본문으로

deveno de la vorto "kaj"

글쓴이: crescence, 2010년 1월 6일

글: 12

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:16:37

Saluton,

Kiu estas la deveno de la vorto "kaj" ? El kiu lingvo tiu vorto devenas ?

tommjames (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:28:02

La greka. και

magnifico94 (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:30:15

"kaj" = la greka "και"

magnifico94 (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:33:35

tommjames:La greka. και
Mi skribis en la sama tempo, sed mi serĉas la grekajn literojn.

Mi salutas vin.

tommjames (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:36:32

magnifico94:
tommjames:La greka. και
Mi skribis en la sama tempo, sed mi serĉas la grekajn literojn.

Mi salutas vin.
Tre ĝenas kiam tio okazas ĉu ne? rideto.gif

Parenteze, pri tiu ĉi temo eble interesos vin la jena paĝo: http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm

crescence (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:38:57

Dankon al ĉiuj.

Hispanio (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 4:48:08

tommjames:Parenteze, pri tiu ĉi temo eble interesos vin la jena paĝo: http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm
Mi serĉis similan retpaĝon dum multe da monatoj shoko.gif.

Dankegon.

magnifico94 (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 6:48:42

tommjames:
magnifico94:
tommjames:La greka. και
Mi skribis en la sama tempo, sed mi serĉas la grekajn literojn.

Mi salutas vin.
Tre ĝenas kiam tio okazas ĉu ne? rideto.gif

Parenteze, pri tiu ĉi temo eble interesos vin la jena paĝo: http://www.freeweb.hu/etymological/Esperanto.htm
Ne, mi ne ĝenas min, estas o kej (o kej=ang.o.k./okay/okey), sed mi skribis, ĉar vi povis pensi, ke mi kopiis vian klarigon.

PS: Dankon je ligilo!

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 1월 7일 오후 9:07:07

Mi kredas ke en la greka oni elparolas "ké".
Do "kaj" estas, mi dirus, "hibrida".

dimichxp (프로필 보기) 2010년 1월 8일 오전 12:11:26

Eddycgn:Mi kredas ke en la greka oni elparolas "ké".
Do "kaj" estas, mi dirus, "hibrida".
En esperanton "kaj" venis de la antikva greka, kune kun finaĵoj -oj, -aj. Oni ja ne povas certe diri kiamaniere grekoj prononcis diftongon "aj" antaŭ miljaroj. Ekzistas almenaŭ du metodoj por prononci antikvajn tekstojn, la unua de Reuchlin, kiu sekvas mezepokan prononcon, kaj la dua de Erasmo de Rotardamo, kiu komparante latinajn kaj grekajn radikojn konkludis, ke metodo de Reuchlin ne estas ĝusta. Nu, vi jam verŝajne konjektis, ke laŭ la metodo de Erasmo oni prononcas "αι"n ĝuste kiel "aj"n.

다시 위로