Meldinger: 106
Språk: Esperanto
Yiuel (Å vise profilen) 2010 2 27 13:55:53
zan:Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?Mi elizius la finan vokalon, laŭ la elizia (16a) regulo. Tiel, la fina vokalo povus est iom pliforte elparolata. Sed tio malfacilus, ĉar ĉiu parto devus fini per substantivo.
Eddycgn (Å vise profilen) 2010 2 27 15:26:12
La klasika soneto havas 14 versojn kaj 4 strofojn (4+4+3+3). Ĝi havas rimojn kaj ritmon.
Mi ĵus klopodis komponi soneton esperante, mi esperas ke mi ne faris tro da gramatikaj eraroj:
Babilema virino
Belulina virineto
ĉiam la buŝo malfermita
Se abelo flugas enen
Ja la lango estos pikita
Aj aj aj, aj aj aj aj
Ŝi ne povas plu babili
Ŝi ne povas plu paroli
Sed nur jelpi kiel hundeto
La moral’ de la fabelo
Se vi ŝatas babiladon
On’ ne ŝercu kun abelo
Ĝi ne donas amuzadon
Ĝi ne portas iom da mielo
Nur da langodoloreto.
Se vi legas ĝin, sentu la ritmon.
Ĝis
Eddi
Filu (Å vise profilen) 2010 2 27 16:30:51
zan (Å vise profilen) 2010 2 28 06:59:14
Yiuel:Mi konsentas. Por ke Esperanta hajko similiĝu al japana hajko, la lasta vorto de verso devas esti eliziita. Sed jam ekzistantaj Esperantaj hajkoj ne estas tiel.zan:Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?Mi elizius la finan vokalon, laŭ la elizia (16a) regulo. Tiel, la fina vokalo povus est iom pliforte elparolata. Sed tio malfacilus, ĉar ĉiu parto devus fini per substantivo.
zan (Å vise profilen) 2010 2 28 07:40:32
Eddycgn:@zanTre bona kaj iomete amuza poezio! Mi sentas agrablan ritmon, kiu estas ripetita per sama formo. Mi ne scias leg-manieron de soneto, do laŭ mia maniero mi legis ĝin sentante amuza.
La klasika soneto havas 14 versojn kaj 4 strofojn (4+4+3+3). Ĝi havas rimojn kaj ritmon.
Mi ĵus klopodis komponi soneton esperante, mi esperas ke mi ne faris tro da gramatikaj eraroj:
Babilema virino
Belulina virineto
ĉiam la buŝo malfermita
Se abelo flugas enen
Ja la lango estos pikita
Aj aj aj, aj aj aj aj
Ŝi ne povas plu babili
Ŝi ne povas plu paroli
Sed nur jelpi kiel hundeto
La moral’ de la fabelo
Se vi volas babiladon
On’ ne ŝercu kun abelo
Ĝi ne donas amuzadon
Ĝi ne portas iom da mielo
Nur da langodoloreto.
Se vi legas ĝin, sentu la ritmon.
Ĝis
Eddi
Belmiro (Å vise profilen) 2010 2 28 11:40:57
Ĝentila animo mia
Ĝentila animo mia, de la tero
malĝoje foririnta tiel frue,
ripozu en ĉielo tempoflue
kaj tie ĉi mi vivu en sufero.
Se nur en via sido el etero
pri vivo eblas rememorigi ĝue,
la amon ne forgesu, kiun skue
mi montris al vi en okulsincero
Kaj se vi povus juĝi min merita
je iom da konsol' pro la dolor'
vin perdi en la disto infinita,
al Dio petu, vin preninta al glor´,
min porti tiel frue el tero spita,
kiel li portis vin de mia kor'...
Luís de Camões
El la portugala lingvo tradukis: Geraldo Mattos
Eddycgn (Å vise profilen) 2010 2 28 13:07:08
Belmiro:Mi ne rezistas montri unu el la plej belaj sonetoj el la portugala poeto CamõesTre bela soneto! Ankaŭ la alternado de la rimoj estas perfekta:
Ĝentila animo mia
.......
El la portugala lingvo tradukis: Geraldo Mattos
A B B A
A B B A
C D C
D C D
En mia soneto tio estas ... nur parte ĝusta!
@ zan
Dankon por la komento
kie mi povas legi esperantajn hajkojn?
Ĝis
Eddi
zan (Å vise profilen) 2010 3 1 07:47:24
@Eddycgn
Vi povas legi bonajn Esperantajn hajkojn en ĉi tiu blogo.
Hajko estas tre mallonga poezio. Do ĝi ne povas rakonti same kiel soneto. Sed imagu scenon, kiu impresis la verkinton. Vere bona hajko vekas en leganto pli profundan senton ol litere montras.
Eddycgn (Å vise profilen) 2010 3 1 10:02:40
zan:@EddycgnĈu estas korekte ke la hajko devas havi 17 silabojn? Kaj la rimo ne pravas?
Vi povas legi bonajn Esperantajn hajkojn en ĉi tiu blogo.
Hajko estas tre mallonga poezio. Do ĝi ne povas rakonti same kiel soneto. Sed imagu scenon, kiu impresis la verkinton. Vere bona hajko vekas en leganto pli profundan senton ol litere montras.
Eddycgn (Å vise profilen) 2010 3 1 16:29:41
jen mia unua hajko:
Marto alvenis
el la okcidento
varma vento blovas
Ĉu la reguloj respektitas? Aŭ ĉu ĉiu verso devas fini per verbo?
Ĝis