본문으로

Ĉu vi tŭitas?

글쓴이: zan, 2010년 3월 14일

글: 20

언어: Esperanto

marcuscf (프로필 보기) 2010년 3월 18일 오후 6:24:32

arĉjo:Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".
Sed la nomo de la litero ŭ estas ĝuste ŭo. Tial mi opinias ke ĝi povas aperi vortkomence.

zan (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오전 1:23:46

Tujter,tvitero,tvit-ilo...Ĉi tiu estas plej nova vorto kaj iom post iom unuiĝos. Mi mem ne tvitas. okulumo.gif

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 8:56:12

Mi neniam tvitis.
Kio estas la avantaĝo kompare kun la aliaj babilmanieroj?
Ĉu estas pli amuza?

horsto (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 9:08:53

marcuscf:
arĉjo:Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".
Sed la nomo de la litero ŭ estas ĝuste ŭo. Tial mi opinias ke ĝi povas aperi vortkomence.
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

LyzTyphone (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오전 11:18:12

Mi volus ankaŭ tviti se ĉina registaro malbaras ĝin. Orz

Krome, estas simila retejo Plurk pli populara en mia hejm-insulo Tajvano~ Tion bedaŭrinde ankaŭ baras la ĉina Granda-Fajr-Muro.

marcuscf (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오후 2:55:55

horsto:
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Laŭ Geraldo Mattos, ŭ estas permesata en ĉiuj pozicioj.
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferen... (6-a paĝo)

Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.

horsto (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오후 5:10:00

Kion vi citas estas nur referato de Geraldo Mattos. Ĉu vi opinias la referaton pli grava ol PMEG? Rilate al ŭ li nur esprimas sian privatan opinion.
marcuscf:
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
Mi ne komprenas. Kiun literon? Ĉu la ŭ?
La regulo por nomi literon estas la litero + o, ĉu ne?

marcuscf (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오후 7:34:14

Do, en PMEG estas la opinio de Bertilo. Ambaŭ opinioj estas same gravaj.

horsto:
marcuscf:
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
Mi ne komprenas. Kiun literon? Ĉu la ŭ?
Jes.
horsto:
La regulo por nomi literon estas la litero + o, ĉu ne?
Sed Zamenhof povus nomi ŭ kiel ajn li volus, ĉar li mem kreis la formon "litero + o", li mem povus krei escepton se ŭ estus vere ne uzebla en iu pozicio. Sed li preferis ne krei escepton, do ŭ estas normala litero, kiel ĉiuj aliaj.

Espi (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오후 9:26:29

Mi devis nuligi mian mesaĝon.

Bennon (프로필 보기) 2010년 4월 5일 오전 7:17:17

Mi tŭitas.

Mia uzantnomo estas Bennon. Mi havas anglajn kaj esperantajn tŭitojn, kaj havas kelkfoje aliajn lingvajn tŭitojn.

La logiko de Geraldo Mattas estas bona, sed esperantistoj devas ne tromulte uzi "ŭ"-on kiel la zumata lip-dorslanga proksimumo konsonanto (angle: voiced labio-velar approximant). Mi pensas, ke "tŭiti" ne estas erara vorto, sed ankaŭ ne estas trebona vorto. Ĝin mi ŝatas pro nur onomatopeeco.

다시 위로