Al la enhavo

Ĉu vi tŭitas?

de zan, 2010-marto-14

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-18 18:24:32

arĉjo:Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".
Sed la nomo de la litero ŭ estas ĝuste ŭo. Tial mi opinias ke ĝi povas aperi vortkomence.

zan (Montri la profilon) 2010-marto-19 01:23:46

Tujter,tvitero,tvit-ilo...Ĉi tiu estas plej nova vorto kaj iom post iom unuiĝos. Mi mem ne tvitas. okulumo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-19 20:56:12

Mi neniam tvitis.
Kio estas la avantaĝo kompare kun la aliaj babilmanieroj?
Ĉu estas pli amuza?

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-19 21:08:53

marcuscf:
arĉjo:Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".
Sed la nomo de la litero ŭ estas ĝuste ŭo. Tial mi opinias ke ĝi povas aperi vortkomence.
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-24 11:18:12

Mi volus ankaŭ tviti se ĉina registaro malbaras ĝin. Orz

Krome, estas simila retejo Plurk pli populara en mia hejm-insulo Tajvano~ Tion bedaŭrinde ankaŭ baras la ĉina Granda-Fajr-Muro.

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-24 14:55:55

horsto:
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Laŭ Geraldo Mattos, ŭ estas permesata en ĉiuj pozicioj.
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferen... (6-a paĝo)

Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-24 17:10:00

marcuscf:
horsto:
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Laŭ Geraldo Mattos, ŭ estas permesata en ĉiuj pozicioj.
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferen... (6-a paĝo)
Kion vi citas estas nur referato de Geraldo Mattos. Ĉu vi opinias la referaton pli grava ol PMEG? Rilate al ŭ li nur esprimas sian privatan opinion.
marcuscf:
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
Mi ne komprenas. Kiun literon? Ĉu la ŭ?
La regulo por nomi literon estas la litero + o, ĉu ne?

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-24 19:34:14

Do, en PMEG estas la opinio de Bertilo. Ambaŭ opinioj estas same gravaj.

horsto:
marcuscf:
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
Mi ne komprenas. Kiun literon? Ĉu la ŭ?
Jes.
horsto:
La regulo por nomi literon estas la litero + o, ĉu ne?
Sed Zamenhof povus nomi ŭ kiel ajn li volus, ĉar li mem kreis la formon "litero + o", li mem povus krei escepton se ŭ estus vere ne uzebla en iu pozicio. Sed li preferis ne krei escepton, do ŭ estas normala litero, kiel ĉiuj aliaj.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-24 21:26:29

Mi devis nuligi mian mesaĝon.

Bennon (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 07:17:17

Mi tŭitas.

Mia uzantnomo estas Bennon. Mi havas anglajn kaj esperantajn tŭitojn, kaj havas kelkfoje aliajn lingvajn tŭitojn.

La logiko de Geraldo Mattas estas bona, sed esperantistoj devas ne tromulte uzi "ŭ"-on kiel la zumata lip-dorslanga proksimumo konsonanto (angle: voiced labio-velar approximant). Mi pensas, ke "tŭiti" ne estas erara vorto, sed ankaŭ ne estas trebona vorto. Ĝin mi ŝatas pro nur onomatopeeco.

Reen al la supro