Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 6077

Lingvo: Esperanto

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-20 07:57:14

Mi superpreniĝis, ke ĉi tiu ludo ne estis ĉi tie antaŭe. demando.gif Ĝi estas tre amuzada ludo. rido.gif

La ulo sub mi malŝategas la ulojn, ke ne arigas (aŭ kunmetas) vortojn, sed anstataŭe uzas pruntitajn vortojn dum ili parolas esperante.

Por eksemplo (kial oni skribas "kz"? Ĝi devas esti nur "gz" aŭ "ks" senkulpa.gif ), oni povas diri "poezia" anstataŭ logika vorto kiel "poemeca", aŭ "surprizi" anstataŭ io kiel "superpreniĝi". Mi pensas, ke Zamenhof estus honte scii, ke uloj ne parolas la esperantan kiel li kreis ĝin.

Ankaŭ, mi petas, ke vi ĉiuj ĝustigas miajn malpravaĵojn. ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-20 10:52:48

sjheiss:Mi superpreniĝis
Vi faris kion? Ah, vi surpriziĝis. Nun mi komprenas.
Ĉu vi povas ekspliki al mi, kiumaniere superpreni povas logike esti anstataŭo de surprizi?

sjheiss:
Por eksemplo (kial oni skribas "kz"? Ĝi devas esti nur "gz" aŭ "ks" senkulpa.gif ), oni povas diri "poezia" anstataŭ logika vorto kiel "poemeca", aŭ "surprizi" anstataŭ io kiel "superpreniĝi".
Oni skribas ekzemplo, ĉar tiel estas en nia lingvo. Estas uloj, kiuj skribas *egzemplo, ĉar tiel oni elparolas - sed fakte tia elparolo estas, se esti severa, erara. Miaopinie la skriba lingvo ne konformiĝu al elparolaj eraroj (kiujn ja ankaŭ mi faras pro maldiligenteco).

En ReVo ni trovas, ke poeziaĵo kaj poemo estas malsamaj aferoj - poemo estas pli malvastsignifa vorto ol poeziaĵo. Certe konservindas tiu signifodiferenco.

Ja senutila vorto estas poeto. Estas preferinde diri poeziistopoemisto depende de la signifo.

Por ne detemiĝi: La ulo sub mi aldonos sian opinion pri tiu ĉi temo!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-20 11:53:40

Mi ne komprenas. ĉu estas ludo?

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-20 17:11:27

jan aleksan:Mi ne komprenas. ĉu estas ludo?
Mi diras ion:
"La ulo sub mi malŝategas la ulojn, ke ne arigas (aŭ kunmetas) vortojn, sed anstataŭe uzas pruntitajn vortojn dum ili parolas esperante."

La ulo, ke respondas post mi, diras ion:
La ulo sub mi aldonos sian opinion pri tiu ĉi temo!

Kutime oni respondas, kaj diras "jes" aŭ "ne", kaj klarigas, kaj post tio skribas demandon.

Por egzemplo:

La ulo sub mi ŝatas manĝi terpomon.

La sekvontulo respondis:

Jes, mi ŝategas terpomon!
La ulo sub mi legis Gerda malaperis.

Kaj tiel plu. okulumo.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-20 17:18:03

ĉu io tia? A aŭ B

Bryon (Montri la profilon) 2010-marto-20 17:18:33

Li jam scias mia opinion. lango.gif

La ulo sub mi parolas pli ol du aliaj lingvoj.

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-20 17:42:58

"Surprize", angle aŭ france, havas egzakte saman signifon kiel "superpreniĝi" (to be taken over). "Superpreniĝis" nur estas kalkeo de "to surprise".
ĉu io tia? A aŭ B
Jes, ili preskaŭ estas saman. lango.gif
La ulo sub mi parolas pli ol du aliaj lingvoj.
Ne, sed mi lernas multajn lingvojn, kiel germana kaj norvega.

La ulo sub mi ŝategas paroli esperante. ridulo.gif

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-20 17:45:36

Jes, mi ŝategas paroli esperante.

La ulo sub mi ŝategas blondulinojn.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-marto-20 19:02:43

Mi ne vere komprenas la celon de tiu ĉi ludo. Mi ankaŭ parolas la portugalan
- kompreneble - , iom de la franca kaj de la angla.

Ĉu estas korekta la esprimo en ĉi tiu fadeno: “la ulo sub mi” ?

”La ulo sub mi malŝategas la ulojn, KIUJ ne arigas... “ Ĉu bone?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-marto-20 19:25:17

Nu, mi ŝategas virinojn, ne gravas la koloron de la haro lango.gif.

La ulo sub mi portas okulvitrojn.

Reen al la supro