Pesan: 20
Bahasa: Esperanto
zan (Tunjukkan profil) 14 Maret 2010 03.28.18
Ĉu vi uzas "twitter"-on?
Oni povas scii, kiom da esperantistoj uzas ĝin. Tamen ne povas, kiom ne uzas ĝin.
Espi (Tunjukkan profil) 14 Maret 2010 11.58.03
tiun tutan tŭitadon mi ne povas koncepti.
Por mi ĝi estas tiel nenecesa, kiel kropo (germana parolturno ).
Amike
Klaus-Peter
Belmiro (Tunjukkan profil) 14 Maret 2010 21.40.48
Espi:Saluton,Mi ne kaptis (almenaŭ tre bone ) la sencon de tiu ĉi frazo. Kion vi volas diri? Temas pri duobla senco, ĉu?
Por mi ĝi estas tiel nenecesa, kiel kropo (germana parolturno ).
Amike
Klaus-Peter
Dankon!
Belmiro
Hispanio (Tunjukkan profil) 14 Maret 2010 21.47.08
NOTO: Pli bone skribita kiel Tujter, ne kiel Tŭiter .
Espi (Tunjukkan profil) 14 Maret 2010 22.10.51
Belmiro:Mi ne kaptis (almenaŭ tre bone ) la sencon de tiu ĉi frazo. Kion vi volas diri? Temas pri duobla senco, ĉu?Ne, ne. Tre simple:
Dankon!
Belmiro
Ĉu vi volas havi kropon? Certe ne.
Kaj Tviteron (= alia skribmaniero) mi ankaŭ ne bezonas, kiel kropon.
Amike
K-P
KoLonJaNo (Tunjukkan profil) 14 Maret 2010 23.56.14
Mi pepas, do mi estas.
Se vi ne vidas novajn pepajhojn de mi dum kelka tempo, au fine venkis la fiaskobaleno au mi farighis senhejmulo.
Ankau povas esti, ke chesis mia nuna enkorpigho ...
Kolonjano (pepanto ekde 2009-07-26)
Dozorca (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 21.30.13
jubilo (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 22.12.28
Rogir (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 23.37.27
arcxjo (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 23.45.48
Mi ne tvitas, ĉar mi ne ŝatas informi la tutan mondon pri miaj ĉiutagaj agoj. Kiu volas scii, tiu telefonas min aŭ komunikas per iu tujmesaĝilo. Kaj se mi volus skribi pri io speciala, mi kreus blogon.