ไปยังสารบัญ

Kion vi opinias pri "sal'"?

จาก Junpe, 29 มีนาคม 2010

ข้อความ 40

ภาษา: Esperanto

Junpe (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 13:51:38

Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?

sinjoro (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 13:54:30

Junpe:Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?
Mi uzas "sal", kvankam ĝi estas malĝusta vorto. Ne estas laŭ mi problemo se oni konscias, ke la vorto estas neregule derivata kaj slanga.

Junpe (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 14:09:31

Kion pri "resal"?
Ĉu oni facile komprenas ĝin?

Junpe (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 14:10:42

Kion pri "resal"?
Ĉu oni facile komprenas ĝin?

jubilo (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 14:15:03

ne estas ĝusta... tamen mi iam uzas/is ĝin.. tial ke SAL- estas la radiko de salo..

kaha (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 18:03:32

Junpe:Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
rilato al vortoj estas persona sento.
verŝajne en la japana lingvo, certaj vortoj "sonas" malbelaj en viaj oreloj, aliaj vortoj sonas belegaj. simple temas pri personaj gustoj.
tio samas en esperanto. ĝi estas lingvo kiel ĉiuj aliaj

Miland (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2010, 19:24:39

Mi preferas Saluton, kvankam, se amiko Sal-as min, fojfoje mi reciprokas.

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2010, 10:49:56

sal = saluton
sal' = salo = "salt"

Estas simila situacio kun kaj;

kaj = "and"
kaj' = kajo = "quay/wharf"

Junpe (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2010, 12:12:53

Roberto12:sal = saluton
sal' = salo = "salt"
Ĉu vere? Mi kutimis skribi " sal' ".

KoLonJaNo (แสดงโปรไฟล์) 30 มีนาคม 2010, 16:56:32

Sal...uton! ridulo.gif

white knight:Kaj ankaŭ ne plaĉas al mi la mallongigon "k", ĉar oni ne scias ĉu estas "kaj" aŭ "kun".
En miaj pepajhoj mi foje uzas "k" -- ghi ja estas utila pro la limo de 140 signoj -- sed chiam por "kaj", neniam anstatau "kun".

Salsate okulumo.gif,
Kolonjano

กลับไปด้านบน