目次へ

Truo en la planedo

Belmiro,2010年5月24日の

メッセージ: 44

言語: Esperanto

jeckle (プロフィールを表示) 2010年6月16日 21:18:57

Unue ni trinkas la vinon. Poste ni kontrolos la fizikon. Jan, ĉu vi seriose pensas, ke la botelo havas kapsulo. Oni bori penplene grandan truon tra la tero kaj ŝpari al la vino. Tiu vino estas sen korko. Aliakaze tiu vino neniam gustas korke.

Mi gratulas vin pro la bela malfermilo.

Je via sano!

Sxak (プロフィールを表示) 2010年6月17日 1:39:31

fizikisto:Supozu ke la raketo enhavas duonon de sia maso kiel tiu retropuŝa maso.

...
kaj do la depuŝita maso kun rapideco 2.1 = 7.9 - 5.8 km/sek laŭ la sama direkto.

...venas de la depuŝita maso: (1) Ĝi moviĝas malpli rapide kaj (2) eĉ ne atingos la tersurfacon kaj do perdis potencialan energion..
Tamen tiu retropuŝita maso povas esti malplia kaj ĝia kontraŭa rapido -- plia, tia, ke ankaŭ ĝi povu forlasi la planedon ĉu ne?

fizikisto (プロフィールを表示) 2010年6月17日 6:34:13

Ŝak:
fizikisto:Supozu ke la raketo enhavas duonon de sia maso kiel tiu retropuŝa maso.

...
Tamen tiu retropuŝita maso povas esti malplia kaj ĝia kontraŭa rapido -- plia, tia, ke ankaŭ ĝi povu forlasi la planedon ĉu ne?
Kompreneble tio eblas, tamen la kalkulo kun la duona maso estas pli facile. Ĉiukaze, la retropuŝita maso ĉiam estas malpli rapide se vi lanĉas la raketon termeze, do vi havas pli da energion por la raketo. Eble vi povas lanĉi pli grandan raketon, eble eĉ rakon aŭ rakegon!

Cetere, mi delonge ne legis mesaĝojn de jeckle kaj jan. Ni esperu, ke ili ne estas en tiu nigra truo.

jeckle (プロフィールを表示) 2010年6月17日 10:54:58

fizikisto:
Cetere, mi delonge ne legis mesaĝojn de jeckle kaj jan. Ni esperu, ke ili ne estas en tiu nigra truo.
Oh ve, oh ve, la falo estis longa.
Nu ni planas nia savmisio. Kiom forta devus esti ŝnuro ĝis la tera centro? La ŝnuro ne devos ŝiri kaŭze de ĝia mempezo.

Ankaŭ Jules Verne salutas vin de tie. Estas lia subtera komputilo per tiu ni komunikas kun vi. Kaj li posedas la ĝustan malfermilon por la vina botelo.

先頭にもどる