본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 29일 오후 6:03:59

Ne, ne tromulte sed kelkfoje.

La ulo sub mi volas havi grandan bildon kun nuboj por sia dormĉambro.

Kelli (프로필 보기) 2012년 3월 29일 오후 8:38:05

ne, sed mi havas kelkajn bildojn kun nuboj en mia komputilo.

La ulo post mi aŭdas muzikojn ĉiujn tagojn

Uralo (프로필 보기) 2012년 3월 29일 오후 9:55:55

Jes, mi ĉiutage aŭskultas al la radio kiam mi estas dumvoje.

La ulo sub mi estas artista.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오전 8:36:05

Ne, mi ne estas tre artista sed mi interesiĝas por arto.

La ulo post mi ĉiutage trinkas pli ol du litron da fluaĵo.

Uralo (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 2:57:53

Mi ne scias kiom da fluaĵo mi prenas ĉiutage. Mi pensas tio estas ĉirkaŭ unu litro.

La ulo sub mi bedaŭras ke la vetero estas pli malvarma ol antaŭ kelkaj tagoj.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 3:05:39

Jes, vi pravas kaj tial mi ne laboras hodiaŭ extere.

La ulo sub mi veturos ĉe la semajnfino al sia naskiĝurbo.

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 3:13:37

Ne, mi restos hejme, ĉar venos miaj genepoj.

La ulo post mi kapablas rulsketi.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 3:23:29

Jes, mi volonte kaj ofte rulsketas, sed ne hodiaŭ, ĉar la vetero estas tre malbona.

La ulo post mi ludos morgaŭ kun siaj genepoj ĉe rivereto kaj konstruos baraĵoj.

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 4:19:38

Volonte mi ludus, bedaŭrinte en mia urbeto troviĝas nur riverego.

La ulo post mi baldaŭ vizitos iun ekspozicion.

Kelli (프로필 보기) 2012년 3월 30일 오후 7:16:42

Bedaŭrinde ne, ĉar mi multe ŝatas ekspozicion.

La ulo post mi laciĝis iom hodiaŭ

다시 위로