לתוכן העניינים

Hajko en Esparanto?

של dyale, 20 בפברואר 2010

הודעות: 106

שפה: Esperanto

Eddycgn (הצגת פרופיל) 9 באפריל 2010, 15:40:52

Argenta luno

Gusto de haŭto
En arĝenta lunlumo
La dulĉaj kisoj

zan (הצגת פרופיל) 10 באפריל 2010, 05:26:58

@Eddycgn
Viaj romantikaj hajkoj estas ĉiam ĉarmaj! rideto.gif

Eddycgn (הצגת פרופיל) 10 באפריל 2010, 13:50:17

zan:@Eddycgn
Viaj romantikaj hajkoj estas ĉiam ĉarmaj! rideto.gif
Domo arigatoo...

Mi bone el vi lernis!

walfino (הצגת פרופיל) 10 באפריל 2010, 13:56:29

Bela museto
rapide venu tie ĉi
doni vin al mi

Eddycgn (הצגת פרופיל) 7 במאי 2010, 19:20:26

Mia azeneto


Kar' azeneto
Baldaŭ karotoj kreskos
Printempaj, dulĉaj,

Azeno mia
Vi min al urbo portas
Amik’ fidela

Vi ne demandas...
mi karesi vin ŝatas
sur harplen’ kapo

kristosferos (הצגת פרופיל) 8 במאי 2010, 06:02:01

La mizerulo
amas kapitalismon.
Ĝi malamas lin.

ritarita (הצגת פרופיל) 8 במאי 2010, 09:02:20

Itala printempo:

ĉerizaj blumoj
baldaŭ surarbe estos
ruĝaj dolĉaĵoj
...
...
...
Nederlanda printempo:

nur grizaj nuboj
sur ĉi tiu norda lando
kia sensunejo!

zan (הצגת פרופיל) 10 במאי 2010, 00:12:05

La suno venas
tra la freŝaj folioj
de altaj arboj.

Tremas folioj
sur kaj sub la aliaj...
Vento de majo!

Eddycgn (הצגת פרופיל) 10 במאי 2010, 19:56:40

Kiel la rozoj
Vi en majo naskiĝis,
Ĉarma monato

ritarita (הצגת פרופיל) 11 במאי 2010, 16:37:58

Majajn rozetojn
abeloj vizitas, ŝtelonte
parfuman riĉon

לראש הדף