閉じられた
最大 500メッセージ
La ulo sub mi
sjheiss,2010年3月20日の
メッセージ: 5918
言語: Esperanto
sjheiss (プロフィールを表示) 2010年3月20日 7:57:14
La ulo sub mi malŝategas la ulojn, ke ne arigas (aŭ kunmetas) vortojn, sed anstataŭe uzas pruntitajn vortojn dum ili parolas esperante.
Por eksemplo (kial oni skribas "kz"? Ĝi devas esti nur "gz" aŭ "ks" ), oni povas diri "poezia" anstataŭ logika vorto kiel "poemeca", aŭ "surprizi" anstataŭ io kiel "superpreniĝi". Mi pensas, ke Zamenhof estus honte scii, ke uloj ne parolas la esperantan kiel li kreis ĝin.
Ankaŭ, mi petas, ke vi ĉiuj ĝustigas miajn malpravaĵojn.
darkweasel (プロフィールを表示) 2010年3月20日 10:52:48
sjheiss:Mi superpreniĝisVi faris kion? Ah, vi surpriziĝis. Nun mi komprenas.
Ĉu vi povas ekspliki al mi, kiumaniere superpreni povas logike esti anstataŭo de surprizi?
sjheiss:Oni skribas ekzemplo, ĉar tiel estas en nia lingvo. Estas uloj, kiuj skribas *egzemplo, ĉar tiel oni elparolas - sed fakte tia elparolo estas, se esti severa, erara. Miaopinie la skriba lingvo ne konformiĝu al elparolaj eraroj (kiujn ja ankaŭ mi faras pro maldiligenteco).
Por eksemplo (kial oni skribas "kz"? Ĝi devas esti nur "gz" aŭ "ks" ), oni povas diri "poezia" anstataŭ logika vorto kiel "poemeca", aŭ "surprizi" anstataŭ io kiel "superpreniĝi".
En ReVo ni trovas, ke poeziaĵo kaj poemo estas malsamaj aferoj - poemo estas pli malvastsignifa vorto ol poeziaĵo. Certe konservindas tiu signifodiferenco.
Ja senutila vorto estas poeto. Estas preferinde diri poeziisto aŭ poemisto depende de la signifo.
Por ne detemiĝi: La ulo sub mi aldonos sian opinion pri tiu ĉi temo!
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年3月20日 11:53:40
sjheiss (プロフィールを表示) 2010年3月20日 17:11:27
jan aleksan:Mi ne komprenas. ĉu estas ludo?Mi diras ion:
"La ulo sub mi malŝategas la ulojn, ke ne arigas (aŭ kunmetas) vortojn, sed anstataŭe uzas pruntitajn vortojn dum ili parolas esperante."
La ulo, ke respondas post mi, diras ion:
La ulo sub mi aldonos sian opinion pri tiu ĉi temo!
Kutime oni respondas, kaj diras "jes" aŭ "ne", kaj klarigas, kaj post tio skribas demandon.
Por egzemplo:
La ulo sub mi ŝatas manĝi terpomon.
La sekvontulo respondis:
Jes, mi ŝategas terpomon!
La ulo sub mi legis Gerda malaperis.
Kaj tiel plu.
Bryon (プロフィールを表示) 2010年3月20日 17:18:33
La ulo sub mi parolas pli ol du aliaj lingvoj.
sjheiss (プロフィールを表示) 2010年3月20日 17:42:58
ĉu io tia? A aŭ BJes, ili preskaŭ estas saman.
La ulo sub mi parolas pli ol du aliaj lingvoj.Ne, sed mi lernas multajn lingvojn, kiel germana kaj norvega.
La ulo sub mi ŝategas paroli esperante.
Leporino (プロフィールを表示) 2010年3月20日 17:45:36
La ulo sub mi ŝategas blondulinojn.
Belmiro (プロフィールを表示) 2010年3月20日 19:02:43
- kompreneble - , iom de la franca kaj de la angla.
Ĉu estas korekta la esprimo en ĉi tiu fadeno: “la ulo sub mi” ?
”La ulo sub mi malŝategas la ulojn, KIUJ ne arigas... “ Ĉu bone?
Hispanio (プロフィールを表示) 2010年3月20日 19:25:17
La ulo sub mi portas okulvitrojn.