IJK 2011 en Ukrainio!
从 tejooficejo, 2010年3月10日
讯息: 92
语言: Esperanto
tejooficejo (显示个人资料) 2010年3月10日下午10:15:35
Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.
Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.
Okaze de tiu fadeno, jen listo de la venontaj eventoj nome de TEJO kaj UEA:
UK 2010: Havano, Kubo (17-24 julio): http://uea.org/kongresoj/uk_2010.html
IJK 2010: Santa Cruz del Norte, Kubo (24-31 julio):
IJK 2011 Kievo/Kijivo, Ukrainio (14-21 julio)
UK 2011 Kopenhago, Danio (23-30 julio)
UK 2012: Hanojo, Vjetnamio
IJK 2012: ??? (en via lando? Nepre kandidatiĝu! http://www.tejo.org/eo/organizu-kongreson)
Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2010年3月18日下午11:01:53
Mi planas partopreni IJK-n en Ukrainio, ja mi loĝas en Kijivo.
Mi antaŭ kelkaj tagoj estis en tiu loko, kie okazos la IJK.
Fotoj: http://www.ijk-67.retejo.info/loko
Amike Andreo.
jan aleksan (显示个人资料) 2010年3月20日下午3:11:05
Andreo Jankovskij:Saluton,
Mi planas partopreni IJK-n en Ukrainio, ja mi loĝas en Kijivo.
Mi antaŭ kelkaj tagoj estis en tiu loko, kie okazos la IJK.
Fotoj: http://www.ijk-67.retejo.info/loko
Amike Andreo.
Se ĝi estas oficiala retpaĝo, indas plusendi al la dissendlisto [pri-IJK] ĉe yahoo grupoj.
Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2010年9月26日下午11:09:19
Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2010年10月14日下午1:18:48
Estas ŝanĝo, ni interkonsentis kun bazejo kiu troviĝas en Kijivo.
Do, IJK okazos ĝuste en Kijivo!
Ekde 15.10.2010 ĝis 2.01.2011 estas la unua aliĝperiodo.
Amike Andreo.
Rogir (显示个人资料) 2010年10月16日下午1:18:31
Miland (显示个人资料) 2010年10月16日下午9:27:42
Rogir:Kiam ĝi ĝusta aperos?Ĝuste (aŭ Precize) kiam ĝi aperos?
Rogir (显示个人资料) 2010年10月16日下午11:55:58
mihxil (显示个人资料) 2010年10月17日上午7:39:38
Rogir:Ne, mi celis demandi, kiam ĝi aperos en ĝusta formo, do kiam ĝi aperos ĝusta.Kiel vi kuraĝas korekti Miland-on? Li eble havas pli da diplomoj ol vi.