Mergi la conținut

Akuzativo kaj vortkonstruado

de Iretka, 20 februarie 2010

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

Eddycgn (Arată profil) 20 februarie 2010, 21:26:39

darkweasel:
La akuzativo nur kun movado al, ne kun movado el (mi pensas).
Solo con movimiento a un luego, no con movimiento de un luego.
Ne. Oni povas tute bone diri:
Mi iras ekster la domon.
Dependas de tio, ĉu la prepozicio havas la signifon de loko, aŭ de movo.
Nun vi pravas, mi konsderis la frazon:
Mi iras ekster la domon. kiel movado al (al ekster). Mia eraro.

Espi (Arată profil) 20 februarie 2010, 22:37:04

darkweasel:Mi iras ekster la domon.
Saluton darkweasel,

nur demandeton.
Ĉu vi opinias la sekvontan?

Mi iras eksteren de ( el?) la domo.
Aŭ: Mi iras de ekstere en la domon.

Amike
K-P

darkweasel (Arată profil) 21 februarie 2010, 09:14:00

Oni povas ja tute bone diri al ekster la domo (anstataŭ ekster la domon), same kiel oni povas diri al en la domo. La signifo estas sama kiel el la domo.

Eddycgn: Nu, vi ja pravas pri tio, ke temas pri movado "al ekster" la domo, sed via klarigo estas iom konfuza, ĉar normale oni ne konsideras tian movadon movado al io.

Espi (Arată profil) 21 februarie 2010, 11:55:16

darkweasel:al ekster la domo;
al en la domo.
"Sal" darkweasel,

mi havas problemon, trovi iujn signifojn de tiuj vortkonstruaĵoj
(ekz. al en ... demando.gif ).
La signifo estas sama kiel el la domo.
Kie estas la sameco kun ĝi?
El la domo estas tute klara. Sed la aliaj mi ne komprenas.
Helpu al mi!

[Pro tio mi demandis vin en mia lasta mesaĝo, kiun eldiron vi opinias.]

Amike sal.gif
K-P

darkweasel (Arată profil) 21 februarie 2010, 12:05:57

Espi:"Sal" darkweasel,
Pipr.

al ekster la domo = al loko ekster la domo = ekster la domon
Vidu N por direkto en PMEG.

horsto (Arată profil) 21 februarie 2010, 12:16:21

Espi:
darkweasel:Mi iras ekster la domon.
Saluton darkweasel,
nur demandeton.
Ĉu vi opinias la sekvontan?
Mi iras eksteren de ( el?) la domo.
Aŭ: Mi iras de ekstere en la domon.
Amike
K-P
Saluton Espi,
Oni kutime ne diras:
Mi iras eksteren el la domo.
Vi diru:
Mi iras eksteren.

Mi iras el la domo.
Diri eksteren kaj el la domo samtempe estas superflue, ĉu ne?
La samo validas por la dua frazo:
Mi iras de ekstere en la domon.
Estas klare, ke vi iras de ekstere kiam vi iras en domon, ĉu ne?

Espi (Arată profil) 21 februarie 2010, 20:19:36

horsto:
Saluton Espi,
Oni kutimi ne diras:
Mi iras eksteren el la domo.
Vi diru:
Mi iras eksteren.

Mi iras el la domo.
Diri eksteren kaj el la domo samtempe estas superflue, ĉu ne?
La samo validas por la dua frazo:
Mi iras de ekstere en la domon.
Estas klare, ke vi iras de ekstere kiam vi iras en domon, ĉu ne?
Saluton horsto,

vi tute pravas pri miaj propraj frazoj.
Sed mi ne komprenas la du frazoj de darkweasel:
- al ekster la domo;
- al en la domo.
Mi serĉas, kion li volis eldiri per tiuj vortkonstruaĵoj.

Amike
K-P

horsto (Arată profil) 21 februarie 2010, 20:38:54

Espi:
Saluton horsto,
vi tute pravas pri miaj propraj frazoj.
Sed mi ne komprenas la du frazoj de darkweasel:
- al ekster la domo;
- al en la domo.
Mi serĉas, kion li volis eldiri per tiuj vortkonstruaĵoj.
Amike
K-P
Saluton denove,
mi provos klarigi:
Imagu, ke "ekster la domo" estas loko. Do, "iri al ekster la domo" signifas "iri al tiu loko".
La samo validas por la dua frazo.

Espi (Arată profil) 21 februarie 2010, 20:39:55

Mia komputilo lastatempe neregule kraŝas.

- al ekster la domo > mi dirus: al ekster de la domo.

- al en la domo: Aŭ "al la domo" aŭ "en la domo" aŭ "en la domon".
Sed "al en ..." demando.gif

K-P

[Ĵus mi trovis "ekster la domo" en ReVo.
Malgraŭ tio mi ne konsentas, kvankam ŝajnas ekzakti. lango.gif .]

darkweasel (Arată profil) 21 februarie 2010, 20:52:41

Espi:Mia komputilo lastatempe neregule kraŝas.

- al ekster la domo > mi dirus: al ekster de la domo.
Ne, tio ne eblas. Sed ja eblas diri al ekstere de la domo
Espi:
- al en la domo: Aŭ "al la domo" aŭ "en la domo" aŭ "en la domon".
Sed "al en ..." demando.gif
Signifas simple en la domon, kiu estas la pli kutima esprimomaniero.

Înapoi mai sus