononcatas same: 'esperant-o' kaj 'esper-ant-o', la dua estas fundamenta, la unua verŝajne ne, sed tute leĝa (ekzemple radiko volont estas fundamenta, kaj ĝi ne egalas al vol-ont).

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-29 11:07:13

Krom la majuskleco de la unua litero, la nomo estas parto de nia tradicio, uzata dum pli ol jarcento. La konateco de la nomo kaj ĝia signifo estas bonhavoj por la movado. Eĉ se eblus ŝanĝi ĝin (kiun mi ne kredas, escepte de en diktaturo), tio konfuzus ne-anojn kaj do malhelpus la movadon.

formiĉjo (Montri la profilon) 2009-decembro-29 11:16:32

Laŭ la PIVo, Esperant- estas radiko.

paĝo 298

Jakovo (Montri la profilon) 2009-decembro-29 18:01:33

Mi trovis en Krause (vortaro germana-Esperanto) la vorton "fekul-o" kiu signifas laŭ ReVo "manĝebla ameleca pulvoro" kaj samtempe "fek'ul'o" havas ja alian insultantan signifon.

Mi opinias, ke ne estas facile evitebla havi iom da duoble signifantaj vortoj, sed (o)ni ja havas rimedojn por eviti tiun:

Oni rajtas uzi "o" inter du vortoj ekz. "fek'o'ul'o" certe signifas insultaĵon.

Oni povas uzi streketon "-" kaj do elparoli le vorton alie, ekz. "fek'-'ul'o".

oni povas diri "feka ulo" anstataŭe.

Do, se vi timas melkomprenon vi ja povas uzi "esperoanto"/"Esperanto" kaj "voloonte"/"volonte" en tiu situacio, sed plejofte "volonte" estas ja la sama kiel "vol-ont-e".

Alia metodo eviti tion estas fari "ri-" el "re-" ekz. estas ja "rimarki" kvankam en la franca kaj en la angla estas "remark"/"remarker" k.t.p.

Do miaopinie oni povus uzi "rispekti" ...

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-29 19:52:02

Nenio, kion la ĝisnunaj mesaĝintoj en tiu ĉi fadeno proponis, reformindas aŭ reformeblas.

Pro nia tuta vortfara sistemo, ni simple ne povas eviti samformajn vortojn kun malsamaj signifoj. (paper/ar/o, pap/erar/o, eĉ pap/er/ar/o estas logikaj vortoj!)

Jen listo de kelkaj tiaj ambiguaĵoj (el kontraŭ-Esperanta artikolo, sed tio ne ĝenu vin): Misshapes

ESPERANT/ ja estas fundamenta radiko, kvankam ĝi ne aperas kiel kapvorto en la Universala Vortaro tie. Sed tiu radiko aperas plurfoje aliloke en la Fundamento: en la Universala Vortaro dufoje:
UNIVERSALA VORTARO

DE LA
LINGVO INTERNACIA

ESPERANTO

kaj
Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia
Esperanto, oni povas
kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro.


En la Ekzercaro dufoje - unu fojon en la komenco:
EKZERCARO

de la lingvo internacia
« Esperanto »

kaj unu fojon en §22:
En la lingvo "Esperanto" ni vidas la
estontan lingvon de la tuta mondo.


En la Gramatiko, tiu radiko aperas en la komenco:
FUNDAMENTA GRAMATIKO

DE LA LINGVO ESPERANTO

EN KVIN LINGVOJ


En la Antaŭparolo ni trovas la plej multajn uzojn de tiu radiko:
FUNDAMENTO DE ESPERANTO

sed ĝis tiu tempo la
fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute
senŝanĝa


Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam
de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel
fundamento de Esperanto


Tiujn ĉi tri verkojn la
aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel
leĝojn por li


estas necese, ke
ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto
por li ĉiam estos ne ia persono


per kio li devas en ĉio sin gvidi, la
aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro
tiujn tri verkojn


laŭ silenta interkonsento de
ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por
Esperanto


la okuloj de ĉiuj esperantistoj
estu ĉiam turnataj ne al li


se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de
Esperanto mem.


Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la
libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel
oficialaj


...kaj multajn pliajn, mi ĉesigis serĉi, ĉar mi pensas, ke mi jam sufiĉe pruvis, ke ESPERANT/ estas Fundamenta radiko.

Ne, en neniu el tiuj okazoj temas pri uzado de ESPER/ANT/, ĉar la senco de tiuj frazoj ne permesas tiun signifon.

Reen al la supro