Mesaĝoj: 39
Lingvo: Esperanto
Matthieu (Montri la profilon) 2010-marto-15 07:48:44
Mi provas eviti troajn novradikojn, sed ne estas ĉiam tre facile trovi ĝustan kunmetaĵon.
gyrus (Montri la profilon) 2010-marto-15 08:12:56
Demian (Montri la profilon) 2010-marto-15 12:37:01
zan:Vi tute pravas! Mi ankaŭ pensas ke Esperanto kun neoglismoj ĉiam estos nur hobio por reletive riĉuloj aŭ por tiuj, kiuj havas libertempon!
Mi komprenas la unuan ekzemplon kun neologismo eĉ kun mistajpoj. Tamen sincere dirite, al mi estas pli facila la dua ekzemplo sen "neologismo" eĉ kun troa korektado.
Mi pensas, ke Esperanto evoluis laŭ la eŭropa gusto. Ĉu mi eraras? Se Esperanto estus kiel la dua ekzemplo, pli da homoj de la mondo pli facile komprenus ĝin. Temen la tempo ne povas reiri al la pasinteco. Do, mi akceptas Esperanton rezigne tiel kiel ĝi nun estas.
Mia celo estas fortigi malriĉulojn en Azio kaj Afriko kun edukado. En mia nacio, oni parolas multajn lingvojn kaj mi pensis ke Esperanto estos utila sed nun mi trovas ke tro multe da neoglismoj, fariĝas Esperanton, malutila. Interlingua estas pli praktika kaj utila, ĝi ankaŭ estas neŭtrala (relative al la angla), kaj pli facile lerni ol la angla!
Mi ne estas lingvisto (neoglismo: lingvistiko) kaj mi trovas malfacile krei intervortfaradon. PIV estas stranga kaj ne zorgas pri Azianoj kaj Afrikanoj.
Kiel mi povas respondi al miaj amikoj ke ili lernu Esperanton, kiam mi mem ne estas certa ĉu Esperanto estas pseŭdoveraĵo (neoglismo: miraĝo) kaj pseŭdobona (neoglismo: hipokrito) aŭ ne?
Fine, amiko mia diris al mi pri http://www.bonalingvo.org/ kaj ĝi estas bona retejo!
Amike!
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-15 13:01:25
Tial "neologismo" esta eble ... neologismo!
Kial ni ne diras "novavorto"? La azianoj plibone komprenus...
marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-15 15:27:00
Aldone, kelkaj vortoj, kiujn vi menciis, estas malnovaj vortoj aŭ eĉ fundamentaj vortoj.
Demian (Montri la profilon) 2010-marto-15 17:26:00
marcuscf:Mi ne komprenas. Vi diras ke "vivscienco" estas bona Esperantaĵo, kaj "biologio" estas malbona. Samtempe vi montras ke en Interlingua oni diras "Biologia" kaj ke Interlingua estas pli bona ol Esperanto. Tio ŝajnas kontraŭdiro.Mi intencas diri ke Esperanto devas agi kiel Esperanto kaj ĝi ne devas agi kiel, ĝi estus Interlingua, alie Interlingua estas pli bona kaj bela.
Aldone, kelkaj vortoj, kiujn vi menciis, estas malnovaj vortoj aŭ eĉ fundamentaj vortoj.
Amike.
Demian (Montri la profilon) 2010-marto-15 17:27:57
Eddycgn:Neo-logismo el la greka signifas "nova vorto" (neo logos).Dankon! Mi ne povis fari vorton 'neoglismo' per intervortfarado kaj nova vorto ne ŝajnas al mi ĝusta tie ĉi!
Tial "neologismo" esta eble ... neologismo!
Kial ni ne diras "novavorto"? La azianoj plibone komprenus...
Amike
trojo (Montri la profilon) 2010-marto-15 19:12:51
Demian:Mi ne ŝatas la vorton 'poeto ĉar ĝi estas malpli logika kaj pli malfacile lerni por mi!Ofte la neologismoj havas iom pli specifajn aŭ teĥnikajn signifojn, ol la pli uzindaj, ĝeneralaj vortoj. Ekzemple, astroscienco estas tute akceptebla esperanta vorto, sed tamen estas pli ol unu speco de astrosciencisto: astrofizikisto, astronomo, inĝeniero pri kosmostacioj aŭ sputnikoj, ktp.
