讯息: 37
语言: Esperanto
Espi (显示个人资料) 2010年3月7日下午8:20:12
summynen (显示个人资料) 2010年4月22日下午7:06:11
Respondante al la unua mesaĝo: Mi estas finno, kiu parolas la finnan denaske. Se vi interesiĝas pri la lingvo, ni eble povos korespondi. Mi ŝategus uzi esperanton per Skajpo kaj lernigi ankaŭ pri la parolata formo de la lingvo. Se iu volas, bonvole min kontaktu per mesaĝo.
Pri la sameco de la lingvoj en la lingva familio: la Hungaran mi komprenas neniom, la estonan mi lernetis iam kaj nuntempe povas klopode eble kompreni esencon de teksto estonlingva La plej proksiman familimembron, kies nomon mi ne scias en Esperanto, finne "karjala", kiun parolas kelkaj miloj da homoj, eblas pene kompreni por finnlingvano. Mi laboris kun ino, kiu miksis ĉi-lingvon kaj la finnan parolante kaj ni bone kompreniĝis.
Plie pri la radiko finn' - Min plu ĝenas, ke mi ne scias kiel elparoli ĝin. Ĉu vere eblas elparoli du n-ojn separe sen ŝvao? Se la finna maniero taŭgus, la problemo ne estus por mi.
Amike al ĉiuj, Sami
Matthieu (显示个人资料) 2010年4月23日上午8:11:29
darkweasel (显示个人资料) 2010年4月23日下午2:07:07
summynen:Mi ne scias, kio estas la finna maniero, sed mi elparolas tiun vorton ja kun ŝvaeto, kaj mi opinias tion ĝusta.
Plie pri la radiko finn' - Min plu ĝenas, ke mi ne scias kiel elparoli ĝin. Ĉu vere eblas elparoli du n-ojn separe sen ŝvao? Se la finna maniero taŭgus, la problemo ne estus por mi.
Amike al ĉiuj, Sami
Tamen en la stranga kunmetaĵo Finnlando oni devus uzi ŝvaon kiel solan vokalon en unu silabo (fin[ŝva]-n[ŝva]-lan-do). Tio laŭ mi ne estas konsilinda en Esperanto, kaj tial oni speciale ĉe tiu ĉi vorto diru Finnujo.
summynen (显示个人资料) 2010年4月24日上午9:26:14
Darkweasel: La finna maniero estus elparoli la n-ojn kiel unu longan n-on.
darkweasel (显示个人资料) 2010年4月24日上午9:49:39
summynen:Mi ne konsilas elparoli tiel, ĉar efektive estas permesate elparoli ankaŭ la vorton fino kun longa N (ne gravas la longo de konsonantoj en Esperanto).
Darkweasel: La finna maniero estus elparoli la n-ojn kiel unu longan n-on.
Elparolu ŝvaon inter la du N-oj. Tio estas la plej klara elparolmaniero.
jan aleksan (显示个人资料) 2010年4月26日下午1:48:52
darkweasel:Klare, sed neniu faras tion, kaj ĝi estas aparte malfacila (mi persone ne suksesas). Mi simple ne komprenas kial oni kreis tiun vorton (ja estas por ke finnlando ne estu finlando, la lando de la fino, sed neniu plendis ke Kubo ŝajnas kiel kubo). Mi apogas "Suom(i)(uj)o" (sed eĉ suomanoj ne aparte ŝatas ĝin).summynen:Mi ne konsilas elparoli tiel, ĉar efektive estas permesate elparoli ankaŭ la vorton fino kun longa N (ne gravas la longo de konsonantoj en Esperanto).
Darkweasel: La finna maniero estus elparoli la n-ojn kiel unu longan n-on.
Elparolu ŝvaon inter la du N-oj. Tio estas la plej klara elparolmaniero.
vincas (显示个人资料) 2010年4月29日下午6:08:06
Ĉu vere finna lingvo estas facila?
Mi volas lerni estona lingvo. Mi pensas ke estona lingvo estas simila al la finna.
Matthieu (显示个人资料) 2010年4月29日下午7:22:11
vincas (显示个人资料) 2010年4月30日下午12:44:50