Към съдържанието

IJK 2011 en Ukrainio!

от tejooficejo, 10 март 2010

Съобщения: 92

Език: Esperanto

tejooficejo (Покажи профила) 10 март 2010, 22:15:35

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.

Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.

Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.

Okaze de tiu fadeno, jen listo de la venontaj eventoj nome de TEJO kaj UEA:

UK 2010: Havano, Kubo (17-24 julio): http://uea.org/kongresoj/uk_2010.html
IJK 2010: Santa Cruz del Norte, Kubo (24-31 julio):

IJK 2011 Kievo/Kijivo, Ukrainio (14-21 julio)
UK 2011 Kopenhago, Danio (23-30 julio)

UK 2012: Hanojo, Vjetnamio
IJK 2012: ??? (en via lando? Nepre kandidatiĝu! http://www.tejo.org/eo/organizu-kongreson)

Andreo Jankovskij (Покажи профила) 18 март 2010, 23:01:53

lango.gif

Mi planas partopreni IJK-n en Ukrainio, ja mi loĝas en Kijivo.

Mi antaŭ kelkaj tagoj estis en tiu loko, kie okazos la IJK.

Fotoj: http://www.ijk-67.retejo.info/loko

Amike Andreo.

jan aleksan (Покажи профила) 20 март 2010, 15:11:05

Andreo Jankovskij:lango.gif

Mi planas partopreni IJK-n en Ukrainio, ja mi loĝas en Kijivo.

Mi antaŭ kelkaj tagoj estis en tiu loko, kie okazos la IJK.

Fotoj: http://www.ijk-67.retejo.info/loko

Amike Andreo.
Saluton,

Se ĝi estas oficiala retpaĝo, indas plusendi al la dissendlisto [pri-IJK] ĉe yahoo grupoj.

Andreo Jankovskij (Покажи профила) 08 септември 2010, 10:02:36

jan aleksan:
Se ĝi estas oficiala retpaĝo, indas plusendi al la dissendlisto [pri-IJK] ĉe yahoo grupoj.
Jes, ĝi estas oficiala retejo de IJK-67.

+
Mapo de Kijiva metroo (esperantigita): klaku
La metroo kostas 2 hrivnoj (1 eŭro = 10 hrivnoj).

Andreo Jankovskij (Покажи профила) 26 септември 2010, 23:09:19

lango.gif

Bild-strio pri IJK-67 en Ukrainio!

http://ulej.retejo.net/bildoj/ijk-67

Andreo Jankovskij (Покажи профила) 14 октомври 2010, 13:18:48

Atenton!

Estas ŝanĝo, ni interkonsentis kun bazejo kiu troviĝas en Kijivo.

Do, IJK okazos ĝuste en Kijivo!

Ekde 15.10.2010 ĝis 2.01.2011 estas la unua aliĝperiodo.

Amike Andreo.

Rogir (Покажи профила) 16 октомври 2010, 13:18:31

La aliĝilo en la retpaĝo ankoraŭ ne funkcias. Kiam ĝi ĝusta aperos?

Miland (Покажи профила) 16 октомври 2010, 21:27:42

Rogir:Kiam ĝi ĝusta aperos?
Ĝuste (aŭ Precize) kiam ĝi aperos?

Rogir (Покажи профила) 16 октомври 2010, 23:55:58

Ne, mi celis demandi, kiam ĝi aperos en ĝusta formo, do kiam ĝi aperos ĝusta.

mihxil (Покажи профила) 17 октомври 2010, 07:39:38

Rogir:Ne, mi celis demandi, kiam ĝi aperos en ĝusta formo, do kiam ĝi aperos ĝusta.
Kiel vi kuraĝas korekti Miland-on? Li eble havas pli da diplomoj ol vi.

Обратно нагоре