Messages : 39
Langue: Esperanto
R2D2! (Voir le profil) 29 décembre 2009 00:08:28
Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?
Sbgodin (Voir le profil) 29 décembre 2009 03:43:34
R2D2!:Mı ne ŝatas tıon, ke la nomo de ĉı tıu lıngvo estas “Esperanto”, ĉar ĝı ankaŭ havas alıan sıgnıfon: ıu, kıu esperas. Do, kıam onı uzas vortojn kıel “esperante”, onı povas konfuzı ambaŭ sıgnıfojn.Esperanta lingvo malobservas mem naŭan regulon ĝian, kiu estas « 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj. »
Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?
Evidentiĝas ke malsamo inter lingvo kaj anto estas nur pro la usko de la unua litero. Esperanto sianome estas ĉi idiotismo tiu, kiun ĝi volas eviti. Fakte, ne eblas scii se ĉi-sekva frazo estas vera « Esperanto ne estas lingvo. »
dimichxp (Voir le profil) 29 décembre 2009 04:13:08
Sbgodin:Samprononceco de malegalaj vortoj ne estas surpizo por esperantistoj. Same kiel oni ne povas distingi vortojn `volont-e' kaj 'respekt-i' de 'vol-ont-e' kaj 're-spekt-i' oni ne povas distingi vorton 'esperant-o' de 'esper-ant-o'. Tio estas malagrabla konsekvenco de tre libera vortfarado kune kun sekvo al devenaj formoj de radikoj, sed ne rompo de la reguloj.R2D2!:Mı ne ŝatas tıon, ke la nomo de ĉı tıu lıngvo estas “Esperanto”, ĉar ĝı ankaŭ havas alıan sıgnıfon: ıu, kıu esperas. Do, kıam onı uzas vortojn kıel “esperante”, onı povas konfuzı ambaŭ sıgnıfojn.Esperanta lingvo malobservas mem naŭan regulon ĝian, kiu estas « 9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj. »
Kıon vı opınıas, ĉu vı ŝatas la nomon de la lıngvo ınternacıa?
Evidentiĝas ke malsamo inter lingvo kaj anto estas nur pro la usko de la unua litero. Esperanto sianome estas ĉi idiotismo tiu, kiun ĝi volas eviti. Fakte, ne eblas scii se ĉi-sekva frazo estas vera « Esperanto ne estas lingvo. »
RiotNrrd (Voir le profil) 29 décembre 2009 06:52:55
Mi preferus nomi ĝin per ĝia ĝusta nomo, sed agas laŭ komuna kutimo, kaj nomas ĝin "Esperanto".
R2D2! (Voir le profil) 29 décembre 2009 08:55:33
dimicĥp:[...]oni ne povas distingi vortojn `volont-e' kaj 'respekt-i' de 'vol-ont-e' kaj 're-spekt-i[...]Mı ĉıam komprenıs la vorton “volonte” kıel “vol-ont-e”...
Ne temas prı vortoj kun malsamaj radıkoj sed sama prononco; temas prı uzo de vorto, kun Fundamenta sıgnıfo, por alıa sıgnıfo. Respektı ne estas redıfıno de re-spektı; sed nur kunokazeco.
—Ilhuıtemoc
dimichxp (Voir le profil) 29 décembre 2009 09:17:05
R2D2!:'esperant' estas radiko (laŭ ReVo almenaŭ), nur historie oni opiniis ĝin derivaĵo de 'esper'. Do ni havas du vortojn kiuj prononcatas same: 'esperant-o' kaj 'esper-ant-o', la dua estas fundamenta, la unua verŝajne ne, sed tute leĝa (ekzemple radiko volont estas fundamenta, kaj ĝi ne egalas al vol-ont).dimicĥp:[...]oni ne povas distingi vortojn `volont-e' kaj 'respekt-i' de 'vol-ont-e' kaj 're-spekt-i[...]Mı ĉıam komprenıs la vorton “volonte” kıel “vol-ont-e”...
