去目錄頁

Kial du "o" ?

crescence, 2010年1月9日

讯息: 38

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2010年1月9日下午5:00:40

Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?

Dominique (显示个人资料) 2010年1月9日下午5:14:55

crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Kial ne? Krome, "metr/o" estas jam alia vorto (mezurunuo).

magnifico94 (显示个人资料) 2010年1月9日下午5:17:33

crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
Metro = unuo (individuo) de mezuro.

Metro = fr.mètre

crescence (显示个人资料) 2010年1月9日下午5:21:52

Mi komprenas. Dankon !

Sxak (显示个人资料) 2010年1月10日上午12:49:35

crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
KAj kial ne?
Ekzistas tiom da vortoj kun duobla o... koordinato, zoologo, kooperi...
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?

Hispanio (显示个人资料) 2010年1月10日上午2:38:38

Ŝak:
crescence:Saluton,

Kial la vorto "metroo" havas du literojn "o" ?
KAj kial ne?
Ekzistas tiom da vortoj kun duobla o... koordinato, zoologo, kooperi...
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?
Sed li diras pri alia "o" antaŭ la radiko -o, kiel metroo, ne en alia parto de la vorto. sal.gif

Sxak (显示个人资料) 2010年1月10日上午5:43:30

Hispanio:Sed li diras pri alia "o" antaŭ la radiko -o, kiel metroo, ne en alia parto de la vorto. sal.gif
Duobla o povas esti ie ajn. Ĉu la duobla o, parte radiko kaj parte finaĵo, estas io mirinda?

crescence (显示个人资料) 2010年1月10日上午9:11:29

Ŝak:
Ĉu en via lingvo estas neniu vorto kun duobla o?
Jes, sed mia nacia lingvo (la franca) estas lingvo malfacila, ĉar ĝi estis konstruata neregule. Esperanto nepre estas simpla. rideto.gif

darkweasel (显示个人资料) 2010年1月10日上午9:12:49

Krome, en "metroo" konserviĝas la origina franca akcento (me-TRO-o).

Ni ne forgesu la gravan frazon: Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas. Ne tro da senco, sed bona montrilo, ke radikfinaj vokaloj estas ja oftaj.

crescence (显示个人资料) 2010年1月10日上午10:50:19

darkweasel:Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas.
Dankon pro tiu fraso mnemonika.

回到上端