Paganaj Esperantistoj / Pagan Esperantists / Esperantistas paganos
viết bởi saloli, Ngày 29 tháng 1 năm 2010
Tin nhắn: 47
Nội dung: Esperanto
saloli (Xem thông tin cá nhân) 06:27:03 Ngày 04 tháng 2 năm 2010
CubeF:...ne konas la signifon de vorto paganismo....Kutime, la vorto 'paganismo' rilatas al tiuj "religioj" kiuj ne estas abrahamaj (tio estas, jud-kristan-islam-devenaj) Tio estas la plimulto de la religiaj tradicioj de la mondo, antikva kaj nova. Bedaŭrinde, la plimulto de la religioj tradiciaj de Eŭropo estis perforte forigitaj pro la kristanaj potencoj de tiu epoko. Kelkloke, la kredoj sekvis kaj sekvas hodiaŭ. Ni perdis multon, sed onin revivigas multon ankaŭ pere de arkeologio kaj studado de antikvaj tekstoj kaj komentoj pri tiu temo. Hodiaŭ, oni koplodas rekonstrui kiam eblas, kiam tiu ne eblas, oni inventas (kiel iu ajn religio en la mondo).
Mi volis konatiĝi kun aliaj esperantistoj paganaj, ĉar mi bone scias ke ili ja ekzistas (antaŭe ekzistis retejo, kun mi jam ne trovas, kaj ankaŭ ĉe NASK mi ekkonis klekajn). Eble ili ne kontrolis tiun forumon. Espereble iutage, ili trovos min ĉi tie
gregorynacu (Xem thông tin cá nhân) 06:51:59 Ngày 04 tháng 2 năm 2010
Mi ne atendis ke multe da esperantistoj estus ankaŭ paganoj. Laŭ miaj spertoj, ekzistas multe pli da paganoj ol Esperantistoj. Mi jam provis traduki kelkajn Vikajn skribaĵojn en Esperanton, antaŭ mi rimarkis ke Vikipedio jam havas plurajn vikajn tradukaĵojn.
Do. Benata Estu.
saloli (Xem thông tin cá nhân) 18:22:43 Ngày 04 tháng 2 năm 2010
Mi tute konsentas kun via observo:
gregorynacu: Mi ne atendis ke multe da esperantistoj estus ankaŭ paganoj. Laŭ miaj spertoj, ekzistas multe pli da paganoj ol Esperantistoj.Ĉar ni estas malmultaj ene de la Esperanto movado, mi volas konatiĝi aliajn paganojn esperantistajn. Kiel vi jam spertis, ni jes ja ekzistas, sed ne estas multaj. Estas iom strange je mi, ĉar mi opinias ke la plimulto de paganoj tenas vidpunktojn kiuj tute interakordas kun la ideoj de esperantismo (memevidente ne ĉiuj). Sed miopinie, Esperantujo iom perdas veran fekundan rimedon por ne varbi al paganoj ĝenerale.
En mia regiono de Usono, laŭ mia scio, estas nur unu aŭ du aliaj Esperantistoj, sed kelk miloj da Paganoj.
Komence mi konsideris min vikano, kaj poste serĉis la indiĝenajn tradiciojn, la asatron kaj la druidismon. Nuntempe, mi simple konsideras min Pagano kaj marŝas sur la pagana pado
Ĝoje, mi apartenas nun al loka pagana templo kie ni solenas la ŝabatojn kun almenaŭ 30-40 homoj.
Nu, estas bonege saluti vin!
Pagane via,
Marlon
bukvodel (Xem thông tin cá nhân) 09:33:46 Ngày 05 tháng 2 năm 2010
gregorynacu:...antaŭ mi rimarkis ke Vikipedio jam havas plurajn vikajn tradukaĵojn.Kie oni povus trovi tiujn ĉi skribaĵojn?
gregorynacu (Xem thông tin cá nhân) 07:43:16 Ngày 06 tháng 2 năm 2010
bukvodel:Jen unu ekzemplo:gregorynacu:...antaŭ mi rimarkis ke Vikipedio jam havas plurajn vikajn tradukaĵojn.Kie oni povus trovi tiujn ĉi skribaĵojn?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ordono_de_la_Diino
Mi iom certas ke pli estas haveblaj. La artikolo ĉe vikipedio pri viko mem estas bona. Multaj vikipediaj artikoloj en esperanto estas mallongaj, sed tiu pri viko estas sufiĉe ampleksa.
