Til indholdet

preposicio kiel sufikso

af victornino, 20. maj 2010

Meddelelser: 10

Sprog: Esperanto

victornino (Vise profilen) 20. maj 2010 17.05.48

ĉu oni rajtas diri?

Tio alinteresus vin

horsto (Vise profilen) 20. maj 2010 19.49.22

Prepozicioj estas tre ofte uzataj sufikse. Sed kion vi volas esprimi, ĉu ne sufiĉas diri: Tio interesus vin

galvis (Vise profilen) 21. maj 2010 04.09.19

victornino skribis :
ĉu oni rajtas diri?

Tio alinteresus vin
Mi opinias ke la korektaj formoj estas :

Tio interesus vin
Kaj
Tio interesus al vi,

ĉar en
Tio alinteresus vin, oni estas uzanta
akuzativon (vin) post prepozicio (al).

Estas regulo kiu diras : AL, ĜIS, DE, EL, estas ĉiam sekvataj de nominativo (ili jam indikas direkton).

victornino (Vise profilen) 21. maj 2010 10.14.49

Pardonon mi eraris pri la titolo el tiu ĉi fadeno: Preposicio kiel prefikso! ridulo.gif

Dankon pro viaj respondoj.

Bonvolu konsideri la kazon:

esti ĉe -- ĉeesti

Mi estis ĉe la kunveno
Mi ĉeestis la kunvenon

(laŭ mia scio, ambaŭ korektaj)

Pro tio mi demandis min pri:

interesi al
alinteresi

super-griek (Vise profilen) 21. maj 2010 10.21.37

galvis:en
Tio alinteresus vin, oni estas uzanta
akuzativon (vin) post prepozicio (al).

Estas regulo kiu diras : AL, ĜIS, DE, EL, estas ĉiam sekvataj de nominativo (ili jam indikas direkton).
La akuzativo estus tie ne pro la prepozicio, sed ĉar "vin" estas la rekta komplemento de "alinteresus".

@ victornino: vi tre bone elpensis tiun vorton "alinteresi", kaj estas neniu eraro en ĝi ridulo.gif Sed mi rekomendas ne uzi ĝin, ĉar sufiĉas diri la pli kutiman "interesi".

darkweasel (Vise profilen) 21. maj 2010 14.42.21

Kial la fadentitolo estas "prepozicio kiel sufikso", kvankam vi skribadas pri prefikseca uzo de sufiksoj?

victornino (Vise profilen) 21. maj 2010 18.15.01

darkweasel:Kial la fadentitolo estas "prepozicio kiel sufikso", kvankam vi skribadas pri prefikseca uzo de sufiksoj?
mi jam eksplikis la kialon sal.gif

darkweasel (Vise profilen) 21. maj 2010 18.21.36

victornino:
darkweasel:Kial la fadentitolo estas "prepozicio kiel sufikso", kvankam vi skribadas pri prefikseca uzo de sufiksoj?
mi jam eksplikis la kialon sal.gif
Ah pardonu, mi ne legis tion!

victornino (Vise profilen) 21. maj 2010 19.30.57

super-griek:Sed mi rekomendas ne uzi ĝin, ĉar sufiĉas diri la pli kutiman "interesi".
Dankon. Do ne nur gravas la reguloj, sed ankaŭ la kutimoj (reguloj neskribitaj)

horsto (Vise profilen) 21. maj 2010 19.57.43

victornino:
super-griek:Sed mi rekomendas ne uzi ĝin, ĉar sufiĉas diri la pli kutiman "interesi".
Dankon. Do ne nur gravas la reguloj, sed ankaŭ la kutimoj (reguloj neskribitaj)
Kiel super-griek kaj mi jam skribis, interesi havas rektan objekton, estas transitiva, do estas plej normale diri:
Tio interesus vin.
Vi ankaŭ povus, pro iuj kialoj, ankaŭ diri:
Tio interesus al vi.
Sed kial vi volas diri:
Tio alinteresus vin.

Tilbage til start