Al la enhavo

Nenecesaj Neoglismoj!

de Demian, 2010-marto-14

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-24 00:13:23

Al mi malplaĉegas neologismojn. :| Estas multe pli facile por la homoj, kiuj ne parolas hindeŭropajn lingvojn, kiam oni ne uzas novavortismojn.

Ankaŭ, "neologismo" estas neologismo. senkulpa.gif Se oni volas ĝin bonigas, do estus "novavortismo". okulumo.gif

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-24 09:20:08

@Demian
via klarigo pri "Elektrono" estas ja interesa! Ja "zi" povas signifi "ido"! Mi tute ne elpensis pri tio!

Pli nature, tamen, mi pensas ke la ĉina vorto "zi" tie ĉi signifas "ero" aŭ "aĵo". Do mi proponus "elektrero" kiel la anstataŭaĵo de "elektrono".

Samkiel ni havos
Pozitrono AL Pozitivero
Fotono AL Lumero
Neŭtrono AL Neŭtrero
Protono AL Masero
ksp

Efektive, ĉi tiu fadeno jam similas al la diskuto en Guglo-Grupo "La Bona Lingvo".

-------------------------------------
@zan
La ĉina uzas la saman vorton. Fakte mi kredas "生物學" estas unu el la vortoj, kiujn la ĉina prenis el la japana.

Demian (Montri la profilon) 2010-marto-24 13:41:00

LyzTyphone:
via klarigo pri "Elektrono" estas ja interesa! Ja "zi" povas signifi "ido"! Mi tute ne elpensis pri tio!

Pli nature, tamen, mi pensas ke la ĉina vorto "zi" tie ĉi signifas "ero" aŭ "aĵo". Do mi proponus "elektrero" kiel la anstataŭaĵo de "elektrono".

Samkiel ni havos
Pozitrono AL Pozitivero
Fotono AL Lumero
Neŭtrono AL Neŭtrero
Protono AL Masero
ksp
Dankon! Ankaŭ mi pensas ke l'Esperanto kontrŭas la saman problemon, kiun la japana kaj la ĉina alfrontis antaŭ 100-150 jaroj -- Kiel farigi teĥnikajn vortojn? Tiu travivaĵo estas tre valora.

Mi legis ke je ĉina kaj la japana, oni skribas 'teleskopo' kiel 'malproksima + vidi/spekti + okulvitraĵoj', kaj tiu vorto estas memklara. Ni povas uzi samajn vortojn en Esperanto.

Dankon por la ligilo. Mi legos tiujn mesaĝojn! rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-24 14:52:25

Eddycgn:
Se vi volus krei azian esperantvorton, nur por supoze, kiun vorton vi kreŭs, se vi volas uzi nur japanajn radikojn?
Se oni volas paroli pri koncepto en Esperanto, kiu ne estas en vortaro, tiam oni unue provu kunmeti ĝin el la elementoj, kiujn oni jam konas.

Se nenio tia estas oportuna, oni Esperantigu fremdlingvan vorton. Oni uzu ĝuste tiun fremdlingvan vorton, kiun plej multaj lingvoj en la mondo havas. Kaj - fakte - tio plej ofte estas eŭroplingva vorto, pro la grandega Eŭropa influo al la mondo en la pasinteco. Pro tiu influo, ankaŭ nehindeŭropaj lingvoj ofte ekuzis eŭropan vorton por konceptoj, kiujn ili ne konis antaŭe.

Eble en la estonteco, alia lando - ekzemple Ĉinujo - transprenos la rolon de Eŭropo, kaj plej multaj aliaj lingvoj prunteprenos ĉinlingvajn vortojn. Tiam certe ankaŭ Esperanto prenu ilin por novaj konceptoj, por kiuj ne ekzistas alia oportuna vorto.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-24 17:54:23

Iu problemo pri ĉinlingva mondorego estos, ke en la ĉina ekzistas tro da samsonaj vortoj. La situacio nur malpliboniĝas se vi forigas la 4 tonojn, kiuj almenaŭ helpis distingi iom da signoj.

Legu la faman rakonton "ŜiŜiŜiŜi" (Sinjoro Ŝi Manĝas Leonon)

Oportune, se Esperanto pruntos vortojn el la ĉina, la prutota vorto eble ne temas pri simpla, unusilaba vorto, sed pri la pli longa. Tio helpus preventi TokiPanigado de Esperanto.

