Al la enhavo

Pri la fina.

de warcana, 2010-marto-01

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-07 20:20:12

Dankon darkweasel, pro la n-o! sal.gif

summynen (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 19:06:11

Saluton!
Respondante al la unua mesaĝo: Mi estas finno, kiu parolas la finnan denaske. Se vi interesiĝas pri la lingvo, ni eble povos korespondi. Mi ŝategus uzi esperanton per Skajpo kaj lernigi ankaŭ pri la parolata formo de la lingvo. Se iu volas, bonvole min kontaktu per mesaĝo.

Pri la sameco de la lingvoj en la lingva familio: la Hungaran mi komprenas neniom, la estonan mi lernetis iam kaj nuntempe povas klopode eble kompreni esencon de teksto estonlingva ridego.gif La plej proksiman familimembron, kies nomon mi ne scias en Esperanto, finne "karjala", kiun parolas kelkaj miloj da homoj, eblas pene kompreni por finnlingvano. Mi laboris kun ino, kiu miksis ĉi-lingvon kaj la finnan parolante kaj ni bone kompreniĝis.

Plie pri la radiko finn' - Min plu ĝenas, ke mi ne scias kiel elparoli ĝin. Ĉu vere eblas elparoli du n-ojn separe sen ŝvao? Se la finna maniero taŭgus, la problemo ne estus por mi.
Amike al ĉiuj, Sami

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aprilo-23 08:11:29

Karjalan kieli estas karela lingvo Esperante.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-23 14:07:07

summynen:
Plie pri la radiko finn' - Min plu ĝenas, ke mi ne scias kiel elparoli ĝin. Ĉu vere eblas elparoli du n-ojn separe sen ŝvao? Se la finna maniero taŭgus, la problemo ne estus por mi.
Amike al ĉiuj, Sami
Mi ne scias, kio estas la finna maniero, sed mi elparolas tiun vorton ja kun ŝvaeto, kaj mi opinias tion ĝusta.

Tamen en la stranga kunmetaĵo Finnlando oni devus uzi ŝvaon kiel solan vokalon en unu silabo (fin[ŝva]-n[ŝva]-lan-do). Tio laŭ mi ne estas konsilinda en Esperanto, kaj tial oni speciale ĉe tiu ĉi vorto diru Finnujo.

summynen (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 09:26:14

Mutusen: dankon!

Darkweasel: La finna maniero estus elparoli la n-ojn kiel unu longan n-on.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-24 09:49:39

summynen:
Darkweasel: La finna maniero estus elparoli la n-ojn kiel unu longan n-on.
Mi ne konsilas elparoli tiel, ĉar efektive estas permesate elparoli ankaŭ la vorton fino kun longa N (ne gravas la longo de konsonantoj en Esperanto).

Elparolu ŝvaon inter la du N-oj. Tio estas la plej klara elparolmaniero.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aprilo-26 13:48:52

darkweasel:
summynen:
Darkweasel: La finna maniero estus elparoli la n-ojn kiel unu longan n-on.
Mi ne konsilas elparoli tiel, ĉar efektive estas permesate elparoli ankaŭ la vorton fino kun longa N (ne gravas la longo de konsonantoj en Esperanto).

Elparolu ŝvaon inter la du N-oj. Tio estas la plej klara elparolmaniero.
Klare, sed neniu faras tion, kaj ĝi estas aparte malfacila (mi persone ne suksesas). Mi simple ne komprenas kial oni kreis tiun vorton (ja estas por ke finnlando ne estu finlando, la lando de la fino, sed neniu plendis ke Kubo ŝajnas kiel kubo). Mi apogas "Suom(i)(uj)o" (sed eĉ suomanoj ne aparte ŝatas ĝin).

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-29 18:08:06

Unu ĵurnalisto de Litovio diris ke finna lingvo estas facila. Nomo de ĵurnalisto estas Agimantas Čekuolis.

Ĉu vere finna lingvo estas facila?

Mi volas lerni estona lingvo. Mi pensas ke estona lingvo estas simila al la finna. rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aprilo-29 19:22:11

Kiel mi jam diris mi iom lernis la finnan. “Facila” ne estas vorto, kiun mi uzus, por priskribi ĝin. lango.gif

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 12:44:50

Ĉu en finna lingvo oni skribas, kiel oni aŭdas? rideto.gif

Reen al la supro