Kwa maudhui

Kial "mi" kaj ne "mo"?

ya Junpe, 8 Januari 2010

Ujumbe: 29

Lugha: Esperanto

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2010 3:12:19 asubuhi

En praEsperanto de 1881, la pronomoj finis je "-o", kaj la posedaj finis je "-a":

mo = "mi", ma = "mia"
to = "ci", ta = "cia"

Zamenhof, je 1881,:Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to.

(Mia plej kara amiko, kiel mia plej kulpa [?] plumo fariĝas tirano por vi.)

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2010 8:07:39 asubuhi

patrik:En praEsperanto de 1881, la pronomoj finis je "-o", kaj la posedaj finis je "-a":

mo = "mi", ma = "mia"
to = "ci", ta = "cia"

Zamenhof, je 1881,:Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to.

(Mia plej kara amiko, kiel mia plej kulpa [?] plumo fariĝas tirano por vi.)
1881a Praesperanto verŝajne estas mojosa, malgraŭ ke la
"mo" de Mojosa signifas "moderna" lango.gif

Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2010 4:03:43 alasiri

patrik:En praEsperanto de 1881, la pronomoj finis je "-o", kaj la posedaj finis je "-a":

mo = "mi", ma = "mia"
Ho! Dankegon!

trojo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2010 6:51:36 asubuhi

Junpe:Mi opinas ke "mo" kaj "moj" estus pli facile lerni ol "mi" kaj "ni". demando.gif
"Ni" efektive ne estas multaj kopioj de "mi". Estas nur unu unika "mi" en la mondo. La vorto "mi" kun ia plurala finaĵo ne estus logika do, krom se mi havus klonojn.

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2010 10:34:10 asubuhi

Kiam pretos mia armeo de klonoj, mi ekuzos moj por paroli nome de la grupo.

Rudolf F. (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2010 9:49:43 alasiri

trojo:"Ni" efektive ne estas multaj kopioj de "mi". Estas nur unu unika "mi" en la mondo. La vorto "mi" kun ia plurala finaĵo ne estus logika do, krom se mi havus klonojn.
Prave! "Ni" estas "mi kaj vi kaj vi ..."

Se vi volas ekskludi la alparolaton (ebla en pluraj lingvoj), diru en Esperanto: "Ni aliaj ...". Se vi volas eksplicite inkludi lin, diru: "Ni kun vi ..."

Rudolf F. (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2010 10:04:43 alasiri

Zamenhof ja per sia tre bona lingva sento konstruis Esperanton, kiu tre bone taŭgas kiel internacia lingvo. Multajn el liaj decidoj la postaj lingvistoj povis pravigi.

Tamen ankaŭ en Esperanto estas (tre malmultaj) lingveroj, kiuj povus esti pli bonaj (sen damaĝi aliloke en la sistemo).

Precipe la ŝajna finaĵo "-i" ĉe la pronomoj havas grandan malavantaĝon. Ĝi pekas kontraŭ la regulo: "Vortoj, kiuj ofte aperas kune en frazo, devas esti laŭeble malsamsonaj."

Precipe telefonante Esperantistoj ne malofte sentas tion:
Kion vi diris? Ĉu "mi" aŭ "vi"? Ho, "ni"! Jes, mi miskomprenis ... Ne vi, mi!
ktp.

Pli bona sistemo do uzus diversajn vokalojn kaj klare distingeblajn konsonantojn, ekzemple "me, tu, li, sha, ĝu ..." (Ie mi legis bone bazitan konkretan provon.)

Same malbona elekto estas la nomoj por la literoj: Pro la ĉiama "-o" je la fino apenaŭ eblas literumi telefonante. Krome la "-o" estas ŝajnfinaĵo de substantivoj, sed la plurala formo montras, ke "-o" apartenas al la radiko:
En la Germana lingvo 'urtiko' signifas 'Brennnessel', kun tri no-oj!

Por eblaj arduloj inter ni mi tuj diru, ke tiuj du riproĉoj estas preskaŭ ĉio, kio estas riproĉebla. Kaj mi ne proponas ŝanĝojn, ili ne plu eblas.

marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 9:32:31 alasiri

Prave, Rudolf! Se oni povus ŝanĝi ion en Esperanto, oni devus ŝanĝi la sonon de la pronomoj. Tio estas unu el la malmultaj avantaĝoj de Ido (me, vu, ktp.).

Mi ŝatus havi almenaŭ konvencio por distingi la pronomojn. Se iu ne komprenas vian prononcon, kion vi povas fari krom ripeti multajn fojojn la saman vorton?

Tial mi ŝatis ĉi tiun artikolon:

http://lingvakritiko.com/2006/11/30/esperanto-tra-...

sed ĉu mi povas libere uzi ĝin kaj oni komprenos tiujn novajn vortojn? Mi ne scias.

Mi ŝatis memi, vuvi, nani. Sed oni povas ankaŭ simple kopii de Ido: me, vu, ni
Kion vi pensas?

Rudolf F. (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2010 9:52:08 asubuhi

marcuscf:Mi ŝatis memi, vuvi, nani. Sed oni povas ankaŭ simple kopii de Ido: me, vu, ni
Kion vi pensas?
Nu, mi ja ne volis fari seriozan kontraŭproponon, kvankam la principoj estas klaraj: Ju pli ofte du pronomoj povas aperi alternative en iu situacio, des pli kontrastaj devas esti iliaj vokaloj kaj/aŭ la konsonantoj. Tial en Ido "me" kaj "ni" estas jam tro najbaraj laŭ la sonoj.

Kurudi juu