Al la enhavo

Maĉi / Maĉo

de Belmiro, 2010-februaro-26

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-26 22:48:50

Saluton!

Ĉu iu povas klarigi por mi malgrandan problemon?

Jen ĝi estas:

Oni lernas ke vorto konsistas el radiko + vortklasa finaĵo (PMEG). Mi pensas ke la gramatika finaĵo NENIAM ŝanĝigas la bazan signifon de la radiko, sed laŭ REVO oni havas:

maĉ/i : Pisti en buŝo per la dentoj
maĉ/o : Renkonto, batalo

Eble la klarigo estas en tio ke MAĈ/ estas fakte du radikoj kun malsamaj signifoj? Ĉu korekta tiu ĉi ideo?

Dankon
Belmiro

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-26 23:46:47

Saluton Belmiro,

vi pravas kaj kaŭze de tiu problemo mi uzas la terminon matĉo.

Amike sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-27 09:13:47

Belmiro:
Eble la klarigo estas en tio ke MAĈ/ estas fakte du radikoj kun malsamaj signifoj? Ĉu korekta tiu ĉi ideo?
Jes, simile staras pri FIRM/. Tio tamen ne malhelpu vin uzi la vorton.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-01 13:43:51

Laŭ mia opinio, la vorto(j) "matĉo/maĉo" estus pli bona tiel "matŝo".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-01 13:51:49

Roberto12:Laŭ mia opinio, la vorto(j) "matĉo/maĉo" estus pli bona tiel "matŝo".
Ne, oni ne enkonduku radikojn kun la litersinsekvoj "TŜ", "TS", "DĴ", ĉar oni elparolas tiujn same kiel Ĉ, C kaj Ĝ. Kaj certe ne estas bone, se oni ne scias, kiel literumi parolan Ĉ, C aŭ Ĝ. Nuntempe pri tio povas ekesti duboj nur en kunmetaĵoj.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-01 16:40:16

darkweasel:
Roberto12:Laŭ mia opinio, la vorto(j) "matĉo/maĉo" estus pli bona tiel "matŝo".
Ne, oni ne enkonduku radikojn kun la litersinsekvoj "TŜ", "TS", "DĴ", ĉar oni elparolas tiujn same kiel Ĉ, C kaj Ĝ. Kaj certe ne estas bone, se oni ne scias, kiel literumi parolan Ĉ, C aŭ Ĝ. Nuntempe pri tio povas ekesti duboj nur en kunmetaĵoj.
Tio, kion vi diris pri TŜ, estas la sama por TĈ, kaj la radiko "matĉ-" jam estas kreita. Do, kun ĉi tiu vorto, ni elektas inter du malbonaj radikoj. Mi pli ŝatas mian proponon pro la fonetikaj;

"matĉo" = /mattSo/
"matŝo" = /matSo/

La /tt/ en "matĉo" estas malfacile prononcebla (se oni parolas laŭ ekzakte la reguloj).

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-01 18:24:49

Kiel kiun unuopan literon oni elparolas "TĈ"?! Mi konas neniun.

Certe matĉo estas malfacile elparolebla, kaj tial ekestis la alternativo maĉo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-01 19:56:59

darkweasel:Kiel kiun unuopan literon oni elparolas "TĈ"?! Mi konas neniun.

Certe matĉo estas malfacile elparolebla, kaj tial ekestis la alternativo maĉo.
Kvankam en mia vortaro troviĝas "matĉo", mi preferas "partio", kiu havas la meman signifon.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-01 20:17:33

Eddycgn:
darkweasel:Kiel kiun unuopan literon oni elparolas "TĈ"?! Mi konas neniun.

Certe matĉo estas malfacile elparolebla, kaj tial ekestis la alternativo maĉo.
Kvankam en mia vortaro troviĝas "matĉo", mi preferas "partio", kiu havas la saman signifon.
Aŭdante la vorton partio mi ekpensas pri politika partio. Kvankam via uzo estas korekta laŭ ReVo, ma(t)ĉo estas malpli miskomprenebla.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:06:27

darkweasel:
Aŭdante la vorton partio mi ekpensas pri politika partio. Kvankam via uzo estas korekta laŭ ReVo, ma(t)ĉo estas malpli miskomprenebla.
Kial maĉo estas pli bone komprenebla?
Mi vidis maĉon. Kion mi vidis?

Reen al la supro