Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-29 18:03:59

Ne, ne tromulte sed kelkfoje.

La ulo sub mi volas havi grandan bildon kun nuboj por sia dormĉambro.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-29 20:38:05

ne, sed mi havas kelkajn bildojn kun nuboj en mia komputilo.

La ulo post mi aŭdas muzikojn ĉiujn tagojn

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-29 21:55:55

Jes, mi ĉiutage aŭskultas al la radio kiam mi estas dumvoje.

La ulo sub mi estas artista.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-30 08:36:05

Ne, mi ne estas tre artista sed mi interesiĝas por arto.

La ulo post mi ĉiutage trinkas pli ol du litron da fluaĵo.

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-30 14:57:53

Mi ne scias kiom da fluaĵo mi prenas ĉiutage. Mi pensas tio estas ĉirkaŭ unu litro.

La ulo sub mi bedaŭras ke la vetero estas pli malvarma ol antaŭ kelkaj tagoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-30 15:05:39

Jes, vi pravas kaj tial mi ne laboras hodiaŭ extere.

La ulo sub mi veturos ĉe la semajnfino al sia naskiĝurbo.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-30 15:13:37

Ne, mi restos hejme, ĉar venos miaj genepoj.

La ulo post mi kapablas rulsketi.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-30 15:23:29

Jes, mi volonte kaj ofte rulsketas, sed ne hodiaŭ, ĉar la vetero estas tre malbona.

La ulo post mi ludos morgaŭ kun siaj genepoj ĉe rivereto kaj konstruos baraĵoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-30 16:19:38

Volonte mi ludus, bedaŭrinte en mia urbeto troviĝas nur riverego.

La ulo post mi baldaŭ vizitos iun ekspozicion.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-30 19:16:42

Bedaŭrinde ne, ĉar mi multe ŝatas ekspozicion.

La ulo post mi laciĝis iom hodiaŭ

Reen al la supro