Al la enhavo

preposicio kiel sufikso

de victornino, 2010-majo-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2010-majo-20 17:05:48

ĉu oni rajtas diri?

Tio alinteresus vin

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-20 19:49:22

Prepozicioj estas tre ofte uzataj sufikse. Sed kion vi volas esprimi, ĉu ne sufiĉas diri: Tio interesus vin

galvis (Montri la profilon) 2010-majo-21 04:09:19

victornino skribis :
ĉu oni rajtas diri?

Tio alinteresus vin
Mi opinias ke la korektaj formoj estas :

Tio interesus vin
Kaj
Tio interesus al vi,

ĉar en
Tio alinteresus vin, oni estas uzanta
akuzativon (vin) post prepozicio (al).

Estas regulo kiu diras : AL, ĜIS, DE, EL, estas ĉiam sekvataj de nominativo (ili jam indikas direkton).

victornino (Montri la profilon) 2010-majo-21 10:14:49

Pardonon mi eraris pri la titolo el tiu ĉi fadeno: Preposicio kiel prefikso! ridulo.gif

Dankon pro viaj respondoj.

Bonvolu konsideri la kazon:

esti ĉe -- ĉeesti

Mi estis ĉe la kunveno
Mi ĉeestis la kunvenon

(laŭ mia scio, ambaŭ korektaj)

Pro tio mi demandis min pri:

interesi al
alinteresi

super-griek (Montri la profilon) 2010-majo-21 10:21:37

galvis:en
Tio alinteresus vin, oni estas uzanta
akuzativon (vin) post prepozicio (al).

Estas regulo kiu diras : AL, ĜIS, DE, EL, estas ĉiam sekvataj de nominativo (ili jam indikas direkton).
La akuzativo estus tie ne pro la prepozicio, sed ĉar "vin" estas la rekta komplemento de "alinteresus".

@ victornino: vi tre bone elpensis tiun vorton "alinteresi", kaj estas neniu eraro en ĝi ridulo.gif Sed mi rekomendas ne uzi ĝin, ĉar sufiĉas diri la pli kutiman "interesi".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-21 14:42:21

Kial la fadentitolo estas "prepozicio kiel sufikso", kvankam vi skribadas pri prefikseca uzo de sufiksoj?

victornino (Montri la profilon) 2010-majo-21 18:15:01

darkweasel:Kial la fadentitolo estas "prepozicio kiel sufikso", kvankam vi skribadas pri prefikseca uzo de sufiksoj?
mi jam eksplikis la kialon sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-21 18:21:36

victornino:
darkweasel:Kial la fadentitolo estas "prepozicio kiel sufikso", kvankam vi skribadas pri prefikseca uzo de sufiksoj?
mi jam eksplikis la kialon sal.gif
Ah pardonu, mi ne legis tion!

victornino (Montri la profilon) 2010-majo-21 19:30:57

super-griek:Sed mi rekomendas ne uzi ĝin, ĉar sufiĉas diri la pli kutiman "interesi".
Dankon. Do ne nur gravas la reguloj, sed ankaŭ la kutimoj (reguloj neskribitaj)

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-21 19:57:43

victornino:
super-griek:Sed mi rekomendas ne uzi ĝin, ĉar sufiĉas diri la pli kutiman "interesi".
Dankon. Do ne nur gravas la reguloj, sed ankaŭ la kutimoj (reguloj neskribitaj)
Kiel super-griek kaj mi jam skribis, interesi havas rektan objekton, estas transitiva, do estas plej normale diri:
Tio interesus vin.
Vi ankaŭ povus, pro iuj kialoj, ankaŭ diri:
Tio interesus al vi.
Sed kial vi volas diri:
Tio alinteresus vin.

Reen al la supro