본문으로

tradukado el ĉina lingvo

글쓴이: Nikolao2, 2010년 3월 14일

글: 7

언어: Esperanto

Nikolao2 (프로필 보기) 2010년 3월 14일 오후 4:42:48

Saluton,

Mi posedas asian skulptaĵon kun skribaĵoj (ĉinaj ?). Eble ĝin elvokas juĝejo aŭ lernejo, mi ne scias.

Ĉu iu bonvolas helpi min per traduki la skribaĵojn ?

Ĉi tie estas tri fotoj :
- la skulptaĵo
- la ĉefa skribaĵo
- la kaŝa subskribo

Dankon

LyzTyphone (프로필 보기) 2010년 3월 23일 오후 5:57:08

Ĝojo mia helpi~

La ĉefa skribo, kion oni devas legi maldekstren, estas bondiro, signifanta laŭvorte "Kvin filoj ĉiuj estas elektitaj kiel oficistoj".

La origina rakonto temas pri Sinjoro Doŭ dum la Posta ĜOU Dinastio (KE 951-960), kiu edukis siajn 5 filojn bone kaj vidis ilin ĉiujn elektitajn kiel oficistoj. Oni skribas la frazon por esperi sukceson al filaro.

Tamen bedaŭrinde la kaŝan skribon mi ne povas klare legi. Ĉu vi havas pli klaran foton de tio? Mi divenas ke la skribo eble nomos la artiston aŭ la titolon de tiu skulptaĵo, sed mi ne certas.

LyzTyphone (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오전 11:03:34

Hazarde, la Vikipedio ĵus elektis la artikolon "Ekzamensistemo en la ĉina imperio" kiel la artikolo de la semajno~! Bv legu se vi volas scii plie pri la oficiekzameno de mezepoka Ĉinujo.

Nikolao2 (프로필 보기) 2010년 3월 27일 오후 11:17:17

Dankon! Ĉi tiu skulptaĵo estis ĉe miaj geavoj. Mi vidis ĝin dum mia infaneco, sed neniu povis klarigi ĝia senco. Nun mi instruos mia familion pri Sinjoro Doŭ kaj siaj filioj.

La ligno esta lakita, do la lumo blindumas la foton. Mi plibonigis la foton de la kaŝa skibo per Picasa. Ĉu vi povus legi ĝin ?

Ankaŭ mi interese legas la artikulon.

Nikolao2 (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오전 8:21:57

Nikolao2:
La ligno esta lakita, do la lumo blindumas la foton. Mi plibonigis la foton de la kaŝa skibo per Picasa. Ĉu vi povus legi ĝin ?
La foto estis tro granda do la sistemo refuzis ĝin ridulo.gif

LyzTyphone (프로필 보기) 2010년 4월 8일 오후 1:54:22

Mi pardonpetas pro la malfrueco!

Sed, verdire, mi ne povas kompreni la tutan signifon de tiu ĉi skribo. Je la maldekstr-subo de la bildo mi povas vidi unu signon "下" (/ŝja/: sub) kaj la dekstr-supera signo ŝajnas "天" (/tjen/: ĉielo)...
sed mi ne komprenas la signifon...

Ree, mi pardonpetas pro ke mi ne povas vin helpi ĉifoje.

Nikolao2 (프로필 보기) 2010년 4월 11일 오후 4:34:20

Ne pardonpetu. Vi tre helpis min.
Mi legis la artikulon de Vikipedio. Ĝi estas tre interesa.
Mi ankaŭ dankas vin rido.gif

다시 위로