Meldinger: 38
Språk: Esperanto
crescence (Å vise profilen) 2010 1 9 17:00:40
Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Dominique (Å vise profilen) 2010 1 9 17:14:55
crescence:Saluton,Kial ne? Krome, "metr/o" estas jam alia vorto (mezurunuo).
Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
magnifico94 (Å vise profilen) 2010 1 9 17:17:33
crescence:Saluton,Metro = unuo (individuo) de mezuro.
Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Metro = fr.mètre
crescence (Å vise profilen) 2010 1 9 17:21:52
Sxak (Å vise profilen) 2010 1 10 00:49:35
crescence:Saluton,KAj kial ne?
Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Ekzistas tiom da vortoj kun duobla o... koordinato, zoologo, kooperi...
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?
Hispanio (Å vise profilen) 2010 1 10 02:38:38
Ŝak:Sed li diras pri alia "o" antaŭ la radiko -o, kiel metroo, ne en alia parto de la vorto.crescence:Saluton,KAj kial ne?
Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Ekzistas tiom da vortoj kun duobla o... koordinato, zoologo, kooperi...
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?

Sxak (Å vise profilen) 2010 1 10 05:43:30
Hispanio:Sed li diras pri alia "o" antaŭ la radiko -o, kiel metroo, ne en alia parto de la vorto.Duobla o povas esti ie ajn. Ĉu la duobla o, parte radiko kaj parte finaĵo, estas io mirinda?
crescence (Å vise profilen) 2010 1 10 09:11:29
Ŝak:Jes, sed mia nacia lingvo (la franca) estas lingvo malfacila, ĉar ĝi estis konstruata neregule. Esperanto nepre estas simpla.
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?

darkweasel (Å vise profilen) 2010 1 10 09:12:49
Ni ne forgesu la gravan frazon: Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas. Ne tro da senco, sed bona montrilo, ke radikfinaj vokaloj estas ja oftaj.
crescence (Å vise profilen) 2010 1 10 10:50:19
darkweasel:Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas.Dankon pro tiu fraso mnemonika.