Ne temas prı vortoj kun malsamaj radıkoj sed sama prononco; temas prı uzo de vorto, kun Fundamenta sıgnıfo, por alıa sıgnıfo. Respektı ne estas redıfıno de re-spektı; sed nur kunokazeco.
—Ilhuıtemoc
Miland (Voir le profil) 29 décembre 2009 11:07:13
formiĉjo (Voir le profil) 29 décembre 2009 11:16:32
paĝo 298
Jakovo (Voir le profil) 29 décembre 2009 18:01:33
Mi opinias, ke ne estas facile evitebla havi iom da duoble signifantaj vortoj, sed (o)ni ja havas rimedojn por eviti tiun:
Oni rajtas uzi "o" inter du vortoj ekz. "fek'o'ul'o" certe signifas insultaĵon.
Oni povas uzi streketon "-" kaj do elparoli le vorton alie, ekz. "fek'-'ul'o".
oni povas diri "feka ulo" anstataŭe.
Do, se vi timas melkomprenon vi ja povas uzi "esperoanto"/"Esperanto" kaj "voloonte"/"volonte" en tiu situacio, sed plejofte "volonte" estas ja la sama kiel "vol-ont-e".
Alia metodo eviti tion estas fari "ri-" el "re-" ekz. estas ja "rimarki" kvankam en la franca kaj en la angla estas "remark"/"remarker" k.t.p.
Do miaopinie oni povus uzi "rispekti" ...
darkweasel (Voir le profil) 29 décembre 2009 19:52:02
Pro nia tuta vortfara sistemo, ni simple ne povas eviti samformajn vortojn kun malsamaj signifoj. (paper/ar/o, pap/erar/o, eĉ pap/er/ar/o estas logikaj vortoj!)
Jen listo de kelkaj tiaj ambiguaĵoj (el kontraŭ-Esperanta artikolo, sed tio ne ĝenu vin): Misshapes
ESPERANT/ ja estas fundamenta radiko, kvankam ĝi ne aperas kiel kapvorto en la Universala Vortaro tie. Sed tiu radiko aperas plurfoje aliloke en la Fundamento: en la Universala Vortaro dufoje:
UNIVERSALA VORTARO
DE LA
LINGVO INTERNACIA
ESPERANTO
kaj
Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia
Esperanto, oni povas
kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro.
En la Ekzercaro dufoje - unu fojon en la komenco:
EKZERCARO
de la lingvo internacia
« Esperanto »
kaj unu fojon en §22:
En la lingvo "Esperanto" ni vidas la
estontan lingvon de la tuta mondo.
En la Gramatiko, tiu radiko aperas en la komenco:
FUNDAMENTA GRAMATIKO
DE LA LINGVO ESPERANTO
EN KVIN LINGVOJ
En la Antaŭparolo ni trovas la plej multajn uzojn de tiu radiko:
FUNDAMENTO DE ESPERANTO
sed ĝis tiu tempo la
fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute
senŝanĝa
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam
de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel
fundamento de Esperanto
Tiujn ĉi tri verkojn la
aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel
leĝojn por li
estas necese, ke
ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto
por li ĉiam estos ne ia persono
per kio li devas en ĉio sin gvidi, la
aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro
tiujn tri verkojn
laŭ silenta interkonsento de
ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por
Esperanto
la okuloj de ĉiuj esperantistoj
estu ĉiam turnataj ne al li
se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de
Esperanto mem.
Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la
libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel
oficialaj
...kaj multajn pliajn, mi ĉesigis serĉi, ĉar mi pensas, ke mi jam sufiĉe pruvis, ke ESPERANT/ estas Fundamenta radiko.
Ne, en neniu el tiuj okazoj temas pri uzado de ESPER/ANT/, ĉar la senco de tiuj frazoj ne permesas tiun signifon.