Al la enhavo

Pri la fina.

de warcana, 2010-marto-01

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-02 06:52:12

La problemo estas pri la apenaŭ elparolebla formo Finnlando, ne pri la radiko FINN/ per si mem. Oni uzu Finnujo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-02 08:42:02

Por reveni al la temo:

Last semajne mi faris la unua nivelo de Livemocha en la estona (ne estas la sama lingvo, sed tamen), kaj ŝajnis al mi interesa.

ridulo.gif,

warcana (Montri la profilon) 2010-marto-02 10:47:52

Kompreneble, mi parolis pri la fiNNa - mi ŝangis en mia unua mesaĝo.

Mutusen:Respondante la originan demandon, mi ja lernas la finnan. Vi pravas, ĝi estas tre bela kaj interesa.

Sed mia nivelo estas malalta kaj verŝajne ne altiĝos, ĉar ĝi estas malfacila; mi ne konas homojn, kun kiuj mi povus ekzerci, kaj mankas lerniloj… (Mia libro instruas nur la oficialan skriban lingvon, kiu estas sufiĉe malsama ol la vera ĉiutaga parola lingvo.)
Bonege! nun vi povus iomete ekzerci kun mi!
Kian libron vi havas? Mi ĵus ordenis la métodon "assimil", kaj ne ankoraŭ havas ĝin. Mi nur havas etan libron kiu ne estas interesega - fakte ĝi estas por uloj kiu volas iri en Finnlando, kaj donas utilaj frasojn, sed tio ne taŭgas por paroli.

Ni decidis lerni la finnan ĉar ni renkontis du finnajn knabinojn kaj trovis la lingvon belegan.

Por Jan Aleksan: Jes, la estona estas lingvo proksima al la finna. Mi devas interisĝi pri livemocha, mi neniam uzis ĝin.

Tamen, eblas ke ni lernos ankaŭ la hungaran, kiu estas samfamilia lingvo ol la finna ĉar mi trovis laborproponon pri laboro en Hungarujo kaj mi pensas ke mi povas havi la laboron, do se ni iras tien, ni lernos la lingvon.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-02 12:30:58

warcana:
Bonege! nun vi povus iomete ekzerci kun mi!
Kian libron vi havas? Mi ĵus ordenis la métodon "assimil", kaj ne ankoraŭ havas ĝin. Mi nur havas etan libron kiu ne estas interesega - fakte ĝi estas por uloj kiu volas iri en Finnlando, kaj donas utilaj frasojn, sed tio ne taŭgas por paroli.
tion mi tro bone konas kaj scias ke ĝi ne estas efika.

warcana:
Tamen, eblas ke ni lernos ankaŭ la hungaran, kiu estas samfamilia lingvo ol la finna ĉar mi trovis laborproponon pri laboro en Hungarujo kaj mi pensas ke mi povas havi la laboron, do se ni iras tien, ni lernos la lingvon.
Laŭ kion oni diris al mi, la hungara estas tamen sufiĉe fremda por finnoj

Matthieu (Montri la profilon) 2010-marto-02 17:09:49

warcana:Kian libron vi havas? Mi ĵus ordenis la métodon "assimil", kaj ne ankoraŭ havas ĝin.
Ankaŭ mi havas ĝin. Le finnois sans peine. Sed se vi trovos alian lernolibron, ĉu vi povos sciigi min?

Ankaŭ, mi trovis kelkajn interretajn anglalingvajn paĝojn pri la finna (ĉefe gramatikaj klarigoj). Mi povos doni la ligilojn, se vi volos.

jan aleksan:tion mi tro bone konas kaj scias ke ĝi ne estas efika.
Ĝi tamen donas interesan superrigardon pri la lingvo kaj lernigas bazojn. Sed ĝi ja ne ebligas atingi vere funkcian nivelon. Mi ridploras kiam mia libro pri la pola asertas, ke mi atingos la B2-nivelon per ĝi. malgajo.gif

jan aleksan:Laŭ kion oni diris al mi, la hungara estas tamen sufiĉe fremda por finnoj
Jes, ili estas malproksimaj parencoj. Laŭ mia malgranda sperto (mi provis lerni kelkajn bazojn pri la hungara, kaj konas ĝin eĉ malpli ol la finnan), similecoj ekzistas en la gramatiko, sed similaj vortoj estas malmultaj (la hungaran vortoprovizon tre influis najbaraj lingvoj).

warcana (Montri la profilon) 2010-marto-03 11:09:13

Mi skribis mesaĝon hieraŭ sed ĝi ne plu aperas malgajo.gif

Mi ĵus ricevis tiun finnan libron. Mi ne pensas ke ekzistas alia en la franca.
La metodo assimil ne taŭgas por ĉiuj, sed por mi, ŝajnas ke ĝi taŭgas, ĉar antaŭ kelkaj jaroj mi lernis la portugalan per ĝi kaj mi pôvis sufiĉe paroli ĝin.
Tamen, la portugalan sufiĉe similas al la franca. Kaj mi preskaŭ tute forgesis, sed mi ĵus komencis lerni ĝin denove.

Mi ankaŭ trovis rete etan senpagan programmon por lerni la finnan sed ĝi estas anglalingve kaj konsistas nur en listoj de vortoj. Tamen ĝi estas interesa por lerni kelkaj vortoj kaj iom fanfaroni okulumo.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2010-marto-03 13:37:31

warcana:Saluton!
Mia koramiko kaj mi ĵus eklernis la finnan. Ni nun serĉas geamikojn ...
Ĉu ni estas frenezuloj? okulumo.gif
Saluton !
Esperanto ĝuste estas lingvo ponto, tre taŭga por amikaj rilatoj internaciaj.
Vi povas facile malkovri ĉi tien, ke estas loĝantoj de Finlando, kiuj estas sufiĉe aktivaj en Lernu!
Uzu (france) : Communication/Utilisateurs/Chercher/...
kaj jen uzu taŭgajn serĉkriteriojn

Multe pli bona estas ebleco peti helpon de Finlandanoj tra esperanto, ĉu vi ne pensas ?

Mi mem konaktigis kun Thomas, li estas tre afabla juna esperantisto.
Alikaze, certe troveblas esperantistoj de aliaj landoj, kiuj kapablas la finnan (mi pensas ekzemple al Slavik Ivanov de Rusio, kiu regas la finnan tre bone mi kredas)

Tiucele, vi ne estas frenezuloj. Ĉu al vi ŝajnas, ke finnoj estas samkiel eksterteraj loĝantoj ? Aŭ nur francoj, kiuj lernas la finnan ? Jen mi do vere ne estas freneza ?!
Kaj se jes, bonvenon en la domo de frenezuloj, kiuj jam lernis esperanton iam.
lango.gif
amike

Manu

Dozorca (Montri la profilon) 2010-marto-05 21:56:22

Mi iam vidis la finoj sur propra okuloj.Ili konstruis domon en mia urbo per du jaroj.Mia kolego vendis unu el ili ruĝa flago/estis unua majo/. rido.gif

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-05 22:14:50

Dozorca:Mi iam vidis la finnoj [sur] per propraj okuloj. Ili konstruis domon en mia urbo [per] dum du jaroj. Mia kolego vendis al unu el ili ruĝan flagon /estis la unua de majo/. rido.gif
Amike
Klaus-Peter

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-07 17:00:18

Espi:
Dozorca:Mi iam vidis la finnojn [sur] per propraj okuloj. Ili konstruis domon en mia urbo [per] dum du jaroj. Mia kolego vendis al unu el ili ruĝan flagon /estis la unua de majo/. rido.gif
Amike
Klaus-Peter

Reen al la supro