去目錄頁

Ĉu vi tŭitas?

zan, 2010年3月14日

讯息: 21

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2010年3月14日上午3:28:18

Nur statistiko.
Ĉu vi uzas "twitter"-on?

Oni povas scii, kiom da esperantistoj uzas ĝin. Tamen ne povas, kiom ne uzas ĝin.

Espi (显示个人资料) 2010年3月14日上午11:58:03

Saluton,

tiun tutan tŭitadon mi ne povas koncepti.
Por mi ĝi estas tiel nenecesa, kiel kropo (germana parolturno rido.gif ).

Amike
Klaus-Peter

Belmiro (显示个人资料) 2010年3月14日下午9:40:48

Espi:Saluton,

Por mi ĝi estas tiel nenecesa, kiel kropo (germana parolturno rido.gif ).

Amike
Klaus-Peter
Mi ne kaptis (almenaŭ tre bone ) la sencon de tiu ĉi frazo. Kion vi volas diri? Temas pri duobla senco, ĉu?
Dankon!
Belmiro

Hispanio (显示个人资料) 2010年3月14日下午9:47:08

Mi pli preferas la retpaĝon Identi.ca ol la retpaĝon Tujter.

NOTO: Pli bone skribita kiel Tujter, ne kiel Tŭiter rido.gif.

Espi (显示个人资料) 2010年3月14日下午10:10:51

Belmiro:Mi ne kaptis (almenaŭ tre bone ) la sencon de tiu ĉi frazo. Kion vi volas diri? Temas pri duobla senco, ĉu?
Dankon!
Belmiro
Ne, ne. Tre simple:
Ĉu vi volas havi kropon? Certe ne.
Kaj Tviteron (= alia skribmaniero) mi ankaŭ ne bezonas, kiel kropon.

Amike sal.gif
K-P

KoLonJaNo (显示个人资料) 2010年3月14日下午11:56:14

Saluton!

Mi pepas, do mi estas.

Se vi ne vidas novajn pepajhojn de mi dum kelka tempo, au fine venkis la fiaskobaleno au mi farighis senhejmulo.

Ankau povas esti, ke chesis mia nuna enkorpigho ...

Kolonjano (pepanto ekde 2009-07-26)

Dozorca (显示个人资料) 2010年3月17日下午9:30:13

Ne lango.gif

jubilo (显示个人资料) 2010年3月17日下午10:12:28

mi estas @olibuj

Rogir (显示个人资料) 2010年3月17日下午11:37:27

Mi ŝatas nomi la servon "Tvitilo", kaj la agon tviti.

arcxjo (显示个人资料) 2010年3月17日下午11:45:48

Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".

Mi ne tvitas, ĉar mi ne ŝatas informi la tutan mondon pri miaj ĉiutagaj agoj. Kiu volas scii, tiu telefonas min aŭ komunikas per iu tujmesaĝilo. rido.gif Kaj se mi volus skribi pri io speciala, mi kreus blogon.

回到上端