Al la enhavo

Ĉu vi tŭitas?

de zan, 2010-marto-14

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-marto-14 03:28:18

Nur statistiko.
Ĉu vi uzas "twitter"-on?

Oni povas scii, kiom da esperantistoj uzas ĝin. Tamen ne povas, kiom ne uzas ĝin.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-14 11:58:03

Saluton,

tiun tutan tŭitadon mi ne povas koncepti.
Por mi ĝi estas tiel nenecesa, kiel kropo (germana parolturno rido.gif ).

Amike
Klaus-Peter

Belmiro (Montri la profilon) 2010-marto-14 21:40:48

Espi:Saluton,

Por mi ĝi estas tiel nenecesa, kiel kropo (germana parolturno rido.gif ).

Amike
Klaus-Peter
Mi ne kaptis (almenaŭ tre bone ) la sencon de tiu ĉi frazo. Kion vi volas diri? Temas pri duobla senco, ĉu?
Dankon!
Belmiro

Hispanio (Montri la profilon) 2010-marto-14 21:47:08

Mi pli preferas la retpaĝon Identi.ca ol la retpaĝon Tujter.

NOTO: Pli bone skribita kiel Tujter, ne kiel Tŭiter rido.gif.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-14 22:10:51

Belmiro:Mi ne kaptis (almenaŭ tre bone ) la sencon de tiu ĉi frazo. Kion vi volas diri? Temas pri duobla senco, ĉu?
Dankon!
Belmiro
Ne, ne. Tre simple:
Ĉu vi volas havi kropon? Certe ne.
Kaj Tviteron (= alia skribmaniero) mi ankaŭ ne bezonas, kiel kropon.

Amike sal.gif
K-P

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-marto-14 23:56:14

Saluton!

Mi pepas, do mi estas.

Se vi ne vidas novajn pepajhojn de mi dum kelka tempo, au fine venkis la fiaskobaleno au mi farighis senhejmulo.

Ankau povas esti, ke chesis mia nuna enkorpigho ...

Kolonjano (pepanto ekde 2009-07-26)

Dozorca (Montri la profilon) 2010-marto-17 21:30:13

Ne lango.gif

jubilo (Montri la profilon) 2010-marto-17 22:12:28

mi estas @olibuj

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-17 23:37:27

Mi ŝatas nomi la servon "Tvitilo", kaj la agon tviti.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-17 23:45:48

Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".

Mi ne tvitas, ĉar mi ne ŝatas informi la tutan mondon pri miaj ĉiutagaj agoj. Kiu volas scii, tiu telefonas min aŭ komunikas per iu tujmesaĝilo. rido.gif Kaj se mi volus skribi pri io speciala, mi kreus blogon.

Reen al la supro