前往目錄

Futbala Mondĉampionado

貼文者: pl74, 2010年6月10日

訊息: 169

語言: Esperanto

LyzTyphone (顯示個人資料) 2010年6月30日上午10:32:56

Ekz:(ボールを)はじき返す、パス回しが遅い、シュートをふかす、コロコロPK・・
Iomete super mia japanalingva povo (interese ne mia Esperanto-povo), sed mi provu.

(ボールを)弾き返す:Rebati / Reflugigi (pilkon)
パス回しが遅い:Repasigado tro malrapida (aŭ malfrua?)
シュートをふかす:Malsukcesa/fuŝa pafado
コロコロPK:er...eble Endo-stila punadpafo

herger27 (顯示個人資料) 2010年6月30日上午10:44:51

rideto.gif Mi ritrovis la brazilo sed la ĉilio montris ankaŭ bela ludo. Miapunkto la brazilo estis la plej forta.

utku (顯示個人資料) 2010年6月30日上午10:45:07

Mi spektis la maĉon en la japana, pliĝuste ĉar mi ne povis trovi vojon spekti japanan TBS-on, mi spektis per TRT, sed kun la sono de iu japana radio. Surprize la voĉo kaj bildo estis perfekte samtempaj. Sed kiam Paragvajo golis la kvinan penalon, la japana komentariisto rapid-parolante kriis, kvazaŭ Japonio venkis. Tio estas tro fremda al ni. Se ni malgajnas, nia komentariistoj silentas kelkajn sekundojn kaj poste trankvile diras nur kelkajn malĝojajn vortojn.

Krome, mi ŝatus spekti futbalon en Esperanto, almenaŭ mallongan parton komentariitan esperante.

zan (顯示個人資料) 2010年7月1日上午3:32:50

Dankon al patrik kaj LyzTyphone.

シュートをふかす:Malsukcesa/fuŝa pafado
Temas pri precipe tia fuŝa pafado, ke ludanto tro forte piedbatis la pilkon celante golon sed mulsukcese, kaj la pilko rapide flugis super la golejo. Kiel esprimi tian ŝoton?

utku: Sed kiam Paragvajo golis la kvinan penalon, la japana komentariisto rapid-parolante kriis, kvazaŭ Japonio venkis. Tio estas tro fremda al ni.
Mi ne memoras precize, sed verŝajne ili kriis "VEEEEE!!!!".
Ili (ankaŭ mi) preĝe deziris, ke la japana golulo rebatu la pilkon,aŭ misŝoton. Sed tiu deziro tuj malaperis, kaj ni kriis ŝokite. Al ni tia krio estis tute natura.

utku: Krome, mi ŝatus spekti futbalon en Esperanto, almenaŭ mallongan parton komentariitan esperante.
Mi konsentas. rideto.gif

sergejm (顯示個人資料) 2010年7月1日上午5:35:42

zan:Temas pri precipe tia fuŝa pafado, ke ludanto tro forte piedbatis la pilkon celante golon sed mulsukcese, kaj la pilko rapide flugis super la golejo. Kiel esprimi tian ŝoton?
supergoleja pafo/ŝoto

zan:"VEEEEE!!!!".
Estas interese, ke "VE!" estas parto de "VENKO!"
Estas rusa libro "Aventuroj de kapitano Vrungel", verŝajne ĝi ankoraŭ ne estas tradukita Esperanten.
Kapitano Vrungel volis nomi sian jakton "POBEDA", kio signifas "VENKO". Kiam oni ĵetis botelon de ŝampanjo en la bordon dum surakvigo, du unuaj literoj defalis, kaj nomo de la jakto iĝis "BEDA" ("MALFELIĈO").
En Esperanta traduko oni povus nomi la jakton "VE".
Kiel jakton oni nomas - nome tiel naĝos ĝi.

Espi (顯示個人資料) 2010年7月2日下午4:03:06

Gratulojn al la "Elftal", la nederlanda teamo!!! sal.gif sal.gif sal.gif
Estis tre tre bona ludo.
Brazilo iom seniluziigis min, precipe dum la dua ludoduono.

Amike

horsto (顯示個人資料) 2010年7月2日下午4:37:05

La nederlanda teamo jam ŝajnis venkita, sed subite pro feliĉa golo ili vekiĝis. Tiam ili pli batalis ol la brazilanoj kaj finfine venkis. Gratulojn!

Gradski (顯示個人資料) 2010年7月2日下午8:43:54

Vidu tion! Mi mem faris, hahahahaha. Funkcias por Jabber kaj Gtalk.

Frankouche (顯示個人資料) 2010年7月2日下午9:29:21

Huhu huuuuu !!
Ganao malvenkis ! ploro.gif ploro.gif
Mi tre malĝojas por miaj elafriklaboramikoj !

Nu, tiu maĉo, Urugŭaj, Ganao tre tre bonis !!!!
Kiujn terurajn golojn (la duan) ni vidis ! Ŭooooo !! rideto.gif rideto.gif

Nu, Ganao eliras la mondĉampionadon tre fiere !! sal.gif
Mi tre ĝojos revidi ilin poste !

Espi (顯示個人資料) 2010年7月2日下午9:30:30

Domaĝe Ganao! Bonege ludita, tamen malvenkita!
Gratulojn al Urugvajo kaj estu bonvena sub la plej bonaj kvar de l' mondo!

sal.gif sal.gif sal.gif

回到上端