Mesaĝoj: 45
Lingvo: Esperanto
formiĉjo (Montri la profilon) 2010-marto-16 04:52:49
R2D2!:La latina teĥnika lingvo ŝajne estas universala lingvo.trojo:Bazaj vortoj estas ĝenerale preferindaj, sed teĥnikaj neologismoj fojfoje utilas, kiam oni devas detale priskribi aŭ precize distingi teĥnikajn aferojn.Se oni bezonas teĥnikajn vortojn por teĥnikajn aferojn, oni uzu teĥnikan lingvon, kiel la latina (ŝajnas tio, ke Esperanto ne estas teĥnika lingvo )
R2D2! (Montri la profilon) 2010-marto-16 04:55:54
formiĉjo:La latina teĥnika lingvo ŝajne estas universala lingvo.Do kial la latina estas morta lingvo?
—Ilhuıtemoc
formiĉjo (Montri la profilon) 2010-marto-16 08:38:23
R2D2!:Neniu parolas gramatike ĝusta latina, tamen ĉiu komprenas la latinajn radikvortojn.
Do kial la latina estas morta lingvo?
trojo (Montri la profilon) 2010-marto-16 21:58:07
R2D2!:La latina ne vere estas "teĥnika" lingvo. Cezaro neniam sciis, kio estas viruso, kvankam la vorto viruso venis de la latina vorto por "ŝlimo". Simile, neniu konis elektron, elektronojn, ktp, kiam la latina estis viva lingvo.trojo:Bazaj vortoj estas ĝenerale preferindaj, sed teĥnikaj neologismoj fojfoje utilas, kiam oni devas detale priskribi aŭ precize distingi teĥnikajn aferojn.Se oni bezonas teĥnikajn vortojn por teĥnikajn aferojn, oni uzu teĥnikan lingvon, kiel la latina (ŝajnas tio, ke Esperanto ne estas teĥnika lingvo )
—Ilhuıtemoc
Ĉu vi ne kunsentas, ke teĥnikaj terminoj fojfoje necesas?
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-16 22:25:12
trojo:Simile, neniu konis elektron, elektronojn, ktp, kiam la latina estis viva lingvo.Mi kredas ke "elektro" devenas el la greka.
Mi konas "Elektra". la filino de Agamemnon-o, fratino de Oresto. Kiu mortis la patrinon Klitemnestra-on ĉar ŝi mortis la patron, en la fama tragedio. Ŝi havis tre "eletrikon" karakteron! Mi ne rememoras kiu antikva skribanto skribis ĝin.
zan (Montri la profilon) 2010-marto-16 23:35:05
R2D2! (Montri la profilon) 2010-marto-17 00:50:21
trojo:Ĉu vi ne kunsentas, ke teĥnikaj terminoj fojfoje necesas?Ĝuste. Se Esperanto volas esti internacia, ĝi devas esti simpla. Laŭ mia scio, aziaj lingvoj ne bezonas teĥnikajn vortojn, ĉu?
—Ilhuıtemoc
Demian (Montri la profilon) 2010-marto-17 09:57:22
Zan: Esperanto ne havas proprajn vortojn por priskribi sciencajn temojn.Certe estas tre malĝjoa novaĵo ke oni ne povas uzi Esperanton por klarigi naturon!
trojo:Laŭ mia scio, aziaj lingvoj ne bezonas teĥnikajn vortojn, ĉu?Kial aziaj lingvoj ne bezonas teĥnikajn vortojn? Ĉu vi pensas ke azianoj ne studas? Certe, estas mito!
Mi nur volas diri ke la AdE povas farigi vortojn pri sciencaj temoj kaj tiu ĉi faro ne bezonas multajn vortojn el la latina aŭ la greka.
Ekz. En la ĉina oni esprimas 'elektronon' kiel elektrono = electro + infano
tiel en Esperanto, ni povas uni elektridaĵo anstataŭ de elektrono.
Simile, Vivscienco por biologio, malsimpla anstataŭ de komplika ......
Se Esperanto restas logika kaj facila, multaj ĝin lernos, alie, ĝi ĉiam estos nur hobio!
Amike
zan (Montri la profilon) 2010-marto-18 00:16:55
Demian:Mi nur volas diri ke la AdE povas farigi vortojn pri sciencaj temoj kaj tiu ĉi faro ne bezonas multajn vortojn el la latina aŭ la greka.Mi aprobas vian opinion, kvankam mi ne konas la vorton "AdE". Mi aprobas pri tio, ke oni uzu vivsciencon anstataŭ biologio, malliberejon anstataŭ prizono, poemiston anstataŭ poeto..ktp..
Mi pensas, ke ne ĉiuj neologismoj estas forviŝeblaj. Sed oni tro facile uzas neologismon, ne penante fari vorton kun bazaj radikoj.
En la japana lingvo biologio estas 生物学.
生 signifas "viv-"n,
物 signifas "-aĵo"n kaj
学 signigas "scienco"n.
Biologio estas laŭlitera viv-aĵ-scienco. Mi ne konas la ĉinan kaj la korean, tamen, mi supozas, ke ankaŭ la du lingvoj esprimas same kiel la japana lingvo pri sciencaj vortoj.
Ankaŭ en Esperanto oni povas esprimi same kiel la japana, la ĉina, la korea lingvoj.
Demian (Montri la profilon) 2010-marto-18 02:55:36
zan:Demian:Mi nur volas diri ke la AdE povas farigi vortojn pri sciencaj temoj kaj tiu ĉi faro ne bezonas multajn vortojn el la latina aŭ la greka.Mi aprobas vian opinion, kvankam mi ne konas la vorton "AdE".AdE = Akademio de Esperanto
Ekzistas retejo http://www.bonalingvo.org/
Estas pli bona ol Plena Ilustrita Vortaro!
Amike!