본문으로

Hajko en Esparanto?

글쓴이: dyale, 2010년 2월 20일

글: 106

언어: Esperanto

Yiuel (프로필 보기) 2010년 2월 27일 오후 1:55:53

zan:Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?
Mi elizius la finan vokalon, laŭ la elizia (16a) regulo. Tiel, la fina vokalo povus est iom pliforte elparolata. Sed tio malfacilus, ĉar ĉiu parto devus fini per substantivo.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 27일 오후 3:26:12

@zan
La klasika soneto havas 14 versojn kaj 4 strofojn (4+4+3+3). Ĝi havas rimojn kaj ritmon.
Mi ĵus klopodis komponi soneton esperante, mi esperas ke mi ne faris tro da gramatikaj eraroj:

Babilema virino

Belulina virineto
ĉiam la buŝo malfermita
Se abelo flugas enen
Ja la lango estos pikita

Aj aj aj, aj aj aj aj
Ŝi ne povas plu babili
Ŝi ne povas plu paroli
Sed nur jelpi kiel hundeto

La moral’ de la fabelo
Se vi ŝatas babiladon
On’ ne ŝercu kun abelo

Ĝi ne donas amuzadon
Ĝi ne portas iom da mielo
Nur da langodoloreto.


Se vi legas ĝin, sentu la ritmon.

Ĝis
Eddi

Filu (프로필 보기) 2010년 2월 27일 오후 4:30:51

Eraran komenton mi faris kaj nun forprenas.

zan (프로필 보기) 2010년 2월 28일 오전 6:59:14

Yiuel:
zan:Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?
Mi elizius la finan vokalon, laŭ la elizia (16a) regulo. Tiel, la fina vokalo povus est iom pliforte elparolata. Sed tio malfacilus, ĉar ĉiu parto devus fini per substantivo.
Mi konsentas. Por ke Esperanta hajko similiĝu al japana hajko, la lasta vorto de verso devas esti eliziita. Sed jam ekzistantaj Esperantaj hajkoj ne estas tiel.

zan (프로필 보기) 2010년 2월 28일 오전 7:40:32

Eddycgn:@zan
La klasika soneto havas 14 versojn kaj 4 strofojn (4+4+3+3). Ĝi havas rimojn kaj ritmon.
Mi ĵus klopodis komponi soneton esperante, mi esperas ke mi ne faris tro da gramatikaj eraroj:

Babilema virino

Belulina virineto
ĉiam la buŝo malfermita
Se abelo flugas enen
Ja la lango estos pikita

Aj aj aj, aj aj aj aj
Ŝi ne povas plu babili
Ŝi ne povas plu paroli
Sed nur jelpi kiel hundeto

La moral’ de la fabelo
Se vi volas babiladon
On’ ne ŝercu kun abelo

Ĝi ne donas amuzadon
Ĝi ne portas iom da mielo
Nur da langodoloreto.


Se vi legas ĝin, sentu la ritmon.

Ĝis
Eddi
Tre bona kaj iomete amuza poezio! Mi sentas agrablan ritmon, kiu estas ripetita per sama formo. Mi ne scias leg-manieron de soneto, do laŭ mia maniero mi legis ĝin sentante amuza.

Belmiro (프로필 보기) 2010년 2월 28일 오전 11:40:57

Mi ne rezistas montri unu el la plej belaj sonetoj el la portugala poeto Camões

Ĝentila animo mia

Ĝentila animo mia, de la tero
malĝoje foririnta tiel frue,
ripozu en ĉielo tempoflue
kaj tie ĉi mi vivu en sufero.

Se nur en via sido el etero
pri vivo eblas rememorigi ĝue,
la amon ne forgesu, kiun skue
mi montris al vi en okulsincero

Kaj se vi povus juĝi min merita
je iom da konsol' pro la dolor'
vin perdi en la disto infinita,

al Dio petu, vin preninta al glor´,
min porti tiel frue el tero spita,
kiel li portis vin de mia kor'...

Luís de Camões
El la portugala lingvo tradukis: Geraldo Mattos

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 28일 오후 1:07:08

Belmiro:Mi ne rezistas montri unu el la plej belaj sonetoj el la portugala poeto Camões

Ĝentila animo mia
.......
El la portugala lingvo tradukis: Geraldo Mattos
Tre bela soneto! Ankaŭ la alternado de la rimoj estas perfekta:

A B B A
A B B A
C D C
D C D

En mia soneto tio estas ... nur parte ĝusta!

@ zan
Dankon por la komento
kie mi povas legi esperantajn hajkojn?

Ĝis

Eddi

zan (프로필 보기) 2010년 3월 1일 오전 7:47:24

"Ĝentila animo mia" estas tre kortuŝa. Mi legis du sonetojn ĉi tie, kaj ambaŭ imagigis al mi la vivon. Mi sentas, ke soneto estas eta rakonto.

@Eddycgn
Vi povas legi bonajn Esperantajn hajkojn en ĉi tiu blogo.

Hajko estas tre mallonga poezio. Do ĝi ne povas rakonti same kiel soneto. Sed imagu scenon, kiu impresis la verkinton. Vere bona hajko vekas en leganto pli profundan senton ol litere montras.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 1일 오전 10:02:40

zan:@Eddycgn
Vi povas legi bonajn Esperantajn hajkojn en ĉi tiu blogo.

Hajko estas tre mallonga poezio. Do ĝi ne povas rakonti same kiel soneto. Sed imagu scenon, kiu impresis la verkinton. Vere bona hajko vekas en leganto pli profundan senton ol litere montras.
Ĉu estas korekte ke la hajko devas havi 17 silabojn? Kaj la rimo ne pravas?

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 1일 오후 4:29:41

@zan

jen mia unua hajko:

Marto alvenis
el la okcidento
varma vento blovas

Ĉu la reguloj respektitas? Aŭ ĉu ĉiu verso devas fini per verbo?

Ĝis

다시 위로