Lingva eraro sur lernu!
od darkweasel, 9 marca 2010
Wpisy: 11
Język: Esperanto
darkweasel (Pokaż profil) 9 marca 2010, 13:25:12
Mi rimarkis lingvan eraron en la forumĉefpaĝo de lernu!.
En la ukrajnaTiu ĉi lingvo tamen nomiĝas ukraina lingvo.
Por diskutoj en la ukrajna lingvo.
arcxjo (Pokaż profil) 11 marca 2010, 15:47:07
marcuscf (Pokaż profil) 12 marca 2010, 02:26:54
Zamenhof diris ke ĉiu prepozicio havas difinitan sencon, sed vere oni scias ke fojfoje la prepozicioj ne obeas striktan logikon... Ĉu iu povas klarigi?
Rogir (Pokaż profil) 12 marca 2010, 10:39:41
Espi (Pokaż profil) 12 marca 2010, 11:00:39
Rogir:Aŭ ĉu la ĝusta prepozicio por tio estas 'ĉe'?Ĉe mi ankaŭ preferus.
Amike
darkweasel (Pokaż profil) 12 marca 2010, 19:15:28
marcuscf:Ĉu oni diras "sur" lernu? Mi sincere demandas, ĉar mi ne scias. Mi ne vidas lernun kiel surfaco, por pravigi "sur", tial mi preferas "en".Mi opinias, ke el en lernu!, ĉe lernu kaj sur lernu! ĉiuj estas korektaj. Mi pro nura alkutimiĝo uzas sur en tiaj okazoj, kaj ne opinias tion tute mallogika.
Zamenhof diris ke ĉiu prepozicio havas difinitan sencon, sed vere oni scias ke fojfoje la prepozicioj ne obeas striktan logikon... Ĉu iu povas klarigi?
Sxak (Pokaż profil) 20 marca 2010, 11:07:08
arĉjo:Ĝuste! ukraJno estas LANDA nomo, ne popola kaj ne lingva nomo. Lingva nomo estas ukraina, sed se iu tre dezirus uzi la radikon ukrajn ĉi tie, do tiu verŝajne devas naski iun kriplaĵon similan al ukrajnana, ukrajnlingva, ktp, ks
Laŭ Akademio de Esperanto ... la ĝusta (sed malofte uzata) landnomo estas Ukrajno, kun popolnomo "Ukrajnano".
Espi (Pokaż profil) 20 marca 2010, 22:32:35
Ŝak:Saluton,arĉjo:Ĝuste! ukraJno estas LANDA nomo, ne popola kaj ne lingva nomo. Lingva nomo estas ukraina, sed se iu tre dezirus uzi la radikon ukrajn ĉi tie, do tiu verŝajne devas naski iun kriplaĵon similan al ukrajnana, ukrajnlingva, ktp, ks
Laŭ Akademio de Esperanto ... la ĝusta (sed malofte uzata) landnomo estas Ukrajno, kun popolnomo "Ukrajnano".
laŭ "Oficialaj Informoj / numero 12 - 2009-05-04 de la AdE: Listo de Rekomendataj Landnomoj" la korekta nomo de lando estas:
Ukrainujo / Ukrainio kaj la loĝantoj estas ukrainoj
Amike
Klaus-Peter
Sxak (Pokaż profil) 21 marca 2010, 06:25:32
Espi (Pokaż profil) 21 marca 2010, 13:21:04
Amike
K-P