Přejít k obsahu

Hajko en Esparanto?

od uživatele dyale ze dne 20. února 2010

Příspěvky: 106

Jazyk: Esperanto

zan (Ukázat profil) 2. března 2010 0:12:32

Eddycgn:Ĉu estas korekte ke la hajko devas havi 17 silabojn?
Jes ja! Oni devas obei la regulon. Vidu la hajkon en la blogo. Ĉiu hajko havas 17 silabojn.
Estas hajko, kiu ne havas 17 silabojn, tamen malofte. Nur majstro aŭ komencanto povas fari tion. lango.gif

Eddycgn:Kaj la rimo ne pravas?
Tute ne gravas!

zan (Ukázat profil) 2. března 2010 0:36:19

Eddycgn:@zan

jen mia unua hajko:

Marto alvenis
el la okcidento
varma vento blovas

Ĉu la reguloj respektitas? Aŭ ĉu ĉiu verso devas fini per verbo?

Ĝis
Via hajko havas 5,6,6 silabojn. Sume 17, sed ne 5,7,5 silabojn. Gravas 5,7,5.

Ĉiu verso povas fini per iu ajn vorto.

Via unua hajko donis al mi belan imagon. rideto.gif
Al mi malfacile estas krei hajkon esperante, kvankam japane iu ajn japano povas krei ĝin facile. malgajo.gif

zan (Ukázat profil) 2. března 2010 8:58:22

@Eddycgn
Ankaŭ mi provis mian unuan hajkon.

Kia malvarme!
Jam estas marto, ĉu ne?
Kiam varmiĝos?


Malbona hajko. Ĉar mi ne estas poeto.

Aldone la duan:

Malvarma vento
pikis min en mateno
per la aero.


Pli facile ol mi pensis, ĉu????

Eddycgn (Ukázat profil) 2. března 2010 10:48:53

zan:la duan:
Malvarma vento
pikis min en mateno
per la aero.
Tiu estas tre bela. Havas poezian senton.
Daurigu!

Eddycgn (Ukázat profil) 2. března 2010 10:56:10

zan:
Eddycgn:Marto alvenis
el la okcidento
varma vento blovas
Via hajko havas 5,6,6 silabojn. Sume 17, sed ne 5,7,5 silabojn. Gravas 5,7,5.
Mi povas ŝanĝi ĝin al 5,7,5:

Marto alvenis
jam varma vento blovas
el okzidento


pli bone?

Eddycgn (Ukázat profil) 2. března 2010 12:59:02

dyale:(Mi estas komencanto, badaŭras por eraroj.)

Mi ŝatas la poezion. Ĉi estas mia unua klopodo en Esperanto.

la putras ŝtipo
du perfektaj strobiloj
printempo koto.
Mi komprenis nun, dank' al zan, kio estas la senco de hajko. Tiel mi estas "hajko-komencanto", do mi pensas ke via hajko estas tre bela kaj poezia.
Bonvolu daŭrigi!
Eddi

zan (Ukázat profil) 3. března 2010 8:45:26

Eddycgn:Marto alvenis
jam varma vento blovas
el okzidento


pli bone?
Tre bone! Perfekta hajko!

Ankaŭ mi iomete komprenis, kia estas la ritmo de Esperanta hajko.

zan (Ukázat profil) 5. března 2010 9:15:27

Eĉ se alkutimiĝas, hajko estas tre facila.
Hodiaŭ estis serene.

Suno-radioj
reflektiĝas sur aŭtoj
vice pasantaj.

Sur poŝto-kesto
nur unu ganto kuŝas-
ies perdaĵo


Ĉu estas eraroj?

patrik (Ukázat profil) 5. března 2010 9:26:30

Ankaŭ mi klopodas:

Ena malĝojo
per silento esprimas
sen homa kuno.


[Ankaŭ povas esti:

color=blue]Ena malĝojo
persilente esprimas
homa sen kuno.[/color]]

patrik (Ukázat profil) 5. března 2010 9:49:13

Pliaj hajkoj:

"Krias la ĉeno,
'Liberigu min tute
el ula ŝarĝo!'
"

[La alian mi forviŝis pro ties fieco.]

Zpět na začátek