去目錄頁

Ŝi iras domen...

crescence, 2010年2月14日

讯息: 17

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2010年2月14日下午1:54:43

Saluton,

Mi legas :

Ŝi iras domen el la lernejo.

Kial la autoro skribis "domen" anstataŭ "domon" ?
Ĉu la vortoj "domen" kaj "domon" havas la saman signifon ?

jesjenjens (显示个人资料) 2010年2月14日下午2:13:38

crescence:Saluton,

Mi legas :

Ŝi iras domen el la lernejo.

Kial la autoro skribis "domen" anstataŭ "domon" ?
Ĉu la vortoj "domen" kaj "domon" havas la saman signifon ?
La aŭtoro evidente volis diri "hejmen".

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月14日下午3:32:35

En tiu ĉi okazo, domon kaj domen havas la saman direktan signifon. Tamen, domen povas ankaŭ signifi al la domo, dum domon signifas nur al domo, sen artikolo.

En tiu ĉi kunteksto, ĉiuokaze hejmen estus pli trafa vorto.

Rogir (显示个人资料) 2010年2月14日下午4:41:01

Ili ne estas la sama vorto, ĉar domen estas adverbo, kun -n por montri direkton.

crescence (显示个人资料) 2010年2月14日下午4:44:56

Rogir:Ili ne estas la sama vorto, ĉar domen estas adjektivo, kun -n por montri direkton.
"domen" estas adverbo.

AlfRoland (显示个人资料) 2010年2月14日下午4:53:50

Ŝi iris domen = Ŝi iras al la domo
Li falis teren = Li falis al la tero

horsto (显示个人资料) 2010年2月14日下午5:01:33

Rogir:Ili ne estas la sama vorto, ĉar domen estas adjektivo, kun -n por montri direkton.
Kaj domon estas substantivo kun -n por montri direkton.
Sed mi pensas ke ŝi iras domon ne estas bona formo, ĉar ne estas klare kiun prepozicion la -n anstataŭas:
Ŝi iras en domo.

Ŝi iras al domo.

Ŝi iras preter domo.

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月14日下午6:47:42

horsto:
Sed mi pensas ke ŝi iras domon ne estas bona formo, ĉar ne estas klare kiun prepozicion la -n anstataŭas:
Ŝi iras en domo.

Ŝi iras al domo.

Ŝi iras preter domo.
Sed en la Fundamento ni ja trovas:
In phrases answering the question „where?”
(meaning direction), the words take the termination
of the objective case; e. g. kie'n vi
ir'as?„where are
you going?”; dom'o'n,
„home”; London'o'n, „to
London”,
etc.
En tia ĉi okazo temas fakte pri direkta N, do la signifo estas tute klara.

horsto (显示个人资料) 2010年2月14日下午9:38:50

darkweasel:
In phrases answering the question „where?”
(meaning direction), the words take the termination
of the objective case; e. g. kie'n vi
ir'as?„where are
you going?”; dom'o'n,
„home”; London'o'n, „to
London”,
etc.
Mi ne legis tion en la Fundamento kaj mi certe ne legis tion en la angla versio de la Fundamento.
darkweasel:
En tia ĉi okazo temas fakte pri direkta N, do la signifo estas tute klara.
Eble vi pravas, kvankam Bertilow ja ankaŭ skribis:
PMEG:
Efektive oni uzas solan direktan N preskaŭ nur ĉe nomoj de lokoj (landoj, urboj k.s.).
Krome, vi skribis ke la signifo estas tute klara, sed vi ne menciis la signifon. Ŝajnas, ke Bertilow mem ne certas pri la signifo. Li skribas:
Morgaŭ mi veturos Parizon. = ...al Parizo.
Kaj du frazoj poste:
Solan direktan N-finaĵon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io.
Do kial entute uzi tiun formon, kial ne simple:
Ŝi iras en domon.

Ŝi iras al domo.

tommjames (显示个人资料) 2010年2月14日下午9:47:59

horsto:Mi ne legis tion en la Fundamento kaj mi certe ne legis tion en la angla versio de la Fundamento.
Ĝi estas regulo 13.

回到上端