Hozzászólások: 106
Nyelv: Esperanto
zan (Profil megtekintése) 2010. március 2. 0:12:32
Eddycgn:Ĉu estas korekte ke la hajko devas havi 17 silabojn?Jes ja! Oni devas obei la regulon. Vidu la hajkon en la blogo. Ĉiu hajko havas 17 silabojn.
Estas hajko, kiu ne havas 17 silabojn, tamen malofte. Nur majstro aŭ komencanto povas fari tion.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Eddycgn:Kaj la rimo ne pravas?Tute ne gravas!
zan (Profil megtekintése) 2010. március 2. 0:36:19
Eddycgn:@zanVia hajko havas 5,6,6 silabojn. Sume 17, sed ne 5,7,5 silabojn. Gravas 5,7,5.
jen mia unua hajko:
Marto alvenis
el la okcidento
varma vento blovas
Ĉu la reguloj respektitas? Aŭ ĉu ĉiu verso devas fini per verbo?
Ĝis
Ĉiu verso povas fini per iu ajn vorto.
Via unua hajko donis al mi belan imagon.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Al mi malfacile estas krei hajkon esperante, kvankam japane iu ajn japano povas krei ĝin facile.
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
zan (Profil megtekintése) 2010. március 2. 8:58:22
Ankaŭ mi provis mian unuan hajkon.
Kia malvarme!
Jam estas marto, ĉu ne?
Kiam varmiĝos?
Malbona hajko. Ĉar mi ne estas poeto.
Aldone la duan:
Malvarma vento
pikis min en mateno
per la aero.
Pli facile ol mi pensis, ĉu????
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. március 2. 10:48:53
zan:la duan:Tiu estas tre bela. Havas poezian senton.
Malvarma vento
pikis min en mateno
per la aero.
Daurigu!
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. március 2. 10:56:10
zan:Mi povas ŝanĝi ĝin al 5,7,5:Eddycgn:Marto alvenisVia hajko havas 5,6,6 silabojn. Sume 17, sed ne 5,7,5 silabojn. Gravas 5,7,5.
el la okcidento
varma vento blovas
Marto alvenis
jam varma vento blovas
el okzidento
pli bone?
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. március 2. 12:59:02
dyale:(Mi estas komencanto, badaŭras por eraroj.)Mi komprenis nun, dank' al zan, kio estas la senco de hajko. Tiel mi estas "hajko-komencanto", do mi pensas ke via hajko estas tre bela kaj poezia.
Mi ŝatas la poezion. Ĉi estas mia unua klopodo en Esperanto.
la putras ŝtipo
du perfektaj strobiloj
printempo koto.
Bonvolu daŭrigi!
Eddi
zan (Profil megtekintése) 2010. március 3. 8:45:26
Eddycgn:Marto alvenisTre bone! Perfekta hajko!
jam varma vento blovas
el okzidento
pli bone?
Ankaŭ mi iomete komprenis, kia estas la ritmo de Esperanta hajko.
zan (Profil megtekintése) 2010. március 5. 9:15:27
Hodiaŭ estis serene.
Suno-radioj
reflektiĝas sur aŭtoj
vice pasantaj.
Sur poŝto-kesto
nur unu ganto kuŝas-
ies perdaĵo
Ĉu estas eraroj?
patrik (Profil megtekintése) 2010. március 5. 9:26:30
Ena malĝojo
per silento esprimas
sen homa kuno.
[Ankaŭ povas esti:
color=blue]Ena malĝojo
persilente esprimas
homa sen kuno.[/color]]
patrik (Profil megtekintése) 2010. március 5. 9:49:13
"Krias la ĉeno,
'Liberigu min tute
el ula ŝarĝo!'"
[La alian mi forviŝis pro ties fieco.]