Al la enhavo

Hajko en Esparanto?

de dyale, 2010-februaro-20

Mesaĝoj: 106

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 15:40:52

Argenta luno

Gusto de haŭto
En arĝenta lunlumo
La dulĉaj kisoj

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 05:26:58

@Eddycgn
Viaj romantikaj hajkoj estas ĉiam ĉarmaj! rideto.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 13:50:17

zan:@Eddycgn
Viaj romantikaj hajkoj estas ĉiam ĉarmaj! rideto.gif
Domo arigatoo...

Mi bone el vi lernis!

walfino (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 13:56:29

Bela museto
rapide venu tie ĉi
doni vin al mi

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-07 19:20:26

Mia azeneto


Kar' azeneto
Baldaŭ karotoj kreskos
Printempaj, dulĉaj,

Azeno mia
Vi min al urbo portas
Amik’ fidela

Vi ne demandas...
mi karesi vin ŝatas
sur harplen’ kapo

kristosferos (Montri la profilon) 2010-majo-08 06:02:01

La mizerulo
amas kapitalismon.
Ĝi malamas lin.

ritarita (Montri la profilon) 2010-majo-08 09:02:20

Itala printempo:

ĉerizaj blumoj
baldaŭ surarbe estos
ruĝaj dolĉaĵoj
...
...
...
Nederlanda printempo:

nur grizaj nuboj
sur ĉi tiu norda lando
kia sensunejo!

zan (Montri la profilon) 2010-majo-10 00:12:05

La suno venas
tra la freŝaj folioj
de altaj arboj.

Tremas folioj
sur kaj sub la aliaj...
Vento de majo!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-10 19:56:40

Kiel la rozoj
Vi en majo naskiĝis,
Ĉarma monato

ritarita (Montri la profilon) 2010-majo-11 16:37:58

Majajn rozetojn
abeloj vizitas, ŝtelonte
parfuman riĉon

Reen al la supro