去目錄頁

Kion vi opinias pri "sal'"?

Junpe, 2010年3月29日

讯息: 44

语言: Esperanto

Junpe (显示个人资料) 2010年3月29日下午1:51:38

Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?

sinjoro (显示个人资料) 2010年3月29日下午1:54:30

Junpe:Mi longe kredis ke estas ordinare uzi "sal'" anstataŭ "saluton". Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
Ĉu vi uzas "sal'"? Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio estas ĝusta esperanto?
Mi uzas "sal", kvankam ĝi estas malĝusta vorto. Ne estas laŭ mi problemo se oni konscias, ke la vorto estas neregule derivata kaj slanga.

Junpe (显示个人资料) 2010年3月29日下午2:09:31

Kion pri "resal"?
Ĉu oni facile komprenas ĝin?

Junpe (显示个人资料) 2010年3月29日下午2:10:42

Kion pri "resal"?
Ĉu oni facile komprenas ĝin?

jubilo (显示个人资料) 2010年3月29日下午2:15:03

ne estas ĝusta... tamen mi iam uzas/is ĝin.. tial ke SAL- estas la radiko de salo..

kaha (显示个人资料) 2010年3月29日下午6:03:32

Junpe:Sed iuj esperantistoj ne ŝajnas ŝati "sal'", kaj mi miriĝis.
rilato al vortoj estas persona sento.
verŝajne en la japana lingvo, certaj vortoj "sonas" malbelaj en viaj oreloj, aliaj vortoj sonas belegaj. simple temas pri personaj gustoj.
tio samas en esperanto. ĝi estas lingvo kiel ĉiuj aliaj

Miland (显示个人资料) 2010年3月29日下午7:24:39

Mi preferas Saluton, kvankam, se amiko Sal-as min, fojfoje mi reciprokas.

Roberto12 (显示个人资料) 2010年3月30日上午10:49:56

sal = saluton
sal' = salo = "salt"

Estas simila situacio kun kaj;

kaj = "and"
kaj' = kajo = "quay/wharf"

white knight (显示个人资料) 2010年3月30日上午11:05:04

Mi tute ne ŝatas "sal", ĉar mi ankaŭ ĉiam devas pensi pri "salo" (salt, Salz). rideto.gif

Kaj ankaŭ ne plaĉas al mi la mallongigon "k", ĉar oni ne scias ĉu estas "kaj" aŭ "kun".

Junpe (显示个人资料) 2010年3月30日下午12:12:53

Roberto12:sal = saluton
sal' = salo = "salt"
Ĉu vere? Mi kutimis skribi " sal' ".

回到上端