Vai all’indice

Paganaj Esperantistoj / Pagan Esperantists / Esperantistas paganos

di saloli, 29 gennaio 2010

Messaggi: 47

Lingua: Esperanto

saloli (Mostra il profilo) 07 febbraio 2010 21:52:28

gregorynacu:Estas bone konata ke paganoj estas malbone organizataj.

Aliteme ĉu vi iam esploris hilelismon? (homaranismon?)
Jes, mi iam legis iom pri Hilelismo, sed mi ne trovis en ĝi tion kion mi trovas en paganismo.

Kaj vi vere pravas ke paganaj grupoj kutime estas malbone organizataj. Mi kredas ke tio venas el la malŝato je la pli "grandaj" religioj el kiuj multaj da paganoj eskapis post la infaneco (almenaŭ tia estas mia sperto en Usono).

Mi devas ankaŭ diri ke mi ege bedaŭras tion. Mi tutkore kredas ke la malŝato je organizi povas esti danĝera por paganaj grupoj.

Ekzemple: en mia Templo, ni estas 75 personoj, sed nur kelkaj kiuj vere helpas konstrui kaj donaci al la Templo por kreskigi ĝin, kun mono aŭ laboro. Eĉ por la post-rita festeno estas malfacile instigi homojn alporti manĝaĵojn, kaj kutime ni estas nur 10 el 40/50 ĉiuŝabate kiuj alportas ion ajn.

Kaj multaj paganoj estas kontraŭ la ideo donaci monon al sia religia grupo. Mi kredas ke tio estas pro la ideo ke oni ne devas pagi por spiritaj kialoj. Sed miaopinie, la pagananaro devas bone lerni kaj konscie pri la fakto ke, se ni ne prizorgos niajn proprajn aferojn, neniu alia faros tion por ni.

Imagu se ĉiu Esperantisto volus ricevi membrokarton kaj revuon senpage. La organizaĵoj esperantistaj ne travivos jardekon, ĉar tiuj kiuj ja pagas ion baldaŭ aŭ forlasos la aferon aŭ laciĝos pagi por ĉiuj aliaj.

Ni havas Templon, kiu estas konstruaĵo kaj ankaŭ provizas servojn al la membraro... do, kial ne peti ke la membraro subteni la Templon kun $100 dolaroj jare! Mi kredas ke ne estas tro multe por JARO, sed tio estas nur la ekzemplo de mia Templo.

peteris92 (Mostra il profilo) 07 febbraio 2010 22:17:43

Kun Templo, afero estas facila. Mia grupo ne havas templon, ĉar tuta mondo, arbaroj, riveroj estas nia templo. Ni povas kunigi ĉie kaj kune glori Naturon.

Alia afero estas, ke mia grupo estas malgranda, sed tre dispersata kaj ni kunigas nur dum gravaj okazoj.

saloli (Mostra il profilo) 08 febbraio 2010 01:19:57

peteris92:Kun Templo, afero estas facila. Mia grupo ne havas templon, ĉar tuta mondo, arbaroj, riveroj estas nia templo. Ni povas kunigi ĉie kaj kune glori Naturon.
Nu, kompreneble ni faras la saman. Kiam mi diras Templon, mi volas diri grupon kiu havas propran ejon, kun konstruaĵo ligna kvazaŭ granda cirklo.

Ni ankaŭ solenas apud naturo. La Templo estas nur organizaĵo kaj ankaŭ fiksa loko. La tereno apartenas leĝe al la Templo, ĉar ĝi estas leĝe "enkorpigita" en Usono kiel senprofitcela kaj religia organizaĵo. Ni uzas la fizikan Templon (la ligna konstruaĵo) kiam ni havas publikajn aferojn.

Memevidente ne necesas havi templojn ktp, sed estas bele havi ilin kaj krei la paganan etoson en la sama loko ĉiuokaze.

bukvodel (Mostra il profilo) 08 febbraio 2010 06:32:27

Ĉu ne traduki en Esperanto Aradian?

Mi opinas ke fari ĉi tion ne estos tro malfacile kaj ke la traduko estos legado sufiĉe interesa ne nur al paganoj, sed ankaŭ al multe da aliaj esperantistoj.

gregorynacu (Mostra il profilo) 09 febbraio 2010 00:38:32

peteris92:Kun Templo, afero estas facila. Mia grupo ne havas templon, ĉar tuta mondo, arbaroj, riveroj estas nia templo. Ni povas kunigi ĉie kaj kune glori Naturon.

