Al la enhavo

Nenecesaj Neoglismoj!

de Demian, 2010-marto-14

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2010-marto-14 09:10:23

Saluton,

Ĉu vi ne pensas ke Esperanto malfaciliĝas kiam oni provas esprimi pri malfacilaj temoj? Mi parolas pri nenecesaj neoglismoj. Fakte, mi volis instrui la lingvon al miaj amikoj poste mia Esperanto jam pliboniĝos sed nun, mi pensas ke la angla aŭ la interlingvo (interlingua) estas pli bonaj elektoj se oni devas lerni neoglismoj ! Kaj kiam mi demandis de iu, li respondis ke neoglismoj estas necesaj kaj konataj ĉar la Esperanto estas eŭropa lingvo!!!

Mia demando estas, ĉu estas ebla verki ion gravan en Esperanto sed uzo de nenecesaj neoglismoj. Jen estas ekzemplo :

Esperanto kun neoglismoj :

La prezonulo en la prezono verkis poemojn ĉar li estis poeto kaj ŝatis poezion. La prezonulo estis speciala kaj populara poeto ĉar fremduloj tre legis siajn poemojn. Fakte, li estis kaj astronomo kaj poeto kiu eksplikis ĉion, kion li sentis kaj observadis en la ĉielojn. Li studis astronomion ĉe gimnazio sed li ne havis monon por studi.

Li komencis labori je loka firmo kiel redatoro. Lia amikino estis mojosa kaj ŝi diris al li ke ŝi estis bela kaligrafistino kaj lukis pli multe ol li. Ŝi rifuzis ke ŝi amas lin. La poeto estis sola…

Esperanto sen nenecesaj neologismoj :

La malliberulo en la malliberejo verkis poemojn ĉar li estis poemisto kaj ŝatis poemarton. La malliberulo estis neordinara kaj fama poemisto ĉar eksterlandanoj tre legis siajn poemojn. Fakte, li estis astrosciencisto kaj poemisto, kiu klarigis ĉion, kion li sentis kaj observadis en la ĉieloj. Li studis astrosciencon ĉe altlernejo sed li ne havis monon por studi.

Li komencis labori je loka firmo kiel redaktisto. Lia koramikino estis pseŭdomodrena kaj ŝi diris al li ke ŝi estis bela belskribadistino kaj perlaboris pli multe ol li. Ŝi rifuzis ke ŝi lin amas. La poemisto estis sola…

Bonvole, diru al mi ekzemlojn de tekstoj pri scienco, kiuj estas verkitaj sen nesecesaj neoglismoj! ridulo.gif

Amike!

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-14 14:01:18

Demian:Saluton,

Mi ne komprenas kial Vi ne ŝatas la "poeton". Mi trovis tiun ĉi parolon en tre olda vortaro sen neologismoj.

Demian (Montri la profilon) 2010-marto-14 14:51:11

Mi ne ŝatas la vorton 'poeto ĉar ĝi estas malpli logika kaj pli malfacile lerni por mi!

Kaj poeto estas nur unu ekzemplo. Oni lernas Esperanton ĉar ĝi estas logika kaj pli malpli egale facile lerni por ĉiuj en la mondo.

Aliaj Ekzemploj:

Verdkoloraj Vortoj = Interlingua
Violkoloraj vortoj = Bona Esperanto
Nigrakoloraj vortoj = Malbona (mava) Esperanto

Vivscienco = biologio (Biologia)
astroscienco = astronomio (Astronomia)
Senlima Kalkulo = infinitezima kalkulo (Calculo Infinite )
Venksigno= trofeo (Tropheo)
Afganujo = Afganistano (Afghanistan)
Kosmovojaĝisto = kosmonaŭto (Astronauta)
Haŭtoscienco = dermatologio....

Por neeŭropanoj, kiel mi, tiel nelogikaj vortoj estas malfacile lerni!

Sed oni devas uzi LAŬDIRE internaciajn vortojn, interlingvo (Interlingua) estas pli internacia kaj pli bela ol Esperanto. Vi mem povas vidi tiun en supermencitaj vortoj!

Amike

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-14 14:53:23

Eble vin interesas la rekomendoj pri simplaj samsignifaj vortoj, en kiuj vi trovos multajn ne ĉiam necesajn neologismojn.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-14 14:56:23

Saluton Demian,

mi trovas vian neologisman tekston iomete troa, ĉar kelkaj vortradikoj ne estas konataj al mi.

Ekzemple: prezon/, redator/ aŭ en la dua teksto (pseŭdo)modren/.

Plue: speciala - neordinara kaj populara - fama ne havas samajn signifojn.

Eble: ekspliki kaj klarigi oni povas kompari, eĉ kiam klarigi havas aldonan ĥemian signifon.

Gimnazio kaj altlernejo estas du diferencaj lernejaj formoj.
En Germanujo vi povas viziti altlernejon (ĉi tie vi studas) post fino de gimnazio (kie vi lernas).

Luk/ havas tute alian signifon. Vidu en Reta Vortaro.

Kaj fine: Kial fremd/ estas neologismo?

La klarigadon de skribartaj terminoj mi cedas al aliaj „lernu!“-uzantoj. lango.gif

Ankaŭ mi vaste ne preferas neologismojn. Escepte de mankado de uzebla vortradiko.
Kaj ne forgesu: E-o ankaŭ plue evoluas.

