Tin nhắn: 29
Nội dung: Esperanto
patrik (Xem thông tin cá nhân) 03:12:19 Ngày 26 tháng 1 năm 2010
mo = "mi", ma = "mia"
to = "ci", ta = "cia"
Zamenhof, je 1881,:Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to.
(Mia plej kara amiko, kiel mia plej kulpa [?] plumo fariĝas tirano por vi.)
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 08:07:39 Ngày 26 tháng 1 năm 2010
patrik:En praEsperanto de 1881, la pronomoj finis je "-o", kaj la posedaj finis je "-a":1881a Praesperanto verŝajne estas mojosa, malgraŭ ke la
mo = "mi", ma = "mia"
to = "ci", ta = "cia"
Zamenhof, je 1881,:Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to.
(Mia plej kara amiko, kiel mia plej kulpa [?] plumo fariĝas tirano por vi.)
"mo" de Mojosa signifas "moderna"
Junpe (Xem thông tin cá nhân) 16:03:43 Ngày 27 tháng 1 năm 2010
patrik:En praEsperanto de 1881, la pronomoj finis je "-o", kaj la posedaj finis je "-a":Ho! Dankegon!
mo = "mi", ma = "mia"
trojo (Xem thông tin cá nhân) 06:51:36 Ngày 12 tháng 2 năm 2010
Junpe:Mi opinas ke "mo" kaj "moj" estus pli facile lerni ol "mi" kaj "ni"."Ni" efektive ne estas multaj kopioj de "mi". Estas nur unu unika "mi" en la mondo. La vorto "mi" kun ia plurala finaĵo ne estus logika do, krom se mi havus klonojn.
Rogir (Xem thông tin cá nhân) 10:34:10 Ngày 12 tháng 2 năm 2010
Rudolf F. (Xem thông tin cá nhân) 21:49:43 Ngày 23 tháng 2 năm 2010
trojo:"Ni" efektive ne estas multaj kopioj de "mi". Estas nur unu unika "mi" en la mondo. La vorto "mi" kun ia plurala finaĵo ne estus logika do, krom se mi havus klonojn.Prave! "Ni" estas "mi kaj vi kaj vi ..."
Se vi volas ekskludi la alparolaton (ebla en pluraj lingvoj), diru en Esperanto: "Ni aliaj ...". Se vi volas eksplicite inkludi lin, diru: "Ni kun vi ..."
Rudolf F. (Xem thông tin cá nhân) 22:04:43 Ngày 23 tháng 2 năm 2010
Tamen ankaŭ en Esperanto estas (tre malmultaj) lingveroj, kiuj povus esti pli bonaj (sen damaĝi aliloke en la sistemo).
Precipe la ŝajna finaĵo "-i" ĉe la pronomoj havas grandan malavantaĝon. Ĝi pekas kontraŭ la regulo: "Vortoj, kiuj ofte aperas kune en frazo, devas esti laŭeble malsamsonaj."
Precipe telefonante Esperantistoj ne malofte sentas tion:
Kion vi diris? Ĉu "mi" aŭ "vi"? Ho, "ni"! Jes, mi miskomprenis ... Ne vi, mi!
ktp.
Pli bona sistemo do uzus diversajn vokalojn kaj klare distingeblajn konsonantojn, ekzemple "me, tu, li, sha, ĝu ..." (Ie mi legis bone bazitan konkretan provon.)
Same malbona elekto estas la nomoj por la literoj: Pro la ĉiama "-o" je la fino apenaŭ eblas literumi telefonante. Krome la "-o" estas ŝajnfinaĵo de substantivoj, sed la plurala formo montras, ke "-o" apartenas al la radiko:
En la Germana lingvo 'urtiko' signifas 'Brennnessel', kun tri no-oj!
Por eblaj arduloj inter ni mi tuj diru, ke tiuj du riproĉoj estas preskaŭ ĉio, kio estas riproĉebla. Kaj mi ne proponas ŝanĝojn, ili ne plu eblas.
marcuscf (Xem thông tin cá nhân) 21:32:31 Ngày 24 tháng 2 năm 2010
Mi ŝatus havi almenaŭ konvencio por distingi la pronomojn. Se iu ne komprenas vian prononcon, kion vi povas fari krom ripeti multajn fojojn la saman vorton?
Tial mi ŝatis ĉi tiun artikolon:
http://lingvakritiko.com/2006/11/30/esperanto-tra-...
sed ĉu mi povas libere uzi ĝin kaj oni komprenos tiujn novajn vortojn? Mi ne scias.
Mi ŝatis memi, vuvi, nani. Sed oni povas ankaŭ simple kopii de Ido: me, vu, ni
Kion vi pensas?
Rudolf F. (Xem thông tin cá nhân) 09:52:08 Ngày 25 tháng 2 năm 2010
marcuscf:Mi ŝatis memi, vuvi, nani. Sed oni povas ankaŭ simple kopii de Ido: me, vu, niNu, mi ja ne volis fari seriozan kontraŭproponon, kvankam la principoj estas klaraj: Ju pli ofte du pronomoj povas aperi alternative en iu situacio, des pli kontrastaj devas esti iliaj vokaloj kaj/aŭ la konsonantoj. Tial en Ido "me" kaj "ni" estas jam tro najbaraj laŭ la sonoj.
Kion vi pensas?