Alia afero estas, ke mia grupo estas malgranda, sed tre dispersata kaj ni kunigas nur dum gravaj okazoj.
Mi scivolemas pri paganismo en via lando. Se mi komprenas ĝuste, laŭ via profilo vi loĝas en pollando, ĉu ne? Kiom da paganoj vi divenus loĝi tie? Ĉu la landleĝoj permesas aŭ rekonas paganismon kiel veran religion, protektata kontraŭ tiuj kiuj ne rekonas ĝin?

Kiuj aŭtoroj de paganaj libroj estas popularaj tie? Ĉu ili estas anglaj tradukaĵoj, aŭ ĉu origina literaturo pri paganismo estas havebla en la polan? Kio pri la padoj? Ĉu viko estas plej ofta, aŭ ĉu la plej ofta estas ia indiĝena tradicio?

Ĉi tiu tre interesas min. Mi ne vere konas multe (iu ajn?) da paganoj kiuj devenas de neanglaparolantaj landoj.

Gregorio.

gregorynacu (Mostra il profilo) 09 febbraio 2010 04:15:27

saloli:
Mi devas ankaŭ diri ke mi ege bedaŭras tion. Mi tutkore kredas ke la malŝato je organizi povas esti danĝera por paganaj grupoj.
Mi plimalpli samsentas. Mi konscias kial multaj paganoj timas organizatajn religiojn, kaj strebas havi iun kiu estas pli libera aŭ malpli restrikta. Mi respektas tiajn sentojn. Sed mi konsentas kun vi ke la nuna sinteno ne povas elteni senfine, kaj eventuale ni devos plenaĝiĝi.

saloli:
Ni havas Templon, kiu estas konstruaĵo kaj ankaŭ provizas servojn al la membraro... do, kial ne peti ke la membraro subteni la Templon kun $100 dolaroj jare! Mi kredas ke ne estas tro multe por JARO, sed tio estas nur la ekzemplo de mia Templo.
Ha jes. Mi havis similan sperton. Antaŭ pluraj jaroj mi helpis funkciigi regulajn prelegojn kaj "metiumojn" (workshops, angle), sed ni ne havas nian propran ejon. La publika biblioteko havas privatajn studĉambrojn kiuj estas lupreneblaj. Sed, ili pagigis sufiĉe grandan sumon por ĉiu renkontiĝo, kaj la grupo ne estis tro granda. Kaj, preskaŭ nekredeble, multaj ĉeestintoj plendis senfine ke ili ne volas devi pagi. Nekredeble, ĉar la mono kiu estis kolektita ne sufiĉis por la kosto de la ĉambroj, kaj plejofte la organizintoj simple pagis la diferencon elpoŝe. Tio kompreneble ne estas eltenebla dum longa tempo.

peteris92 (Mostra il profilo) 09 febbraio 2010 13:08:53

gregorynacu:
Mi scivolemas pri paganismo en via lando. Se mi komprenas ĝuste, laŭ via profilo vi loĝas en pollando, ĉu ne? Kiom da paganoj vi divenus loĝi tie? Ĉu la landleĝoj permesas aŭ rekonas paganismon kiel veran religion, protektata kontraŭ tiuj kiuj ne rekonas ĝin?

Kiuj aŭtoroj de paganaj libroj estas popularaj tie? Ĉu ili estas anglaj tradukaĵoj, aŭ ĉu origina literaturo pri paganismo estas havebla en la polan? Kio pri la padoj? Ĉu viko estas plej ofta, aŭ ĉu la plej ofta estas ia indiĝena tradicio?

Ĉi tiu tre interesas min. Mi ne vere konas multe (iu ajn?) da paganoj kiuj devenas de neanglaparolantaj landoj.

Gregorio.
Fakte, mi loĝas en Pollando, sed mi apartenas al eta, neformala grupo de prusaj paganoj. La plej konata grupo de paganoj en Pollando estas nacii-sociala grupo "Zadruga"
Laŭ leĝo, ekzistas kelkaj paganaj grupoj - plej granda estas Rodzimy Kościół Słowiański (nur 500 kredantoj), kiu havas samajn rajtojn kiel ĉiu religio en Pollando. La plejmulto da grupoj rezistas en slavaj antaŭkristanismaj radikoj.

Vera kvanto de paganoj en Pollando ne estas konata, sed laŭ mi estas du aŭ tri miloj da ili. Viko ne estas plej populara, kvankam kredantoj ankaŭ ekzistas (Viko ne estas en Pollando kiel oficiala religio)

Se iu komprenas paganismon ankaŭ kiel buddismo, kaj tiel plu, estas ankaŭ kelkaj miloj de tiuj kredantoj

Pri literaturo, mi mem ne estas bone informata, do mi ne povas diri ion ajn.

Torna all’inizio