Amike
Klaus-Peter

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-14 15:04:13

Demian:Vivscienco = biologio (Biologia)
astroscienco = astronomio (Astronomia)
Senlima Kalkulo = infinitezima kalkulo (Calculo Infinite )
Venksigno= trofeo (Tropheo)
Afganujo = Afganistano (Afghanistan)
Kosmovojaĝisto = kosmonaŭto (Astronauta)
Haŭtoscienco = dermatologio....

Por neeŭropanoj, kiel mi, tiel nelogikaj vortoj estas malfacile lerni!

Sed oni devas uzi LAŬDIRE internaciajn vortojn, interlingvo (Interlingua) estas pli internacia kaj pli bela ol Esperanto. Vi mem povas vidi tiun en supermencitaj vortoj!
Saluton denove Demian,

ĉi tie vi parolas pri internacie uzantaj fakterminoj.
Sed vi ne devas uzi ilin! Nur se vi estas scienculo.

Amike

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-14 15:09:46

Espi:
Ekzemple: prezon/, redator/ aŭ en la dua teksto (pseŭdo)modren/.
Tiuj ŝajnas mistajpoj de PRIZON/, REDAKTOR/ kaj MODERN/. Oni tamen atentu, ke REDAKTOR/ estas Fundamenta radiko. Kvankam oni povas facile uzi REDAKT/IST/, pro ĝia Fundamenteco oni ne kondamnu REDAKTOR/.

MOJOS/ certe ne estas necesa vorto. Ĝi estas slanga esprimo. Oni neniam trovos ĝin en serioza teksto. Oni estu toleremaj pri slangaj esprimoj.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-14 15:37:53

darkweasel:Tiuj ŝajnas mistajpoj de PRIZON/, REDAKTOR/ kaj MODERN/. Oni tamen atentu, ke REDAKTOR/ estas Fundamenta radiko. Kvankam oni povas facile uzi REDAKT/IST/, pro ĝia Fundamenteco oni ne kondamnu REDAKTOR/.
Jes, mi scias. Sed estus ja ebla, ke ekzistas novajn vortradikojn, ĉu ne?
La parolado pri neologismoj certe ne finiĝos.

Amike
K-P

Demian (Montri la profilon) 2010-marto-14 15:49:31

Certe! Tio estas la punkto!

Se oni volas paroli pri iu grava temo, neoglismoj estas devaj! Kial? Ĉu Esperanto ne estas forta lingvo?

Kaj eĉ sciencaj vortoj ne estas internaciaj, oni ilin trovos en romancajn lingvon kaj la angla. La germana, la rusa kaj precipe la japana kaj la ĉina ne uzas latinajn/grekajn devenajn vortojn.

Ĉu la ĉinanoj, la arabanoj, la hindanoj, la afrikanoj neniam faris ion bonan al la scienco? Certe ili faris, kaj oni devas respekti ili. Se ne estas ebla prunti vortojn el tiuj lingvoj, almenaŭ ni ne devas prunti ĉiuj scienajn vortojn el la greka/latina. Intervortfarado estas pli bona fenomeno!

Amike!

zan (Montri la profilon) 2010-marto-15 07:13:13

Demian:Jen estas ekzemplo :

Esperanto kun neoglismoj :

La prezonulo en la prezono verkis poemojn ĉar li estis poeto kaj ŝatis poezion. La prezonulo estis speciala kaj populara poeto ĉar fremduloj tre legis siajn poemojn. Fakte, li estis kaj astronomo kaj poeto kiu eksplikis ĉion, kion li sentis kaj observadis en la ĉielojn. Li studis astronomion ĉe gimnazio sed li ne havis monon por studi.

Li komencis labori je loka firmo kiel redatoro. Lia amikino estis mojosa kaj ŝi diris al li ke ŝi estis bela kaligrafistino kaj lukis pli multe ol li. Ŝi rifuzis ke ŝi amas lin. La poeto estis sola…

Esperanto sen nenecesaj neologismoj :

La malliberulo en la malliberejo verkis poemojn ĉar li estis poemisto kaj ŝatis poemarton. La malliberulo estis neordinara kaj fama poemisto ĉar eksterlandanoj tre legis siajn poemojn. Fakte, li estis astrosciencisto kaj poemisto, kiu klarigis ĉion, kion li sentis kaj observadis en la ĉieloj. Li studis astrosciencon ĉe altlernejo sed li ne havis monon por studi.

Li komencis labori je loka firmo kiel redaktisto. Lia koramikino estis pseŭdomodrena kaj ŝi diris al li ke ŝi estis bela belskribadistino kaj perlaboris pli multe ol li. Ŝi rifuzis ke ŝi lin amas. La poemisto estis sola…
Mi komprenas la unuan ekzemplon kun neologismo eĉ kun mistajpoj. Tamen sincere dirite, al mi estas pli facila la dua ekzemplo sen "neologismo" eĉ kun troa korektado.

Mi pensas, ke Esperanto evoluis laŭ la eŭropa gusto. Ĉu mi eraras?
Se Esperanto estus kiel la dua ekzemplo, pli da homoj de la mondo pli facile komprenus ĝin. Temen la tempo ne povas reiri al la pasinteco. Do, mi akceptas Esperanton rezigne tiel kiel ĝi nun estas.

Reen al la supro