-----------------------------------------
@Demian
Nedankinde~!

Kaj vi pravas pri tio. Ĉine "teleskopo" estas "望遠鏡" (Ŭang-jŭen-ĝing), laŭvorte "Rigard-malproksim-vitraĵo". Sed mi eble proponus "forenrigardilo" aŭ simple "rigardilo" kiel anstataŭo.

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-24 20:34:12

LyzTyphone:Iu problemo pri ĉinlingva mondorego estos, ke en la ĉina ekzistas tro da samsonaj vortoj. La situacio nur malpliboniĝas se vi forigas la 4 tonojn, kiuj almenaŭ helpis distingi iom da signoj.

Legu la fama rakonto "ŜiŜiŜiŜi" (Sinjoro Ŝi Manĝas Leonon)
Freneze!!! Mi sciis ke la ĉina havas multajn vortojn kiuj diferencas nur pro la tono. Sed ĝi havas ankaŭ multajn tutegalaj vortoj! Tio estas tro multe por mia cerbo lango.gif

Mi kredas ke eĉ ĉinianoj ne komprenas tion per laŭtlegado, ĉu ne? Ordinare oni uzus aliajn vortojn por rakonti la saman rakonton, ĉu ne?

Estas interese ke laŭ la traduko la teksto estas klere verkita. Unue mi erare kredis ke la teksto estus tro simpla rakonto sen kompleksaj lingvostrukturoj.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-25 04:24:35

Jene estas mia esperantigo de la teksto, rekte nature el la ĉina.
Poeto s-ro Ŝi de la ŝtonĉambro manĝemas leonon, kaj juĝis manĝi dek leonojn. La sinjoro fojfoje iras al la merkato por trovi leonojn. La dekan horon, hazarde dek leonoj iris al la merkato. Tiam ĉi, s-ro Ŝi iris al la merkato. La sinjoro vidis la dek leonojn. Per sago-povo li igis la dek leonojn pasintaj. La sinjoro surprenis tiuj leonaj restkorpoj, kaj iris al la ŝtonĉambro. La ŝtonĉambro malvekiĝis malsekiĝis. La sinjoro igis servulo ŝvabri la ŝtonĉambron. La ŝtonĉambro ŝvabriĝis. La sinjoro ek-provis manĝi la dek leonojn. Manĝante, li ek-sciis ke tiuj dek leonaj restkorpoj, vere estis dek ŝtonleonaj restkorpoj. Provu ekspliki ĉi tiun aferon!
Nu, la ludan tekston skribis la fama ĉina lingvisto, sinjoro ĈAO Jŭenren. Laŭ mia opinio ĉi tiu almenaŭ montras la kvalitaton de Louis Karolo per Alico serio.

zan (Montri la profilon) 2010-marto-25 07:01:16

"ŜiŜiŜiŜi" estas interesa. Mi komprenas la sencon de ĉinaj literoj kaj nebule povas imagi la sonon de tiuj, kvankam mi ne povas legi ilin. Eble "malvekiĝi" estas "malsekiĝi", ĉu ne? Se mi ne vidus la ĉinan tekston, me ne komprenus la esperantigitan tekston. okulumo.gif

Cetere mi opinias, ke la bazaj radikoj jam difinitaj esperante ne ŝanĝiĝos estontece. Nebazaj specialaj vortoj povas pli faciliĝi laŭ la klopodo de tiaj homoj. Kaj el kiu lingvo oni elprenos novajn nuntempajn vortojn, tion neniu povas diveni. Efektive nuntempe oni pruntas ilin el la angla, ĉu ne? Al mi oportuna estas tia realo. Ĉar mi scias pli bone pri anglaj vortoj ol pri francaj aŭ hispanaj. Des pli ol la latina kaj la greka.lango.gif

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-25 09:02:12

zan:Eble "malvekiĝi" estas "malsekiĝi", ĉu ne?
Vi pravas. OTZ Mi korektis la eraron. rideto.gif
nebule povas imagi la sonon de tiuj,
efektive je la fino de la paĝo estas laŭtlegado de tiu teksto~ La sono, sen rimarko de tono, estus tute sama ĉiam.

Reen al la supro