gregorynacu (Xem thông tin cá nhân) 08:03:08 Ngày 06 tháng 2 năm 2010
saloli:Estas iom strange je mi, ĉar mi opinias ke la plimulto de paganoj tenas vidpunktojn kiuj tute interakordas kun la ideoj de esperantismo (memevidente ne ĉiuj). Sed miopinie, Esperantujo iom perdas veran fekundan rimedon por ne varbi al paganoj ĝenerale.Estas simile por mi. En mia urbo estas kelkcent da paganoj, kaj krom mi nur unu alia Esperantisto. KAJ, ironie, ŝi jam eksperimentis kun paganaj ideoj. Mi ne scias ĝuste kion tiu indikas. Ĉu paganismo ne estas tiom malpopulara kiom multaj opinias? Aŭ ĉu esperantistoj estas ege maloftaj? Ankaŭ laŭ mia opinio esperantismo estas tre kongrua kun paganismo.
En mia regiono de Usono, laŭ mia scio, estas nur unu aŭ du aliaj Esperantistoj, sed kelk miloj da Paganoj.
Mi konsideras min vikano, sed kun minuskla vo. Tio estas, mi neniam estas iniciatita en iu ajn tradicion. Sed viko estas mia plej komforta pado.
En kiu ŝtato vi loĝas? Mi scivolas. Nu, mia alia observo estas ke paganismo estas multe pli fama (kaj akceptita) en la anglaj parolantaj partoj de la mondo. Se ni pensas ke homoj ĉi tie ne komprenas nin, estos suprizo kion fremduloj povas imagi.
peteris92 (Xem thông tin cá nhân) 12:09:03 Ngày 06 tháng 2 năm 2010
saloli (Xem thông tin cá nhân) 18:01:49 Ngày 06 tháng 2 năm 2010
gregorynacu: En kiu ŝtato vi loĝas?Mi loĝas en Norda Karolino, en sudorienta Usono.
Saluton Piotr! Alia lernua pagana Esperantisto! Kaj eĉ ne de anglalingva lando
Ŝajnas ke lo movado de la tiel nomata nov-paganismo ja komencis en anglalingvaj landoj, sed en multaj aliaj partoj de la mondo, la indiĝenaj paganismoj ne tute forpasis, sed eĉ travivis iumaniere. Kaj nun, multe da homoj tra la mondo re-trovas siajn antikvajn religiajn sistemojn, tiu de siaj praŭloj.
Mi ege ŝatas est Esperantisto, sed estas ege pli facile trovi aliajn Paganojn ol Esperantistojn, pri kio ni jam komentis. Kaj ŝajnas al mi ke la plimulto da la modernaj paganismoj havas multon por dividi kun movadoj kiel Esperantismo (rilate specife al la ideo de la evoluanta homaro). Miaopinie, la Paganoj kaj la Esperantistoj dividas komunan celon, almenaŭ rilate al kunvivi respekte kun la homaro kaj la naturo, planedo, ktp.
gregorynacu (Xem thông tin cá nhân) 02:32:22 Ngày 07 tháng 2 năm 2010
saloli:Kaj ŝajnas al mi ke la plimulto da la modernaj paganismoj havas multon por dividi kun movadoj kiel Esperantismo (rilate specife al la ideo de la evoluanta homaro). Miaopinie, la Paganoj kaj la Esperantistoj dividas komunan celon, almenaŭ rilate al kunvivi respekte kun la homaro kaj la naturo, planedo, ktp.Certe. Mi samopinias. Ĉu vi pensas ke paganoj aŭ esperantistoj povas helpi sin reciproke? Ekz. Ĉu eble paganoj estas pli verŝajnaj esperantiĝi ol la nepaganaj lokanoj? Aŭ, ĉu la organizado de esperantistoj povus helpi la paganojn pli bone kuniĝi por nia komuna boneco? Estas bone konata ke paganoj estas malbone organizataj.
Aliteme ĉu vi iam esploris hilelismon? (homaranismon?)
peteris92 (Xem thông tin cá nhân) 15:54:37 Ngày 07 tháng 2 năm 2010