본문으로

Kiel Vi perfektigis vian Esperanton?

글쓴이: utku, 2010년 5월 16일

글: 21

언어: Esperanto

Belmiro (프로필 보기) 2010년 6월 18일 오후 9:58:40

antoniomoya:
Sed leginte vin, vi donis al mi la esperon regi pli bone la lingvon post, ni diru, la tri estontajn jarojn.
Por mi estas tute facile diveni ke vi tre rapide atingos altan nivelon. Mi taksas vian konstruadon tre bona tamen ne tro ĝojiĝu ĉar mi ne estas bona juĝisto pri tiaj aferoj. Fakte, mi multe studas kaj multe dubas.

maratonisto:Mi estas la tria esperantisto en mia urbo. En nia urbo loĝas tri esperantistoj. La du aliaj estas antaŭlasta kaj antaŭ-antaŭlasta.
La mondo plenas je urbosolaj esperantistoj! Al ni la devo de multipliki la numero, sed sen tro esperi. Dume, prefere, ni ĝojiĝu pri niaj novaj amikoj, pri legado, ktp, ktp.

Amike
Belmiro

다시 위로