Kaj poeto estas nur unu ekzemplo. Oni lernas Esperanton ĉar ĝi estas logika kaj pli malpli egale facile lerni por ĉiuj en la mondo.
Aliaj Ekzemploj:
Verdkoloraj Vortoj = Interlingua
Violkoloraj vortoj = Bona Esperanto
Nigrakoloraj vortoj = Malbona (mava) Esperanto
Vivscienco = biologio (Biologia)
astroscienco = astronomio (Astronomia)
Senlima Kalkulo = infinitezima kalkulo (Calculo Infinite )
Venksigno= trofeo (Tropheo)
Afganujo = Afganistano (Afghanistan)
Kosmovojaĝisto = kosmonaŭto (Astronauta)
Haŭtoscienco = dermatologio....
Por neeŭropanoj, kiel mi, tiel nelogikaj vortoj estas malfacile lerni!
Sed oni devas uzi LAŬDIRE internaciajn vortojn, interlingvo (Interlingua) estas pli internacia kaj pli bela ol Esperanto. Vi mem povas vidi tiun en supermencitaj vortoj!
Amike
Simile, prizono estas specifa speco de malliberejo. Kelo, en kiu krimulo enŝlosas siajn viktimojn, estas "malliberejo" sed ne prizono.
Bazaj vortoj estas ĝenerale preferindaj, sed teĥnikaj neologismoj fojfoje utilas, kiam oni devas detale priskribi aŭ precize distingi teĥnikajn aferojn.
Krome, mi ne povas kompreni vian logikon, ke Interlingvao estas pli bona, ĉar ĝi faris ĝuste la saman "eraron".
zan (Montri la profilon) 2010-marto-16 00:52:37
trojo:Ofte la neologismoj havas iom pli specifajn aŭ teĥnikajn signifojn, ol la pli uzindaj, ĝeneralaj vortoj. Ekzemple, astroscienco estas tute akceptebla esperanta vorto, sed tamen estas pli ol unu speco de astrosciencisto: astrofizikisto, astronomo, inĝeniero pri kosmostacioj aŭ sputnikoj, ktp.Laŭ la vortaro de lernu!, astronomo estas astromi-isto kaj astromio estas scienco pri la astroj. Do, astoronomo estas sciencisto pri la astroj. Astrosciencisto signifas scienciston pri astro.
astrosciencisto: astrofizikisto, astrosciencisto, inĝeniero pri.. ???
trojo:Simile, prizono estas specifa speco de malliberejo. Kelo, en kiu krimulo enŝlosas siajn viktimojn, estas "malliberejo" sed ne prizono.En mia loĝlando ne ekzistas oficiale tiaj keloj, en kiu viktimoj estas kaptitaj. Mi imagas per la vorto malliberejo kelo, en kiu krimulo estas kaptita eĉ sen krimo. Mi ne miskomprenas, ke "la poemisto" estis kaptita en oficiala malliberejo sed ne en kelo kreita de krimulo.
trojo:Bazaj vortoj estas ĝenerale preferindaj, sed teĥnikaj neologismoj fojfoje utilas, kiam oni devas detale priskribi aŭ precize distingi teĥnikajn aferojn.Mi konsentas ĉi tion. Fakte malfacilas, ke ne uzante neologismojn, oni priskribas detalajn aferojn. Se provas, necesas la granda peno ŝanĝi la tutan Esperanton. Tamen mi ne neigas tiajn penojn.
trojo (Montri la profilon) 2010-marto-16 21:58:07
R2D2!:La latina ne vere estas "teĥnika" lingvo. Cezaro neniam sciis, kio estas viruso, kvankam la vorto viruso venis de la latina vorto por "ŝlimo". Simile, neniu konis elektron, elektronojn, ktp, kiam la latina estis viva lingvo.trojo:Bazaj vortoj estas ĝenerale preferindaj, sed teĥnikaj neologismoj fojfoje utilas, kiam oni devas detale priskribi aŭ precize distingi teĥnikajn aferojn.Se oni bezonas teĥnikajn vortojn por teĥnikajn aferojn, oni uzu teĥnikan lingvon, kiel la latina (ŝajnas tio, ke Esperanto ne estas teĥnika lingvo )
—Ilhuıtemoc
Ĉu vi ne kunsentas, ke teĥnikaj terminoj fojfoje necesas?